Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo
La Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo estas prezentita en la sekvaj sekcioj. Tiuj kodoj estas skribitaj sur la bileton kiam la vojaĝanto stampas ĝin.
Stampado de biletoj
[redakti | redakti fonton]La turn-enirejoj stampas la biletojn ŝanĝante la entenon de la magneta trako kaj skribante diversajn informojn sur la bileton.
Modernaj turn-enirejoj indikas tiujn informojn per tuj komprenebla maniero, sed tradiciaj turn-enirejoj uzas tre simplan kodadon.
Supre, estas skribitaj tempaj indikoj: de dekstre maldekstren, numero de la semajno en la jaro (01 ĝis 52 aŭ 53), tago de la semajno (tag-litero L M m J V S D sekvata de cifero 1 por mateno aŭ 2 por posttagmezo), kaj horo de stampado (1 ĝis 12), per malgrandaj karaktroj kaj turnita per 90°. Tiel, bileto « 5L250 » estis stampita lundon de la 50-a semajno, je la 5 h posttagmeze.
Malsupre, estas skribitaj geografiaj indikoj: kodo de la stacio (kvar ciferoj), kaj litero identiganta la turn-enirejon en la stacio[1].
Kodoj de stacioj
[redakti | redakti fonton]Kodoj de stacioj konsistas el 4 ciferoj[2]. La du unuaj ciferoj indikas geografian sektoron de Parizo (de 01 ĝis 31) kaj la du ceteraj indikas la stacion en tiu sektoro (de 01 ĝis 15). Mapo de sektoroj estas prezentita[3] en la dua ekstera ligilo.
Alfabetaj kodoj de stacioj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1998, al novaj stacioj estas atribuita alfabeta kodo[2] anstataŭ numera kodo.
- ANTON: Antony (Orlyval)
- LAZ: Saint-Lazare (L. 14)
- NOR: Gare du Nord (bilet-aŭtomatoj RATP kaj aliro tra La Chapelle). Tiu kodo anstataŭas PNORD ekde 1993
- MAD: Madeleine (L. 14)
- BCY: Bercy (L. 14)
- EMI: Cour Saint-Émilion (L. 14)
- INVxx: Invalides linio C interkonekto metroo-RER
- BIB: Bibliothèque François Mitterrand (L. 14)
- OLY: Olympiades (L. 14)
- FUNH: Funiculaire de Montmartre, supra stacio
- FUNB: Funiculaire de Montmartre, malsupra stacio
- ORV: Orly Aérogare (Orlyval)
- ORLYW: Orly-Ouest (Orlyval)
- ORLYS: Orly-Sud (Orlyval, SNCF)
- ORL: Orly Aérogare (Orlybus)
- CRI: Centro de kolekto de fiksaj monkompensoj de la RATP (Crillon): kodo uzita sur biletoj-monpunoj de eliro de Marne-la-Vallée - Chessy kaj por "specimenaj" biletoj reproduktitaj sur medioj de komunikado.
- ORLYA: Orly Aéroport (OrlyRail)
- ORLYO: Orly Ouest (SNCF)
- AGN: Les Agnettes (L. 13)
- COU: Les Courtilles (L. 13)
- PTL: Pointe du Lac (L. 8)
- FPO: Front Populaire (L. 12)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Les codes d'oblitération: comment ça marche ?. aurelienb.pagesperso-orange.fr. Alirita 4 junio 2014..
- ↑ 2,0 2,1 Les codes d'oblitération du métro. aurelienb.pagesperso-orange.fr. Alirita 4 junio 2014..
- ↑ Secteurs des stations. Alirita 4 junio 2014..
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Metroo de Parizo
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Kronologio de la Metroo de Parizo
- Grand Paris Express
- RER de Francilio
- RATP
- Île-de-France mobilités
- Société nationale des chemins de fer français
- UIC-Landokodoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aurélien Baro, « Stamp-kodoj de la metroo »
- « Sektoroj de stacioj », en Symbioz.net
- Grand Paris Express - Noms et codes des gares (france)
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liste des codes d'oblitération du métro de Paris en la franca Vikipedio.