Transilien
| Transilien | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| commuter rail network (en) | |||||
| Komenco | 20-a de septembro 1999 vd | ||||
| Lando(j) | Francio vd | ||||
| Situo | Francilio | ||||
| Posedata de | Société nationale des chemins de fer français vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
| TRANSILIEN | ||
|---|---|---|
| 1-a vojaĝo de Francilien (12/12/2009) Vagonaro 50017/18 | ||
| commuter rail network | ||
| Ĝeneralaj informoj | ||
| Loko | Francilio | |
| Transportsistema speco | Trajno | |
| Komenco de trafiko | 1999 | |
| Teknikaj informoj | ||
| Longeco de sistemo | 1 294 km | |
| Nombro de linioj | 5: 9: 5: | |
| Nombro de stacioj | 392 | |
| Aliaj informoj | ||
| Traklarĝo | 1 435 mm | |
| Posedanto | SNCF Réseau /SNCF | |
| Transportisto | SNCF / Transkeo | |



Transilien [tʁɑ̃s.il.jɛ̃] estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de SNCF. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de Francilio, kaj ankaŭ kelkajn situantajn en Normandio, Hauts-de-France kaj Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.
Dum la kvin linioj A, B, C, D kaj E konsistigantaj la RER transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion E), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj parizaj stacidomoj, krom linio U, liganta la urban komunumaron de Saint-Quentin-en-Yvelines en stacidomo La Verrière al la afer-kvartalo de La Défense sen transiri Parizon.
« Transilien », same kiel « TER » aŭ « TGV », estas varmarko apartenanta al SNCF. Kreita la 20-an de septembro 1999, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj trajnoj kaj al stacidomoj ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de RATP (parto de linioj A kaj B de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de SNCF Réseau, estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de TGV, kaj de vartrajnoj.
Kvin linioj de RER
[redakti | redakti fonton]
| Linio | Jaro de ekfunkcio |
Nombro da haltejoj |
Longeco | Ekspluatanto(j) |
|---|---|---|---|---|
| 1969 | 46 | 109 km | RATP / SNCF | |
| 1977 | 47 | 80 km | RATP / SNCF | |
| 1979 | 84 | 187 km | SNCF | |
| 1987 | 59 | 197 km | SNCF | |
| 1999 | 25 | 60 km | SNCF |
Temas pri la parto ekspluata de SNCF.
Naŭ linioj de trajnoj
[redakti | redakti fonton]| Nomenklaturo | Logoo | Klarigoj |
|---|---|---|
| Linio H | Deirpunkto: Parizo-Nord | |
| Linio J | Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj IV, V kaj VI | |
| Linio K | Parizo-Nord - Crépy-en-Valois | |
| Linio L | Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj II kaj III | |
| Linio N | Deirpunkto: Parizo-Montparnasse | |
| Linio P | Deirpunkto: Parizo-Est | |
| Linio R | Deirpunkto: Parizo-Gare de Lyon | |
| Linio U | La Défense – La Verrière | |
| Linio V | Massy - Palaiseau – Versailles-Chantiers |
Kvin linioj de tramoj
[redakti | redakti fonton]La 20-an de novembro 2006, ekfunkciis la 9-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri tramlinio T4 ekspluatata de SNCF, kiu ligas Aulnay-sous-Bois al Bondy, en Seine-Saint-Denis.
La 1-an de julio 2017, ekfunkciis la 10-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 11 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Épinay-sur-Seine al Le Bourget.
La 6-an de julio 2022, ekfunkciis la 11-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 13 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr.
La 9-an de decembro 2023, ekfunkciis la 13-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 12 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Évry-Courcouronnes al Massy - Palaiseau.
Malfermo la 22-an de marto 2025.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Stacidomoj de Transilien
- Société nationale des chemins de fer français
- Île-de-France mobilités
- TER (trajno)
- RER de Francilio
- Transporto en Parizo
- Tramtransporto en Parizo
- Metroo de Parizo
- Ĉeurba fervojo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||
| ||||||||
| ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||

