Ségur (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Metro-M.svg

Ségur
UNESCO
Stacio Ségur sur linio 10
Stacio Ségur sur linio 10
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 7-a / 15-a
Geografia situo 48° 50′ 51″ N, 2° 18′ 25″ O48.8474341650782.3068526387215Koordinatoj: 48° 50′ 51″ N, 2° 18′ 25″ O
Situo de Ségur
UNESCO
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 576 059 vojaĝantoj (2017)
Historio
Malfermo 29-a de septembro 1937
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 0204
Linio M10Paris m 10 jms.svg
v  d  r
Information icon.svg

Ségur estas stacio sur linio 10 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 7-a kaj 15-a arondismentoj de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita en 1937. Malgraŭ sia nomo, ĝi situas sur Avenuo de Suffren, Avenuo de Ségur situante kelkcent metrojn apude.

La stacio eltiras sian nomon el markizo Philippe Henri de Ségur (1724-1801) kiu estis marŝalo de Francio kaj ŝtata sekretario pri milito de 1780 ĝis 1787. Ségur estas nomo pli konata per romanoj de lia bo-nepino, Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur (1799-1874), inter kiuj troviĝas: Les Malheurs de Sophie (La Malfeliĉaĵoj de Sofia), Mémoires d'un âne (Memoraĵoj de Azeno), Les Petites Filles modèles (La Modelaj Knabinetoj).

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

La stacio disponas pri neniu interkonekto kun busoj de RATP.

Proksime[redakti | redakti fonton]

La stacio troviĝas apud UNESKO, sur Avenuo de Breteuil, fama avenuo iranta al Hotelo de la Invalidoj, kaj Militista Akademio, ĉe la ekstremaĵo de Marsa Kampo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]