Hotelo de la Invalidoj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Hotelo de la Invalidoj | |||
---|---|---|---|
Hôtel des Invalides | |||
Prezento | |||
Stilo | Klasika | ||
Tipo | Malsanulejo Muzeo de Armeo | ||
Arkitekto | Libéral Bruand Jules Hardouin-Mansart | ||
Dato de konstruo | 1670-1679 | ||
Protekto | Historia Monumento | ||
Alteco | 107 m | ||
Geografio | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Francilio | ||
Loko | Parizo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 36″ N, 2° 18′ 43″ O (mapo)48.862.311944Koordinatoj: 48° 51′ 36″ N, 2° 18′ 43″ O (mapo) | ||
| |||

La Hotelo de la Invalidoj en Parizo, kun ĝia oraspekta kupolo, ĝis nun gastigas vunditajn militistojn.
La Hotelo de la Invalidoj (franclingve Hôtel des Invalides), aŭ pli simple « la Invalidoj » (les Invalides) estas fama monumento de Parizo, kies konstruo estis ordonita de la reĝo Ludoviko la 14-a je la 24-a de februaro 1670 por gastigi la kriplulojn aŭ la aliajn invalidojn de la armeoj.
Hodiaŭ la hotelo ankoraŭ zorgas pri vunditaj militistoj, sed ankaŭ entenas plurajn muzeojn (inkluzive de Muzeo de Armeo) kaj militistan nekropolon. Sub la fama, oraspekta kupolo de la Hotelo troviĝas la tombmonumento de Napoléon Bonaparte.