Proksimaĵoj Malago (hispaneCercanías Málaga) estas interurba trajnoservo inter Malago kaj parto de la municipoj de la provinco de Malago kiu estas parto de Renfe Cercanías. Tiu reto inkluzivas 70 km da fervojaj trakoj, du liniojn kaj 23 staciojn.
La naveda centro de Malaga estas unu el la plej gravaj el ekonomia vidpunkto en Hispanio pro sia nombro de vojaĝantoj. La servo sur tiuj linioj estas aranĝita sur C-1 kaj C-2 kun trajnoj Civia.
Notindas, ke ĝi estas la sola centro, kie la horaroj estas samaj en ĉiuj linioj, ĉu labortagoj, ĉu feriaj tagoj, kaj ĝi estas la sola centro en Andaluzio, kie trajnoj Civia ne estis enkondukitaj ĝis majo 2009, sed trajnoj S/446 estis lanĉitaj en la 1990-aj jaroj, kio ne estis farita en la aliaj andaluzaj retoj de proksimaĵoj.