Argenteuil
Aspekto
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Argenteuil (stacidomo). |
Argenteuil | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() La ponto de Argenteuil super la Sejno.
| |||||
komunumo en Francio urbego ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | ![]() | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Argenteuil | ||||
Kantono | Argenteuil-1, -2 kaj -3 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 95018 [+] | ||||
Poŝtkodo | 95100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 107 135 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 222 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 57′ N, 2° 15′ O (mapo)48.9477777777782.2488888888889Koordinatoj: 48° 57′ N, 2° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 169 m [+] | ||||
Areo | 17,22 km² (1 722 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

la urba baziliko
Argenteuil estas franca komunumo kaj grava pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la Pariza Regiono. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 100.000 loĝantojn.
La loĝantojn de Argenteuil oni kutime nomigas Argenteuillais.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Argenteuil estas subprefektejo de la nordokcidenta ĉirkaŭo de Parizo, sur la dekstra bordo de la Sejno. Ĝi estas la plej multhoma komunumo de Val-d'Oise
Argenteuil estas vasta urbo (17,70 km²), kaj bordas la Sejnon je 5 kilometroj.
Najbaraj komunumoj estas Colombes, Gennevilliers, L'Île-Saint-Denis, Épinay-sur-Seine, Saint-Gratien, Sannois, Cormeilles-en-Parisis, Sartrouville kaj Bezons.
Demografio
[redakti | redakti fonton]- 1250 : 450 loĝantoj
- 1520 : 3 000 loĝantoj
- 1870 : 7 148 loĝantoj
- 1901 : 16 116 loĝantoj
- 1921 : 32 173 loĝantoj
- 1931 : 50 378 loĝantoj
- 1936 : 59 013 loĝantoj
- 1959 : 73 295 loĝantoj
- 1968 : 90 929 loĝantoj
- 1978 : 106 000 loĝantoj
- 1990 : 93 157 loĝantoj
- 2000 : 95 340 loĝantoj
- 2005 : 100 400 loĝantoj
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La baziliko Saint-Denys, kies stilo estas neoromanika, estis starigita je la 19-a jarcento. Ĝi entenas la "Sanktan Tunikon de Kristo", relikvon famkonatan depost Mezepoko.
- La kapelo Saint-Jean-Baptiste datiĝas de la 10-a jarcento.
- Ekzistas muzeo de malnova Argenteuil, ene de la eksa malsanulejo de la 18-a jarcento.
- La turo Billy estas malnova muelejo de la 16-a jarcento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Val-d'Oise
- Listo de urboj de Francio
- Metropolo Granda Parizo
- Argenteuil (stacidomo)
- Argenteuil-Grande-Ceinture (stacidomo)
- Argenteuil-Grande-Ceinture (Tramtrajno en Francilio)
- Val d'Argenteuil (stacidomo)
- Val d'Argenteuil (Tramtrajno en Francilio)