Tramtransporto en Parizo T11
Citadis Dualis en Épinay-sur-Seine | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien Tramtransporto |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Transkeo |
Historio | |
Malfermo | 2017 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 11 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
7 haltejoj | |
Tramtransporto en Parizo T11, nome Eksprestramo 11 (france Tram 11 Express aŭ Tram Express Nord, konata kiel Tangentielle Nord dum fazo de planado) estas suburba linio de tramtrajno en Francilio, Francio.
Ĝi estis malfermita la 1-an de julio 2017, kunligante en unua fazo haltejon Épinay-sur-Seine al haltejo Le Bourget. En dua fazo, en 2023, ĝi kunligos haltejon Sartrouville al haltejo Noisy-le-Sec.
Infrastrukturo
[redakti | redakti fonton]Linio de Eksprestramo 11 iras laŭlonge de la Fervojo Grande Ceinture de Parizo uzata de ŝarĝotrajnoj. La nova fervojo estas integrita en la nacian fervojreton de SNCF. Ĝi konsistigas la linion 960000, en la nomenklaturo de SNCF kaj estas nomita "Linio Sartrouville - Noisy-le-Sec (Tangentielle Légère Nord)".
Itinero
[redakti | redakti fonton]La linio estas planita por esti 28 km longa, de Sartrouville al Noisy-le-Sec, en la nordaj suburboj de Parizo. Ĝi estos interkonektita kun trajnoj de Transilien SNCF, tramoj, metroo, kaj RER de Francilio (RER) linioj A, B, C, D kaj E.[1] Estos ses novaj stacioj kaj ok interkonektaj stacioj.
Projekto
[redakti | redakti fonton]La projekto estis aprobita (Déclaration d'utilité publique) en Majo 2008.[2] La projekto estis planita de "Syndicat des transports d'Île-de-France" (STIF) sed estas kune prizorgata de SNCF kaj "Réseau Ferré de France" (RFF).[3]
La Tram Express Nord estos konstruata en du fazoj. La unua fazo, de Épinay-sur-Seine al Le Bourget, estas planita por malfermi la 1-an de julio 2017[4],[5],[6]; la ceteraj segmentoj de la itinero (de Sartrouville al Épinay-sur-Seine, kaj de Le Bourget al Noisy-le-Sec) malfermos en 2023.
La kosto de Tram Express Nord estas estimita al 1.5 duiliono da eŭroj.
Linio
[redakti | redakti fonton]Haltejoj
[redakti | redakti fonton]Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
T11 - Épinay-sur-Seine
-
T11 - Épinay - Villetaneuse
-
T11 - Villetaneuse-Université
-
T11 - Pierrefitte - Stains
-
T11 - Stains-La Cerisaie
-
T11 - Dugny - La Courneuve
-
T11 - Le Bourget
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tangentielle Nord: Connecting up the suburbs! / THE SNCF IN MY REGION / Regions / SNCF.COM - MEDIA. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2010-12-16.
- ↑ Tangentielle Nord : début des travaux au 1er trimestre 2010 - Association des Usagers des Transports FNAUT Ile-de-France.
- ↑ Railway Gazette: Tangentielle Nord project launched in Paris. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2016-08-06.
- ↑ Le Parisien: Epinay - Le Bourget : le T11, premier tram-train d’Ile-de-France, entre en gare
- ↑ Metro Report International: T11 Express opens in Paris
- ↑ Soutien Associatif Des Usagers Révoltés: La ligne de tramway T11 est ouverte !
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tramtransporto en Parizo
- Haltejoj de Tramtransporto en Parizo
- Kronologio de tramtransporto en Parizo
- Eksprestramo
- Fervojo Grande Ceinture de Parizo
- Fervojo Petite Ceinture
- Grande ceinture Ouest
- Transilien
- Alstom Citadis Dualis
- Transkeo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tram Express Nord en la angla Vikipedio.