Saltu al enhavo

Ivry-sur-Seine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ivry-la-Bataille.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ivry-sur-Seine (stacidomo).
Ivry-sur-Seine
komunumo
la administrejo
la administrejo
la administrejo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-de-Marne
Arondismento L'Haÿ-les-Roses
Kantono Ivry-sur-Seine
Komunumaro Metropolo Granda Parizo
INSEE kodo 94041 [+]
Poŝtkodo 94200
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Philippe Bouyssou
Demografio
Loĝantaro 65 064  (2023) [+]
Loĝdenso 10 666 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 49′ N, 2° 23′ O (mapo)48.8138888888892.3877777777778Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 23′ O (mapo) [+]
Alto 32 m [+]
Areo 6,1 km² ( 610 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ivry-sur-Seine (Val-de-Marne)
Ivry-sur-Seine (Val-de-Marne)
DEC
Situo de Ivry-sur-Seine
Ivry-sur-Seine (Francio)
Ivry-sur-Seine (Francio)
DEC
Situo de Ivry-sur-Seine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ivry-sur-Seine [+]
vdr

Ivry-sur-Seine (prononco [ivʁi syʁ sɛn]) estas franca komunumo situanta en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio, najbara de Parizo. En la jaro 2010, ĝi havis 57 732 loĝantojn[1] kaj laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 65 064 loĝantoj sur areo de 6,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 666 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento L'Haÿ-les-Roses [laileʁ'oz] kaj al la kantono Ivry-sur-Seine, kaj estas la administra centro de la lasta. La teritorio havas komunan limon kun la 13-a arondismento de Parizo, Charenton-le-Pont, Alfortville, Vitry-sur-Seine, Villejuif, Le Kremlin-Bicêtre, Gentilly, Bercy kaj Maisons-Alfort.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Situo de Ivry-sur-Seine en la ĉirkaŭparizaj departementoj.

Ivry-sur-Seine troviĝas sude de Parizo (la du komunumoj tuŝas unu la alian). La aliaj najbaraj komunumoj estas Charenton-le-Pont nordoriente, Alfortville oriente, Vitry-sur-Seine sude, Villejuif sudokcidente kaj Le Kremlin-Bicêtre okcidente.

Ĝi enhavas du metrostaciojn (Mairie d'Ivry kaj Pierre et Marie Curie) de la linio 7 kaj trajnan stacion en la linio RER C.

La areo de la urbo estis pli granda; en la jaro 1860 ĝia norda teritorio estis donita al Parizo por pligrandigi la 13-an arondismenton.

La unuaj postsignoj certigantaj homan ĉeeston sur la teritorio de Ivry-sur-Seine datiĝas el 4 000 jaroj.

En la jaro -52, tie okazis batalo inter armeo de Kamulogeno, estro de Parisii, kaj Labieno, leŭtenanto de Julio Cezaro, kiu venkis.

Mezepoke, la teritorio de Ivry multe fragmentiĝis kaj unuiĝis diversaj senjorioj.

La komunumo de Ivry estis kreita en 1789.

Ekde 1925, la tri urbestroj estis anoj de la franca komunista partio.

Edukado kaj ekonomio

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]