Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metro-M.svg Metroo de Parizo
Paris Metro Sign.jpg
Ĝeneralaj informoj
Loko Parizo
Flago-de-Francio.svg Francio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 19-a de julio 1900
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 219,9 km
Nombro de linioj 16
Nombro de stacioj 302
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 5,26 milionoj (2013)
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto RATP
Transportisto RATP
Mapo
Mapo de linioj de Metroo de Parizokaj de RER de Francilio (2012)
Mapo de linioj de Metroo de Parizo
kaj de RER de Francilio (2012)
v  d  r
Information icon.svg

La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 219,9 kilometrojn, kaj 302 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.

La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.

Vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Jara trafiko en milionoj da vojaĝantoj en 2009:

Linioj Rimarkoj Trafiko
01Paris m 1 jms.svg
172
04Paris m 4 jms.svg plej malrapida (21,6 km/h)
172
07Paris m 7 jms.svg + 07bisParis m 7bis jms.svg
129
09Paris m 9 jms.svg
127
13Paris m 13 jms.svg plej longa (22,5 km)
124
06Paris m 6 jms.svg
104
02Paris m 2 jms.svg
102
05Paris m 5 jms.svg
101
03Paris m 3 jms.svg + 03bisParis m 3bis jms.svg 03bisParis m 3bis jms.svg plej mallonga (1,3 km)
98
08Paris m 8 jms.svg
96
12Paris m 12 jms.svg
82
14Paris m 14 jms.svg plej rapida (39,4 km/h)
80
11Paris m 11 jms.svg
47
10Paris m 10 jms.svg
43


Metrostacioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de metrostacioj de Parizo.

En 2014,

  • 51 milionoj da vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
  • 179 058 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil

Metrolinioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de metrolinioj de Parizo.
Linio Nomo Malfermo Longeco
(km)
Nombro
da stacioj
01Paris m 1 jms.svg La Défense Château de Vincennes 1900 16,6 25
02Paris m 2 jms.svg Porte Dauphine Nation 1900 12,3 25
03Paris m 3 jms.svg Pont de Levallois - Bécon Gallieni 1904 11,7 25
03bisParis m 3bis jms.svg Gambetta Porte des Lilas 1921 1,3 4
04Paris m 4 jms.svg Porte de Clignancourt Mairie de Montrouge 1908 12,1 27
05Paris m 5 jms.svg Bobigny - Pablo Picasso Place d'Italie 1906 14,6 22
06Paris m 6 jms.svg Charles de Gaulle - Étoile Nation 1907 13,7 28
07Paris m 7 jms.svg La Courneuve - 8 Mai 1945 Villejuif - Louis Aragon
/ Mairie d'Ivry
1910 22,5 38
07bisParis m 7bis jms.svg Louis Blanc Pré Saint-Gervais 1911 3,1 8
08Paris m 8 jms.svg Balard Pointe du Lac 1913 23,4 38
09Paris m 9 jms.svg Pont de Sèvres Mairie de Montreuil 1922 19,6 37
10Paris m 10 jms.svg Boulogne - Pont de Saint-Cloud Gare d'Austerlitz 1913 11,7 23
11Paris m 11 jms.svg Châtelet Mairie des Lilas 1935 6,3 13
12Paris m 12 jms.svg Front Populaire Mairie d'Issy 1910 15,3 29
13Paris m 13 jms.svg Asnières - Gennevilliers - Les Courtilles
/ Saint-Denis - Université
Châtillon - Montrouge 1911 24,3 32
14Paris m 14 jms.svg Saint-Lazare Olympiades 1998 9,2 9


Kulturo[redakti | redakti fonton]

Metroo kaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.

Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.

Metroo kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nombro de 302 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncas 303 staciojn kaj ne 302 en 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]