Villejuif
| Villejuif | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | L'Haÿ-les-Roses | ||||
| Kantono | Villejuif | ||||
| Komunumaro | Val de Bièvre kaj Metropolo Granda Parizo | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 94076 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 94800 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Franck Le Bohellec | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 60 183 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 11 270 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 48′ N, 2° 22′ O (mapo)48.7938888888892.3611111111111Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 22′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 90 m [+] | ||||
| Areo | 5,34 km² ( 534 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Villejuif [vilʒɥif] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Parizo, en la departemento Val-de-Marne, en la regiono Francilio. Ĝi havis 55 250 loĝantojn en la jaro 2009[1] kaj laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 60 183 loĝantoj sur areo de 5,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 270 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento L'Haÿ-les-Roses [laileʁ'oz] kaj al la kantono Villejuif.
La nomo Villejuif aperis unuafoje sub la formo Villa Judea en la jaro 1119. Ekzistas pluraj teorioj pri la deveno de tiu nomo, sed ĝi verŝajne ne rilatas al judoj (malgraŭ tio, ke la franca vorto Juif signifas “judo”).
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Villejuif troviĝas en la nordokcidento de la departemento Val-de-Marne, 8 kilometrojn sude de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas Le Kremlin-Bicêtre norde, Arcueil nordokcidente, Cachan okcidente, L'Haÿ-les-Roses sudokcidente, Vitry-sur-Seine sudoriente kaj Ivry-sur-Seine nordoriente.
Transporto
[redakti | redakti fonton]
- Villejuif havas tri metrostaciojn sur la linio 7 de la metroo de Parizo: Villejuif - Léo Lagrange, Villejuif - Paul Vaillant-Couturier kaj Villejuif - Louis Aragon.
- Villejuif havas metrostacion sur la linio 14 de la metroo de Parizo: Villejuif - Gustave Roussy apud Institut Gustave-Roussy.
- Villejuif havas du tramhaltejojn sur tramlinio 7: Villejuif - Louis Aragon kaj Lamartine.

Edukado
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 94076-Villejuif (france). Alirita la 25-an de novembro 2012.





