RER NG
Aspekto
| RER NG | |
|---|---|
| rolling stock class | |
| RER NG en Savojo (aprilo 2022) | |
| Nomo kaj tipo | |
| Alia nomo | Z 58000 / Z 58500 |
| Servado | |
| Fervoja operatoro | SNCF |
| Linioj | |
| Servadojaroj | 2023 - |
| Produktado | |
| Produktisto | Alstom, Bombardier |
| Nombro de konstruitaj trajnoj | 5 vagonaroj |
| Trajtoj | |
| Longeco | 112 m - 130 m |
| Larĝeco | 2,996 m |
| Pordoj | 2 ambaŭflanke |
| Maksimuma rapido | 140 km/h |
| Pezo | 700.4 t |
| Kapacito | 1563 - 1861 |
| Elirpovumo | 8 000 kW / 10 000 kW |
| Ŝpuro | 1 435 mm |
| Kurenta sistemo | 1.5 kV / 25 kV |
RER NG aŭ Z 58000/Z 58500 estas planita veturanta materialo por kiu Société nationale des chemins de fer français (SNCF) petis tri prezofertojn en junio 2012, majo 2013 kaj aprilo 2015 - la unuaj du estante klasifikitaj sen rezulto - nome de Syndicat des transports d'Île-de-France (STIF). Tiu materialo celas ekipi linion D komence, poste linion E (Eole), plilongigita ĝis Mantes-la-Jolie. Ĝi estos konstruita de Alstom kaj Bombardier. La projekto enhavas la liveradon de 255 vagonaroj. Ĝi anstataŭos la Z 20500 de RER D kaj la Z 22500 (MI 2N Eole) de RER E.
Enservigo
[redakti | redakti fonton]La enservigo de la unuaj trajnoj de ĉi tiu materialo sur RER E (Z 58000) okazis la 13-an de novembro 2023.[1]
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Antaŭo
-
"Baldaŭ en Francilio"
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jila Varoquier (2023-11-08). “Grand Paris : de nouveaux trains plus confortables dans quelques jours sur le RER E”, leparisien.fr (fr). Alirita 2023-11-09..
| |||||||||||||||
