Proksimaĵoj Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renfe Cercanías Sevilla

Trajno Civia 462 apud stacidomo Sevilla-La Negrilla
Renfe Proksimaĵoj
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola areo de Sevilo
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 254 km
Nombro de linioj 5 C1C2C3C4C5
Nombro de stacioj 33
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 668 mm
Posedanto Adif
Transportisto Renfe Operadora
vdr

Proksimaĵoj Sevilo (hispane Cercanías Sevilla, plennome Renfe Cercanías Sevilla) estas la interurba fervoja servo inter la urbo Sevilo, ĝia metropola areo kaj la ĉefaj urboj en la Provinco Sevilo. Ĝi estas funkciigita fare de la divizio Renfe Cercanías de Renfe sur la infrastrukturo de Adif.

Ĝi konsistas el 5 linioj, 254 km da fervojoj kaj 38 stacidomoj (2 el ili ekster servo: Fábrica de Pedroso kaj Arenillas) kiuj priservas Sevilon, la urbojn de la valo de Gvadalkiviro kaj la nordan regionon de la komarko Aljarafe. En 2017 la reto transportis pli ol 7 milionojn da pasaĝeroj.


Proksimaĵoj Sevilo

Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Itinero km
C1 Lora del Río - Sevilla-Santa Justa - Lebrija 106
C2 Sevilla-Santa Justa - Cartuja 13
C3 Sevilla-Santa Justa - Cazalla-Constantina 84
C4 Cirkla linio 18
C5 Jardines de Hércules - Sevilla-Santa Justa - Benacazón 33

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]