Ĉeurba fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trajno de la serio 440R apartenanta al la reto de Proksimaĵoj Valencio en Hispanio, 2004.

Ĉeurba fervojo, apudurba fervojo, antaŭurba fervojosuburba fervojo estas pasaĝera fervoja transporta[noto 1] servo, kiu ĉefe funkcias ene de metropola areo liganta navedantojn al la urbocentro el antaŭurbojnavedurboj.[1][2][3]

Plej ofte oni konsideras por tiu kategorio maksimuman distancon de 100 km. Tiaj fervojoj utilas ĉefe por ligi dormurbojn kun la ĉefurbo aŭ alia urbego kaj "dormkvartalojn" kaj sateliturbojn de granda urbo kun ties centro, oficejaj kaj industriaj kvartaloj. Ilin pli-malpli ĉiutage uzas granda nombro da uzantoj. Tiaj trajnoj funkcias laŭ strikta horaro, tre ofte kun sufiĉe densa ofteco, kaj je rapidoj inter 50 kaj 150 km/h.

La disvolvigo de tiu trajnservoj ege kreskiĝas lastatempe, kun la pliigo de la publika konscio pri la trafikŝtopiĝo, la dependeco de la fosiliaj brulaĵoj kaj aliaj mediaj problemoj, same kiel la pliiĝo de la loĝkostoj en la urbocentroj, kio malproksimigas urbanojn aŭ intencitajn urbanojn al ĉirkaŭaj areoj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pasaĝera trajno veturas inter stacioj, kie pasaĝeroj povas entrajniĝi kaj eltrajniĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Transportation Research Board. Urban Public Transportation Glossary (1989).
  2. American Public Transit Association. Glossary of Transit Terminology (1994).
  3. National Transit Database Glossary (2013-11-13). Arkivita el la originalo je 2013-11-13. Alirita 2019-10-12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Commuter rail en la baza angla Vikipedio.