Charonne (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Metro-M.svg

Charonne
Kajoj en direkto al Pont de Sèvres
Kajoj en direkto al Pont de Sèvres
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 11-a
Geografia situo 48° 51′ 18″ N, 2° 23′ 5″ O48.8551028131352.3846393823624Koordinatoj: 48° 51′ 18″ N, 2° 23′ 5″ O
Charonne (Parizo)
DEC
Charonne
Situo de Charonne
Ecoj
Zono 1
Jara trafiko 4 074 046 (2013)
Historio
Malfermiĝo en 10-a de decembro 1933
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 24-02
Linio M9Paris m 9 jms.svg
v  d  r
Information icon.svg

Charonne estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 9, en la 11-a arondismento de Parizo

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita la 10-an de decembro 1933.

En 1008, la Senjorio de Charonne estis transdonita al Abatejo de Saint-Magloire fare de reĝo Roberto la Pia. Sinsekvis pluraj posedantoj dum la jarcentoj. Eta vilaĝo disvolviĝis ĉirkaŭ la kastelo de Charonne. Ĝi estis grandparte aneksita de la ĉefurbo en 1860.

Eniris 4 074 046 vojaĝantoj en 2013, kio lokas ĝin al la 120-a rango de metrostacioj koncerne ties trafikon[1].

Afero de metrostacio Charonne[redakti | redakti fonton]

Memortabulo de la 8-a de februaro 1962

La historia kunteksto estas tiu de la Alĝeria Milito de Sendependeco. La tiamaj politikistoj negocadas post la kuliso pri la neceso konsenti al Alĝerio ĝian sendependecon. Nur OAS (Organisation de l'Armée Secrète) rifuzas tiun eblecon.

Alvokita de maldekstrularo, manifestacio estas organizita la 8-an de februaro 1962, por denunci la agadojn de OAS kaj la alĝerian militon. Prefekto Maurice Papon ordonas subpremi tiun manifestacion. Post forta atako de polico, manifestaciantoj provas rifuĝi en la enirejon de la metroo. Ok homoj mortas sufokitaj de homamaso kaj sub la batoj kaj naŭa en hospitalo, pro siaj vundoj.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trafic annuel entrant par station (2013), sur le site data.ratp.fr, consulté le 31 août 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]