Aljarafe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aljarafe
comarca of Andalusia
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 22′ N, 6° 8′ U (mapo)37.36208518-6.13496283Koordinatoj: 37° 22′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Aljarafe (Andaluzio)
Aljarafe (Andaluzio)
DEC
Aljarafe
Aljarafe
Situo de Aljarafe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Aljarafe [+]
vdr

Aljarafe [alĥaRAfe] estas komarko en la provinco Sevilo, en Andaluzio, Hispanio. La 30 municipoj kiuj komponas ĝin enhavas pli ol 390 000 loĝantojn, kunformante la pli grandan urban aglomeraĵon de la sudo de la lando, nome Metropola areo de Sevilo.[1]​ La loĝdenso egalas al 344 loĝ./km², kaj la areo estas de 1136 km² de totala areo. La komarko estas je apenaŭ je 7 km de la Atlantiko sude kaj je 112 km de la Ĝibraltara markolo. La rivero Gvadalkiviro apartigas ĝin disde la urbo Sevilo mem, kaj nur je 2 km laŭ la aŭtovojo de la V Centenario (Kvina Centjariĝo) aŭ A-49.

Ĝia nomo devenas de araba vorto kiu signifis "monteton" aŭ "altaĵon" (الجرف, Al Jaraf).[2] La loko aperis literumita Alxaraf en la 13-a jarcento.[3]

Teritoria distribuado[redakti | redakti fonton]

Mapo de Aljarafe en la provinco.

Aljarafe estas organizita en tri metropolaj ringoj:

Kaj dividita en kelkaj koridoroj: nome Norda Aljarafe (inter la fervojo kaj la vojo A-49), Centra Aljarafe (inter la vojo A-49 kaj la aŭtovojo de Mairena), Sud-centra Aljarafe (sudo de la aŭtovojo de Mairena) kaj Ĉerivera Aljarafe (ĉe la aŭtovojo de Coria).

Por la regiona juro, la jenaj municipoj, en Aljarafe, formas parton de la Metropola areo de Sevilo: Albaida del Aljarafe, Almensilla, Aznalcázar, Benacazón, Bollullos de la Mitación, Bormujos, Camas, Carrión de los Céspedes, Castilleja de Guzmán, Castilleja de la Cuesta, Castilleja del Campo, Coria del Río, Espartinas, Gelves, Gines, Huévar del Aljarafe, Mairena del Aljarafe, Olivares, Palomares del Río, Pilas, La Puebla del Río, Salteras, San Juan de Aznalfarache, Sanlúcar la Mayor, Santiponce, Tomares, Umbrete, Valencina de la Concepción, Villamanrique de la Condesa kaj Villanueva del Ariscal.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aljarafe en la hispana Vikipedio.