Trolebuso de Tours

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebuso de Tours
Trolebuso Vétra VBRh kun la koloroj de la TRT
Trolebuso Vétra VBRh kun la koloroj de la TRT
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Tours
Transportsistema speco Trolebuso
Komenco de trafiko 5-a de oktobro 1949
Fino de trafiko 30-a de junio 1968
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 21 km
Nombro de linioj 3
Aliaj informoj
Jara trafiko 5 600 000 (1963)
Posedanto Syndicat des transports de la région tourangelle (TRT)
Transportisto Les Exploitations électriques
Mapo
Linioj de la trolebuso de Tours en 1953
Linioj de la trolebuso de Tours en 1953
vdr

La trolebuso de Tours estas eksa publika transportsistemo de la franca komunumo Tours, ĉefurbo de la departemento Indre-et-Loire. Ĝi ekspluatis apartan specon de surpneŭmatikaj, elektraj veturiloj konataj kiel « trolebusoj » (france trolleybus). La reto komunikigis la diversajn kvartalojn de Tours kaj tri proksimajn komunumojn : La Riche okcidente, Saint-Cyr-sur-Loire norde kaj Saint-Pierre-des-Corps oriente.

La trolebuso de Tours konsistis el tri linioj kaj ekfunkciis komence de oktobro 1949. Ĝi anstataŭis parton de la reto de la eksa tramo de Tours, kiu estis reorganizita komence de la 20-a jarcento, forte damaĝita dum la Dua mondmilito kaj haltigita la 14-an de septembro 1949. La trolebusaj linioj progrese plivastiĝis kaj populariĝis dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ili transportis pli ol 60 % de la transportuzantoj de Tours en 1963, kompare kun 40 % uzantoj de aŭtobusoj. Ekzistis maksimume 22 cirkulantaj trolebusoj, kiam la ekspluatado spertis sian klimakson. La reto tamen ekmalfortiĝis ekde 1964 kaj tute ĉesis funkcii la 30-an de junio 1968. Ekde tiam la publika transportsistemo de la aglomeraĵo sole konsistis el aŭtobusoj, ĝis 2013 kaj la inaŭguro de nova tramlinio.

La mallonga vivdaŭro de tiu trolebusa reto tute ne estis escepto en tiutempa Francio. Pli ol 20 aliaj urboj same elektis tiun transportsistemon post la Dua mondmilito, kaj sekve malaktivigis ĝin nur post kelkaj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnova anstataŭigenda tramsistemo[redakti | redakti fonton]

Nigrablanka poŝtkarto bildigante du tramojn ĵus kruciĝintajn.
La eksa tramsistemo de Tours en 1910.

La municipa konsilio de Tours konstatis en la 1930-aj jaroj la rapidan maljuniĝon de siaj elektraj tramoj, kies unuaj veturiloj ekfunkciis en 1900. Komenciĝis en 1939 diskutoj pri la starigo de nova sistemo de publika transporto, kiu kombinus aŭtobusojn kaj trolebusojn. Tiutempe fabrikis la konstruisto Vétra jam sufiĉe modernajn trolebusojn en Francio : ili estis precipe silentemaj, komfortaj kaj senvibraj, kaj cetere havis malaltan plankon por pli facila eniro de la vojaĝantoj[1]. Alivorte, tiuj novaj veturiloj superis la antikvajn elektrajn tramojn de Tours en ĉiu aspekto.

La Dua mondmilito iom surprize plirapidigis la municipan projekton. Teknika kaj financa plano estis urĝe finpretigita en 1941, ĉar la aŭtobusoj tiam spertis kronikan mankon de karburaĵo. Ankaŭ la tramsistemo malbone funkciis pro variaj damaĝoj kaŭzitaj de la bataloj. El la 43,4 kilometroj de la tiam ekzistantaj urbaj kaj ĉirkaŭurbaj linioj, la projekto planis konverti 38,5 kilometrojn al trolebusaj linioj[2].

Nigrablanka foto de strato plena je detruaĵoj kaj ruinaj konstruaĵoj.
Nacia Strato (rue Nationale) de Tours en 1940.

Fine de la milito, dum kiu la projekto ne plu progresis, ekzistis nur 12 ankoraŭ funkciantaj tramoj, kvankam necesis almenaŭ 30 por normala servo[3]. La traminfrastrukturo estis 45-jara kaj cetere spertis gravajn damaĝojn en 1940 kaj 1944, pro la detruo de ponto super la Luaro[4], de tramdeponejo kaj de variaj segmentoj de la linioj. Likvaj karburaĵoj, precipe benzino kaj dizeloleo, estis daŭre regulitaj de porcisistemo ĝis 1949[5]. Surpneŭmatikaj veturiloj kaj elektraj motoroj tiel aperis kiel trafa teknika solvo, kaj la projekto de 1941 iĝis bazo por starigi malpli ambician reton. Modelo de trolebuso estis publike ekspoziciita la 14-an de oktobro 1947 sur la placo Jean Jaurès. La lasta tramo de Tours plenumis sian finan rondiron de la urbo la 14-an de septembro 1949. Sekvis unu monato, dum kiu la lokaj aŭtobusoj servis ĉiujn liniojn antaŭ la finpretigo de la novaj trolebusaj linioj[6].

Pli ĝenerale, tramoj aperis kiel kadukaj veturiloj kaj simbolo de forpasinta tempo preskaŭ ĉie en postmilita Francio. Oni volonte taksis, ke ili estis danĝero por aŭtomobila kaj bicikla trafiko. Multaj urboj do deziris forigi siajn tramliniojn[7].

Dinamika transportreto[redakti | redakti fonton]

La 5-an de oktobro 1949, post la fino de konstruado komenciĝinta en majo de la sama jaro, la unua linio (B) de la trolebuso de Tours estis inaŭgurita. Ĝi pli malpli kopiis la kurson de la eksa linio B de la tramo. Ĉiu trolebuso bezonis du agentojn, nome unu kondukiston kaj unu kontroliston apud la malantaŭa pordo, kie la vojaĝantoj eniris la tramon[8]. Inter 1947 kaj 1952, entute 12 similaj trolebusaj retoj estis inaŭguritaj en Francio[1].

La nova transportsistemo estis ekspluatita de la firmao Les Exploitations électriques, kiu jam taskiĝis pri la tramreto de Tours ĝis 1949[9]. La posedanto de la veturiloj kaj infrastrukturo tamen estis la Transportosindikato de la Regiono de Tours (Syndicat des transports de la région de Tours aŭ TRT)[6][10].

La trolebusa reto de Tours entute konsistis el tri linioj : du estis kreitaj en 1949 (B kaj B1), dum la lasta datiĝis de 1952 (C). La linio B1 estis dufoje plilongigita en 1955 kaj 1963, je siaj du ekstremaĵoj. La nombro de trolebusoj progrese pligrandiĝis pro rapide kreskanta trafiko : 22 veturiloj cirkulis tra la urbo en 1963, kompare kun 12 en 1952. 1963 estis ankaŭ la jaro de plej grava trafiko : entute 5.6 milionoj da vojaĝantoj - el totalo de 9 milionoj - uzis la trolebusan reton[11]. La ceteraj vojaĝantoj uzis aŭtobusojn, kiuj precipe servis ĉirkaŭurbajn kursojn. Komence de la 1960-aj jaroj, trolebusoj spertis sian apogeon en Francio : ekzistis proksimume 25 tiaj transportsistemoj en la lando, plejparte kreitaj inter 1942 kaj 1952[12].

Rapide inversiĝanta konjunkturo[redakti | redakti fonton]

Jam fine de 1963, nur kelkajn monatojn post la lasta plilongigo de linio, la sorto de trolebusoj en Tours aperis necerta. Pro la rapida disvolviĝo de la aglomeraĵo[noto 1][13], necesis nova plivastigo kaj organizado de la loka transportsistemo, sed ankaŭ novaj vojoinfrastrukturoj. Tiaj novaj devigoj ne kongruis kun la fiksaj terinstalaĵoj de la trolebusoj, kies subtenado cetere estis iom kosta. La komutila transformatorejo, kiu provizis elektran energion al la reto, plie datiĝis de 1932[14] kaj necesis anstataŭigon[15].

Laŭjara evoluo de la longeco de la trolebusaj linioj de Tours.

El la 22 funkciantaj trolebusoj, 13 ne kapablis akomodi antaŭan pordon kaj do ne konvenis por unuhoma servo (sen kontrolisto), kiun la TRT intencis ĝeneraligi cele al malpli kosta manlaboro. La kompania dungitaro plie kontraŭis tiun projekton kaj postulis daŭran duhoman servon en ĉiu trolebuso pro tio, ke la kondukisto nepre bezonis helpon por malkroĉi la elektroproviziantajn stangojn en la finstacioj[16][15].

La tri linioj tiam spertis kelkajn modifojn, kaj la trafiko de certaj finaj segmentoj estis alidirektita al aŭtobusoj. Trolebusoj nur plenumis la centran parton de siaj kursoj. Tio kompreneble implicis maldaŭrigon por multaj uzantoj, kiuj devis servigi plurajn transportsistemojn por plenumi vojaĝon. La trolebusoj sekve estis malaktivigitaj unu post la alia. La lasta vojaĝo okazis la 30-an de junio 1968 : tiam restis nur kvar funkciantaj veturiloj. Plejmultajn kursojn jam plenumis aŭtobusoj, laŭlonge de la tutaj linioj. Ekde tiam kaj ĝis nova tramo en 2013, la transportsistemo de Tours sole baziĝis sur aŭtobusoj, kiuj nombris 65 veturilojn en 1968. La kupraj kabloj estis rapide malmuntitaj kaj venditaj de la komunumo je bona prezo[17][noto 2].

Kolora foto de de ruĝa kaj blanka aŭtobuso.
Aŭtobuso SAVIEM SC 10 en Grenoblo (1975).

Tiu rapida malaperigo okazis en nacia kunteksto tre malfavora al trolebusoj. Tio iom similis al la forigo de tramoj du jardekojn antaŭe, kvankam la fenomeno havis malsamajn kialojn. En plejmultaj francaj urboj, trolebusoj kaj ties senmovaj instalaĵoj aperis kiel ĝena obstaklo por la pludisvolviĝo de publikaj transportoj, kiuj mem estis minacitaj de la aŭtomobila modelo kaj de malmultekosta karburaĵo. La senĉesa kreskado de aŭtomobila trafiko necesis novajn vojplanojn, la kreadon de unusencaj stratoj kaj la delokigon de certaj tro kostaj instalaĵoj. Meze de la 1960-aj jaroj, la trolebusoj cetere restis tiel robustaj, ke ili ne necesis anstataŭigon. Pro manko de novaj mendoj, la teknologio de tiuj veturiloj ne plu evoluis post la 1940-aj jaroj. Vétra, la ĉefa konstruisto de trolebusoj, fine bankrotis en 1964[18].

Krome, trolebusoj estis konkurencitaj ekde 1965 pro la surmerkatigo de nova aŭtobusa modelo SC10 konstruita de SAVIEM. Ĝi estis pli fleksebla, pli komforta kaj origine pripensita por unuhoma servo. Inter 1965 kaj 1973, entute 13 trolebusaj retoj estis malaktivigitaj en Francio. Preskaŭ ĉiuj malaperis antaŭ la 5-a ekonomia plano (1966-1970)[19], kiu interalie celis subteni publikan transporton en Francio[20], kaj antaŭ la unua naftokrizo de 1973 kiu naskis novan intereson pri elektra energio[21]..

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La loĝantaro de Tours iĝis de 107 544 al 128 120 homoj inter 1962 kaj 1968.
  2. Inter 1945 kaj 1975, la internacia kurzo de kupro spertis averaĝan kreskon de 10 % ĉiujare.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Émangard 1983, p. 50.
  2. Syndicat des Transports en commun de la région tourangelle. (1941-1945) Remplacement des lignes de tramways par des autobus et trolleybus [...]. Departementa arkivejo de Indre-et-Loire.
  3. Jean-Marie Beauvais; Nadine Polombo (2014). “Le tramway de Tours : peut-on comparer celui de 2013 avec celui de 1913”, Transports urbains (124), p. 10. 0397-6521. .
  4. (9 avril 2018) “Il y a 40 ans, Tours perdait son pont Wilson”, La Nouvelle République du Centre-Ouest. 
  5. (29 octobre 1957) “Le rationnement de l'essence”, Le Monde. 
  6. 6,0 6,1 Porhel 2013, p. 66.
  7. (2014) “Du tramway souvenir au tramway avenir”, Transports urbains (124), p. 6–7. 0397-6521. .
  8. Croubois 1986, p. 407.
  9. Jean Lojkine. (2017) La politique urbaine dans la région lyonnaise, 1945–1972, La recherche urbaine. Walter de Gruyter GmbH & Co KG, p. 128. ISBN 978-3-1108-1157-5..
  10. Bref historique du réseau Fil bleu Infotransports. Alirita 16/01/2020..
  11. Noémie Blanco. (2010) Le tramway de Tours ou l'opportunité d'un nouveau patrimoine (pdf), Polytech'Tours, p. 33..
  12. Émangard 1983, p. 51.
  13. Croubois 1986, p. 389.
  14. Porhel 2013, p. 50.
  15. 15,0 15,1 Émangard 1983, p. 41.
  16. Porhel 2013, p. 51.
  17. Syndicat des Transports en commun de la région tourangelle. (1961-1974) Situation du parc. Archives départementales d'Indre-et-Loire, p. Cote 2151W12..
  18. Trolleybus - Vétra VBH85 1707, 163, Lyon le site du Musée des transports urbains, interurbains et ruraux. Alirita 06/08/2023.
  19. Émangard 1983, p. 51 et 52.
  20. Adélaïde de Katelaere (2012). “Les transports urbains du Mans d'un réseau de tramway à l'autre”, Transports urbains (120), p. 23. doi:10.3917/turb.120.0017. 0397-6521. 
  21. Émangard 1983, p. 44.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]