Saltu al enhavo

Renfe Proksimaĵoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renfe Cercanías
emblemo
Trajno Civia en reto de Proksimaĵoj Madrido
vagonara servo
Ĝeneralaj informoj
LokoAsturio, Barcelono, Bilbao, Donostio, Galicio, Kadizo, Kantabrio, Leono, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Sevilo, Valencio, Zaragozo
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 1989
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 3 966,6 km
Nombro de linioj 67
Nombro de stacioj 893
Aliaj informoj
Posedanto Renfe
Transportisto Renfe
Mapo
Renfe Proksimaĵoj
Renfe Proksimaĵoj
vdr

Renfe Proksimaĵoj: la navedaj fervojsistemoj de la plej gravaj metropolaj areoj de Hispanio estas nomitaj Cercanías en la plej granda parto de Hispanio, Rodalia en la Valencia Komunumo, Aldiriak en Eŭskio kaj Rodalies en Katalunio. Ekzistas dek du sistemoj de Proksimaĵoj en kaj ĉirkaŭ la urboj kaj regionoj de Asturio, Barcelono, Bilbao, Donostio, Galicio, Kadizo, Kantabrio, Leono, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Sevilo, Valencio kaj Zaragozo. Ili estas ligitaj al metroaj sistemoj en Madrido, Barcelono, Bilbao kaj Valencio.

La divizio de Renfe Proksimaĵoj estis kreita en 1989 laŭ la konsilo de inĝeniero kaj transitplanisto Javier Bustinduy (1949-2016), kiel parto de grava laboro por amase pliigi trafikon, frekvencojn kaj tial allogecon de navedaj fervojsistemoj en Hispanio. Sistemoj de Proksimaĵoj estas iom post iom en la procezo esti transdonitaj al la regionaj aŭtonomaj registaroj; la unua tia sistemo kiu estis transdonita estis la administrado de la antaŭaj Cercanías Barcelona/Rodalia Barcelona al la Registaro de Katalunio kaj alinomado al "Rodalies de Catalunya" en 2010. La reto de Proksimaĵoj Madrido estis la celo de Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004. La atakoj, kiuj mortigis 191 homojn en stacioj Santa Eugenia, El Pozo kaj Atocha, estis la plej sangaj teroristaj agoj en Hispanio ĝis nun.

Reto de Proksimaĵoj

[redakti | redakti fonton]
ProksimaĵojAreoLiniojTransportisto
Cercanías AsturiasAsturio9Renfe
Bilboko AldiriakBilbao4Renfe
Cercanías CádizKadizo2Renfe
Cercanías CantabriaKantabrio3Renfe
Cercanías Galicia Ferrol 1 Renfe
Cercanías León Leono 1 Renfe
Cercanías MadridMadrido10Renfe
Cercanías MálagaMalago2Renfe
Cercanías Murcia/AlicanteMurcio, Alakanto4Renfe
Rodalies de CatalunyaBarcelono, Ĝirono, Taragono19Renfe, FGC
Donostiko AldiriakDonostio1Renfe
Cercanías SevillaSevilo5Renfe
Cercanías ValenciaValencio5Renfe
Cercanías ZaragozaZaragozo1Renfe

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]