Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sevilo
Sevilla
Collagesevilla.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Andaluzio
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Sevilla
Municipo Sevilo
Fondita en 7-a jarcento a.K., Tartezo
Urbestro Alfredo Sánchez Monteseirín
Poŝtkodo 41001 - 41020, 41080
Retpaĝaro www.sevilla.org
Demografio
Loĝantaro 699 145 [1]
Loĝdenso 4947,6 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
37°23′N 5°59′U  /  37.383°N, 5.983°U / 37.383; -5.983 (Sevilo)Koordinatoj: 37°23′N 5°59′U  /  37.383°N, 5.983°U / 37.383; -5.983 (Sevilo)
Alto 7 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 141,31 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Spain region Sevilla highlighted.jpg
v  d  r
Information icon.svg

Sevilo [2], hispane: Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa], estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo ( 37°23′N 5°59′U  /  37.383°N, 5.983°U / 37.383; -5.983 (Sevilo)Koordinatoj: 37°23′N 5°59′U  /  37.383°N, 5.983°U / 37.383; -5.983 (Sevilo)), kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco.

Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 699.145 loĝantoj (2007). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune al Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj, kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987.

La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m.

Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio.

Kun la memorigado de la Iberamerika Ekspozicio de 1929, la urbo spertis grandan urban disvolviĝon markite per la kreado de parkoj kaj la starigado de konstruaĵoj celitaj por gastigi la okazaĵon, kiel la Parko María Luisa aŭ la placo de Hispanio. La Internacia Ekspozicio de 1992 lasis kiel heredo por la urbo gravan plibonigon en la infrastrukturo, precipe la teraj kaj areonaŭtikaj komunikadoj, inter kiuj elstaras la fervoja aliro de AVE en la trajnstacidomo Sankta Justa. La areo kie okazis la Internacia Ekspozicio en 1992 adaptiĝis kiel sidejo de la Teknologia Parko Cartuja 93, sidejoj de la Universitato de Sevilo kaj la distra parko Isla Mágica.

En 2014 pluraj gravaj projektoj estis entreprenitaj en la urbo, kiel la Turo Cajasol, la projekto Puerto Delicias aŭ la Akvario Nova Mondo, kelkaj el ili polemikaj pro la ebla vid-impakto. La Universitato de Sevilo, fondita en 1505, havas pli ol 65 000 studentoj. Ankaŭ ĝia Universitato Pablo de Olavide, havas pli ol 10 000 studentojn. Pluraj miloj da eksterlandaj studentoj enskribiĝas en la programoj Erasmus kaj kursoj de la hispana lingvo en la Universitato de Sevilo, kiu en 2006 estis unu el la dek plej vizitataj de Eŭropo kune kun aliaj ok hispanaj universitatoj.

Sevilo vekigis ekde antikvaj tempoj, kaj precipe dum la epoko de la Romantikismo, la elvokon de eŭropaj artistoj, kiuj vidas en ĝi pitoreskan kaj mirindan lokon. Post la lastaj esploroj, eblis identigi entute 150 operojn kies tramo situas en la urbo, ekzemple La Forto de la Destino, Carmen, La barbiro de Sevilo, Don GiovanniLa geedziĝo de Figaro[3].

Identigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo venas de la indiĝena tarteza nomo Spal, kio estas ebena tero. Post la konkero, la romianoj latinigis la nomon al Hispalis, kiu dum aldandalusa epoko iĝis Isbiliya (arabe أشبيليّة), pro la anstataŭo de la "p" (neekzistanta en la araba) per "b" kaj de la tona "a" per "i" (tipa fenomeno en la hispania araba konata kiel imela), de kie venas la nuna fomor Sevilla kiun oni esperantigas foje kiel "Sevilo" (la plej uzata en la esperanta vikipedio) kaj foje "Seviljo" kiu iel alproksimiĝas pli al ĝia originala prononcado.

Simboloj de Sevilo[redakti | redakti fonton]

la moto de la urbo, videbla en multnombraj konstruaĵoj, estas «NO8DO», kiel la 8 similas al lano-fadeno. Tiu moto estas interpretita kiel ebla referenco al la fideleco kaj lojaleco kiun la urbo havis al Alfonso la Saĝa en la milito kontraŭ sia filo Sanĉo en la 13-a jarcento. Laŭ alia interpreto proponita de Emilio Carrillo en 2005, la 8 reprezentas nodon, el la latina lingvo "nodo"; simbolo pri unuiĝo ĉirkaŭ la reĝo Alfonso la 10-a.

Ankaŭ estas tradiciaĵoj de la urbo la versoj enskribitaj sur la arko de la Pordo de Jerez, kiuj, tradukitaj resumas la historion de Sevilo tie:[4]

Citaĵo
 Herkulo min konstruis,
Julio Cezaro min ĉirkaŭis
el muroj kaj turoj altaj,
la Sankta Reĝo min gajnis
kun Garci Pérez de Vargas.[5] 
Blazono de Sevilo

La blazono de Sevilo, kvankam kun kelkaj modifoj en la dizajno kaj la koloroj, restas la sama laŭlonge de ĝia historio en kiu aperas la reĝo Fernando la 3-a, kaj tiu de la episkopoj hispan-visigotoj, Isidoro de Sevilo kaj Leandro de Sevilo. La lasta oficiala kronikisto de armeo de Hispanio, Vicente de Cadenas y Vicent, priskribis ĝin kiel heraldika blazono tiele:

Citaĵo
 En arĝenta kantono, sur ruĝa podio, sidanta sur ora trono, kaj sur purpura baldakeno, reĝo purpurkolore vestita kaj ermenaĵ-mantelo, or-kronita, kun glavo en la dekstro kaj mondo en la maldekstro, akompanata de du episkopoj arĝente kaj ore vestitaj, kun mitro kaj or-bastono. Sur pinto la monogramo "NO8DO" el oro. 
— Vicente de Cadenas, Heraldiko de la Aŭtonomaj Komunumoj kaj de la ĉefurboj de la provinco, paĝ. 60, Eld. Hidalguía, Madrido, 1985, ISBN 840006047

La urbo elmontras la titilojn "Tre Nobla", "Tre Lojala" (ambaŭ ekde la Mezepoko), "Tre Heroa" (donita de Fernando la 7-a en 1817), "Nevenkita" (de Izabela la 2-a, 1843) kaj "Maria" (de Franco, 1946).[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

Sevilo en la Antikvo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la Giraldo el la Korto de Flagoj, historia placo kun restaĵoj romiaj, maŭraj kaj kastiliaj.

La originoj de la origina nukleo de la urbo troviĝis en insulo ĉe la rivero Gvadalkiviro, en la nuna regiono Alfalfo. La origina nomo de la loĝloko estis Spal, kiu ankaŭ estas legebla kiel Ispal. En fenica lingvo la signifo de Spal estas laŭvorte la insulo de Baal, unu el la plej gravaj gedioj de la fenica civilizo. Nune ekzistas kontraŭdiroj inter la historiistoj pro duboj rilate al ĝia fondaĵo fare de la fenicoj aŭ de la tartezoj. Por defendantoj de la fenica hipotezo, Tartezo ne estis vilaĝo sed la nura nomo donita de grekaj fontoj al la sudokcidenta duoninsula regiono.

La romiaj trupoj eniris en 206 a. K., dum la Dua Punika Milito, sub la ordonoj de la generalo Skipio Afrika kaj venki la kartaganojn kiuj loĝis kaj defendis la regionon. Skipio decidis fondi Italiko, origin-loko de la romiaj imperiestroj Adriano kaj Trajano, en proksima loko, Santiponce[7].

Poste, en loko poste nomata urbo Sevilo, Julio Cezaro fondis la "Kolonio Iulia Romula Hispalis", latinigita la nomo de la indiĝena loĝloko de la urbo ("Ispal") en Hispalis, aldonante "Julia" pro la propra nomo kaj "Romula" pro Romo, ofta formo en la nomigado de la romiaj kolonioj.

Meze de la 1a jarcento a.K., Híspalis havis muregon kaj forumon, kun komerca havena aktiveco.[8] Kun la reorganizado imperia, la juna urbo iĝis ĉefurbo de unu el la kvar konventoj de Baetica, senata provinco kies ĉefurbo estis Kordubo. La areo ĉirkaŭ la nuna placo Alfalfa konstituis la renkontiĝejo de la cardo kiu trairis de nordo al sudo, de la nuna preĝejo Santka Katarina ĝis la strato Abades kaj la dekumano kiu trairis de oriento al okcidento ekde la nuna preĝejo Sankta Stefano en la strato Águilas ĝis la placo de la Savinto. En tiu ĉi zono troviĝis la forumo el la romia imperia epoko, kiu enhavis templojn, termobanejojn, publikajn konstruaĵojn kaj bazarojn. [9] La kristanismo frue atingis la urbon kaj en la 3-a jarcento estis martirigitaj la fratinoj Sanktaj Justa kaj Rufina (unuj el la nunaj gepatronoj de la urbo), laŭ la legendo, pro nevolo adori la diinon Astarto.

Sevilo en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Palaco de la reĝo Petro la 1a La Kruela en la Reĝa Alkazaro.

Dum la visigota regno Sevilo gastigis en kelkaj okazoj la kortegon. En Al-Andalus, post la islama invado de Iberio, unue ĝi estis sidejo de la korao kaj poste ĉefurbo de la regno de tajfoj, ĝis la ĉefurbiĝo de la almohadoj en al-Andalus. En la jaro 844 ĝi estis forrabita de la vikingoj kiuj atakis ĝin tra la rivero Gvadalkiviro[10], kio okazigis ke la emiro de Kordovo fortikigu ĝin, sed en 859 la vikingoj sukcesis eniri denove[11].

En 1248 ĝi aneksiĝis al la kristana Kastilia reĝlando, post la rekonkero sub regado de sankta Fernando la 3a, kiu estis la unua enterigito en la katedralo de Sevilo[12] . De tiam, Sevilo estis reloĝigita de la kastilia nobelaro, kiel ĉefurbo de la Reĝlando Sevilo estis unu el la urboj kun voĉdono en kortegoj kaj gastigis la kortegon en pluraj okazoj. Dum la Malalta Mezepoko la urbo, ĝia haveno kaj ĝia aktiva kolonio de ĝenovaj komercistoj situis en periferia pozicio sed grava en la internacia eŭropa komercado. En tiu ĉi periodo ĝi suferis dramecajn ekonomiajn, sociajn kaj demografiajn konvulsiojn, kiel la Nigra morto de 1348 aŭ la kontraŭjuda ribeliĝo de 1391.[13]

Sevilo en la Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

La haveno de Indioj, kiu en la 16a jc. gastigis grandan kvanton da ŝipoj laŭlonge de la rivero Gvadalkiviro. Videblas fone la Giraldo, maldekstre la flosponto kaj dekstre la Ora Turo.

Post la malkovro de Ameriko en 1492, Sevilo iĝis la ekonomia centro de la Hispana imperio. La Katolikaj Gereĝoj fondis la Domo de Kontraktado, ekde kie estis kontrolitaj kaj kontraktitaj la vojaĝoj, la riĉaĵoj kiuj venis el Ameriko kaj kune al la Universitato de Komercistoj, ĝi reguligis la rilatojn kun la Nova Mondo[14] .

Dum la 16a jarcento la urbo spertis grandan disvolviĝon kaj transformiĝon, kiu ebligis la konstruadon de kelkaj el la plej gravaj konstruaĵoj de la historia urboparto.[15] La urbo iĝis multkultura centro, helpante tion al la florado de la belartoj, kiuj ludis gravan rolon en la hispana hispana ora epoko. Elstaris la sap-fabrikejo, la lana kaj la silka artoj[16].

Koincidante kun ĝia plej brila arta momento, la Baroko, estis damaĝita pro la ĝenerala krizo de la 17-a jarcento, kaj kiel konsekvencoj venis ekonomia kaj demografia dekadenco, kune al la malfacilaĵoj navigi la riveron Gvadalkiviro ĝis la komerca monopolio kaj ties institucioj estis lokigitaj en Kadizo. En tiu ĉi epoko la urbo suferis grandan epidemion kiu mortigis 60 000 personojn, kio estis tiam preskaŭ duono de la loĝantaro. Fine de la 18a jarcento Sevilo perdis preskaŭ duono de la loĝantaroref>99.06.01: Human-Environment Relations: A Case Study of Donana National Park, Andalucia, Spain and the Los Frailes Mine Toxic Spill of 1998. Alirita 2011-04-10.</ref> .

Sevilo nuntempa[redakti | redakti fonton]

Sevilo rapide falis komence de la Hispana Enlanda Milito en 1936. La generalo Queipo de Llano entreprenis puĉon ene de la urbo, prenante senprobleme la urbon[17]. Radio Sevilla oponiĝis al la ribeliĝo kaj petis al la kamparanoj eniri en la urbon kun armiloj, dum la grupj de laboristoj kreis barikadojn[17]. De Llano post tio ĉio kaptis Radio Sevilla, kiu estis ekuzita por diskonigi la frankismajn propagandojn[17]. Post la komenca akiro de la urbo, la rezistado daŭris inter areoj de la laborista klaso dum kelka tempo, ĝis serio de akraj reprezalioj entrepreniĝis[18].

Metropol Parasol, konata kiel La Fungoj, de la germana arkitekto Jürgen Mayer.

Sub regado de la diktatoro Francisco Franco, Hispanio estis oficiale neŭtrala en la Dua mondmilito, kaj kiel la cetero de la lando, Sevilo restis ekonomie kaj kulture grandparte izolita de la ekstera mondo. En 1953 inaŭguriĝis la ŝipkonstruejo de Sevilo, kiu dungis pli ol 2.000 laboristoj en la 1970-aj jaroj. Antaŭ la ekzisto de reguligado de la humidejoj ĉe la baseno de la rivero Gvadalkiviro, Sevilo ofte suferis fortajn inundojn, el kiuj eble la pej damaĝiga okazis en novembro 1961 kiam la rojo Tamarguillo superbordiĝis kiel rezulto de pluvego, kaj Sevilo estis deklarita katastrofa zono[19].

La sindikatismo en Sevilo ekiĝis en la 1960aj jaroj kun la aktivaĵoj de la kaŝita organizo Comisiones Obreras (CCOO), en la fabrikejoj kiaj Hytasa, la ŝipkonstruejoj Astilleros, Hispano Aviación, ktp. Pluraj ĉefgvidantoj de la organizo estis malliberigitaj en novembro 1973 . Je la 3-a de aprilo 1979 Hispanio celebris siajn unuajn demokratiajn municipajn balotadojn post la fino de la diktaturo de Franco. Magistratanoj kiuj reprezentis kvar malsamajn politikajn partiojn estis elektitaj en Sevilo. Je la 5-a de novembro 1982, la papo Johano Paŭlo la 2-a venis al Sevilo por celebri diservon antaŭ la ĉeesto de duonmiliono da homoj en la foirejo. Denove li vizitis la urbon la 13-an de junio 1993 por la Internacia Eŭkaristia Kongreso.

En 1992, koincidante kun la kvina centjariĝo de la malkovro de Ameriko, la Internacia Ekspozicio estis celebrita en Sevilo dum ses monatoj, per kiu la infrastrukturoj de la urbo rilate al la loka transporta reto estis ege plibonigita: kompletiĝis la SE-30, aŭtoŝoseo ĉirkaŭanta la urbon kaj novaj ŝoseoj estis konstruitaj. La nova trajnstacidomo Sankta Justa malfermiĝis en 1991, dum la Hispana Alt-rapida Trajno, ekfunkciis inter Madrido kaj Sevilo. La flughaveno de Sevilo ampleksiĝis kun nova terminalo dizajnita de la arkitekto Rafael Moneo, kaj pliboniĝis la aliaj. La monumenta Ponto de la Popleto super la Gvadalkiviro, dizajnita de Santiago Calatrava, estis konstruita por permesi la aliron al la insulo La Cartuja, sidejo de la amasa ekspozicio.

Kelkaj el la instalaĵoj kiuj restas en la loko post la ekspozicio konvertiĝis en la Scienca kaj Teknologia Parko Cartuja 93.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Parta vidaĵo de la urbo

La municipo Sevilo situas en la provinco Sevilo, kiu apartenas al la Aŭtonoma Regiono Andaluzio, en la sudo de la Iberia duoninsulo, en la maldekstra marĝeno de la rivero Gvadalkiviro; tamen, ĝiaj kvartaloj Triana kaj Los Remedios troviĝas ĉe la orienta bordo de la navigebla rivero kiu igas ĝin haven-urbo. En la cirkaŭo de Sevilo troviĝas fruktodona valo, samkiel kamparo kaj marĉejaj terojkun du altaj zonoj kiuj kreas la distrikton Aljarafe, tre ligita al la urbo ĉar temas pri la zono kien la urbo etendiĝas.

La tuta municipo Sevilo, el 140,8 km2 estas reprezentita en la folioj 984, 985 kaj 1002 de la Nacia Topografia Mapo. Ĝi havas limojn norde kun La Rinconada, La Algaba kaj Santiponce; oriente kun Alcalá de Guadaíra; sude kun Dos Hermanas kaj Gelves okcidente, San Juan de Aznalfarache, Tomares kaj Camas.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Gvadalkiviro ĉe la kvartalo Triano.

La municipo Sevilo estas transirata en la okcidenta flanko, de la rivero Gvadalkiviro, en kies baseno troviĝas la tuto de ĝia provinco. Ĝi estas enklavigita en plena depresio de Gvadalkiviro, unu el la tri litologiaj unuoj en kiuj dividiĝas ties baseno, en unu el la lastaj meandroj kiuj donas formon al ĉi tiu rivero antaŭ ol eniri en la ekzistantan marĉejon ĝis la elfluejo.

La Gvadalkiviro estas la plej longa rivero de Andaluzio kaj la kvina de la Iberia duoninsulo, kun trairaĵo de 657 km. Ĝi estas navigebla tra precipa trunko el 80 km longa, ekde ĝia enfluejo en la Atlantiko en Sanlúcar de Barrameda (Kadizo) ĝis Sevilo, kie troviĝas la sola river-haveno de Hispanio.

La orienta kaj sudorienta parto de Sevilo estas banata de aliaj tri riveroj, alfluantoj kaj subalfluantoj de la rivero Gvadalkiviro ĉe la maldekstra marĝeno. La plej grava el ili estas la rivero Guadaíra, kiu naskiĝas en la kadiza sierra de Pozo Amargo, iras tra la sudorienta ekstremo de la municipo kaj enfluas en Gvadalkiviro, 20 km de la urbocentro. La rojoj Tagarete kaj Tamarguillo kompletigas la hidografian reton de la urbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Sevilo estas mediteranea leĝere kontinenta, kun varia pluvado, sekaj someroj kaj ekstreme varmegaj kaj mildaj vintroj kaj foje pluvaj kiuj koncentrigas pli ol duonon e la jara pluvado. Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, ĝi apartenas al la klimato Csa. La jara mezuma temperaturo estas 19,2 °C, unu el la plej grandaj de Eŭropo kaj la plej alta el la duoninsulaj ĉefurboj. Januaro estas la plej malvarma monato kun mezumaj temperaturoj de 5,7 °C; kaj julio la plej varma, kun mezumo de ĉiutagaj temperaturoj de 36,0 °C. Plurfoje jare la 40 °C estas superitaj. Pro ĝiaj someraj mezumaj temperaturoj, temas pri la provinca ĉefurbo plej varma en Hispanio.

La pluvado, kun mezumo de 538,8  mm jare, koncentriĝas inter oktobro kaj aprilo; estante decembro la plej pluva, kun 99 mm. Ĝi havas ĉirkaŭ 51 pluvtagojn jare, 2917 sun-horojn kaj plurajn frostajn tagojn.

Panorama vidaĵo de la rivero Gvadalkiviro.

En la vintro de 2005 estis kalkulitaj ĉirkaŭ dudek frostaj tagoj, kun minimumaj temperaturoj ĝis -5,8 °C dum malvarma fronto. En la metropolita areo de Sevilo la minimumaj temperaturoj descendis pli la 28an de januaro, kiam registriĝis -6.8 °C en la meteologia ejo de Sanlúcar la Mayor kaj ĝis -8.2 °C en tiu de Aznalcázar, ambaŭ de la Junto de Andaluzio.

Je la 10-a de januaro 2010, post 56 jaroj sen neĝado, neĝis en Sevilo sed ĝi ne restos tro longe surtere, kvankam la neĝado estis malpli intensa ol la antaŭa neĝado registrita, okazinte la 2an de februaro 1954.

La Hispana Ŝtata Agentejo de Meteologio registris en la meteologia stacio de la flughaveno de Sevilo la ekstremaj valoroj montritaj en la sekva tabelo. Ekzistas rekordo ne konfirmita de la Meteologia Agentejo, el 47 °C, registrita je la 1-a de aŭgusto 2003, dum la varma varmondo, en la meteologia stacio 83910 (LEZL) situanta en la sudo de la sevila flughaveno, proksime al forlasita militista zono. La plej alta temperaturo registrita estas 47,4 ºC je la 6-a de aŭgusto 1946, kvankam ekzistas registaĵoj realigitaj de la Universitato de Sevilo, de maksimumaj temperaturoj pli altaj en la 19a jarcento, kun 51 °C la 30-an de julio 1876 kaj 50 °C la 4-an de aŭgusto 1881.

Floraro kaj bestaro[redakti | redakti fonton]

Floraro
Unu el la lagoj de la metropolita Parko de la Popleto.

Laŭlonge de la historio de la urbo disvolviĝis varia floraro kiu kreis ĝiajn parkojn kaj ĝardenojn kiuj malsamas al la ceteraj laŭ la epoko kaj celoj por ilia konstruado. Pli ol 750 spacioj vegetaĵaj el pluraj mondopartoj troviĝas ankaŭ en la urbo kune al la lokaj. Inter ĝiaj plej elstaraj arboj troviĝas la jakarandoj kaj la amaraj oranĝarboj. En la pejzaĝo surstrata ankaŭ videblas aliaj arboj kiaj blankaj robinioj, platanoj, tipuanojfajrarboj.

La historiaj ĝardenoj de la urbo prezentas ampleksan specimenaron el malsamaj stiloj kaj grandoj kun ekzotaj specioj, kiaj la Ĝardenoj de la Alkazaro, la Parko María Luisa, la Parko de la Delicoj aŭ la Amerika Ĝardeno. En ili eblas trovi arbojn kiaj belombra arbo, kaŭĉukarboj, magnolioj, krom la antaŭaj menciitaj platanoj, blankaj robinioj kaj jakarandoj.

En la malsamaj verdaj zonoj kiuj rilatas al tradicia koncepto pri urba parko, kie regas kriterioj pri ŝparado por vvitenado kaj la avangardeco de la eŭropa ĝardenumado, precipe troveblas lokaj plantoj aŭ naturigitaj, adaptitaj al la urboj kaj al la klimato de Sevilo.

La parko de la Popleto enhavas 48 hektarojn en la plej norda zono de la Insulo La Cartuja. Knsistas el tri arbarecaj indiĝenaj areoj en kiu la ĝardenumado limiĝas al nuraj ŝprucado kaj sanigaj foliotondado. En tiu ĉi parko troveblas arboj kiaj karobarboj, oranĝarboj, olivarboj, kverkoj, anzinoj, korkokverkoj, eŭropaj fraksenoj kaj pinioj.

Proksime, kune al Isla Mágica, troviĝas la Amerika Ĝardeno, kun pli ol 400 plantoj el amerika deveno. Ĝi estis konstruita por la Internacia Ekspozicio en 1992 kaj reinaŭgurita en aprilo 2010.

Bestaro

La sovaĝaj specioj kiuj konsistigas la sevilan bestaron , estas tiuj kiuj profitas pli bone la forĵetaĵojn de la urba socio kaj estas tre malsamaj al tiuj kiuj troveblas en la historiaj ĝardenoj, urbaj parkoj, metropolitaj parkoj kaj ĉe la bordoj de la riveroj Gvadajro kaj Gvadalkiviro.

La vertebruloj plej multnombraj estas la birdoj, en la diversaj parkoj de la urbo. La fiŝoj, precipe la orfiŝoj krom en la rivero, ankaŭ troveblas en pluraj fiŝejoj.

La parko de la Tamargilo estas rivera parko laŭlonge planita kiu troviĝas en la kruciĝo de du historiaj rojoj: Tamargilo, el kiu ĝi ricevas sian nomon kaj la rojo Ranillas. La granda etendo, ĉirkaŭ 96 hektaroj, kaj ĝia situo apud la flughaveno Sankta Paŭlo en la periferio de la urbo, donas al ĝi grandajn avantaĝojn por altiri birdojn. Ĝi havas humidejon kun singularaj karakterizaĵoj kun propraj specioj. Oftas en ĝi la predemaj turfalkoj kaj etaj turfalkoj, botagloj kaj komunaj buteoj.Ekzistas aliaj vertebruloj kiuj vivas en ŝlimaj zonoj aŭ marĉejoj, birdoj kial komuna ansero, la himantopo, la platbeka anaso kaj la brunkapa anaso samkiel reptilioj kaj amfibioj: Chalcides striatus, Mauremys leprosaDiscoglossus galganoi.

Administrado kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Portalo de la Palaco Sankta Telmo, sidej de la Prezidanteco de la Junto de Andaluzio.

Ĉefurbeco[redakti | redakti fonton]

Sevilo estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Andaluzio, sidejo de la Parlamento, de la Prezidanteco de la Junto kaj Konsilio de la Registaro. En Sevilo ankaŭ troviĝas la sidejo de la Delegacio de la Registaro de la Nacio por Andaluzio. La ĉefurbeco iĝas diferencia elemento rilate al la aliaj andaluzaj urboj, pro la ganda koncentriĝo de aŭtonomiaj kaj ŝtataj laboristoj, pli gran kvanto da nefiksita loĝantaro kiu iras al Sevilo por realigi burokratajn procedurojn en la diversaj Konsilioj kaj regiona Delegacioj de multaj entreprenoj kaj institucioj. Pro tio ke andaluzianoj venantaj el diversaj partoj kaŭzas pli da elspezoj kaj eĉ sociaj problemoj, la urbodomo devas elspezi pli ol planite. Tamen, ankoraŭ ne estis promulgita leĝo kiu celas disvolvigi la artikolon 4.1 de la Statuto de Andaluzio, rilate al la ĉefurbeco de Sevio kaj kiu donus pli da ekonomiaj subvencioj de la Ŝtato al la Urbodomo de Andaluzio. Sevilo ankaŭ estas la ĉefurbo de la samnoma provinco, kaj pro tio en ĝi ankaŭ sidas la malsamaj provincaj delegacioj de la konsilejoj de la Junto de Andaluzio kaj la Hispana Registaro, same kiel la sidejo de la Provinca Deputitejo.

Metropola areo[redakti | redakti fonton]

La metropola areo de Sevilo, konsistas el 46 municipoj kun 1 508 605 loĝantoj laŭ la municipa registrejo en 2010, sur areo de 4900 km2.

La disvolviĝo de la metropolita areo komenciĝis meze de la 70aj kaj komence de la 80aj jaroj, sed la granda urboplanisma apogeo ekiĝis inter la 1990-aj jaroj ĝis 2008: la metropolita areo ne ĉesis kreski, kaj je loĝantaro kaj je etendiĝo, speciale en la urboj La Rinconada, Pilas, Alcalá de Guadaíra, Mairena del Aljarafe, aŭ la akso Dos Hermanas, Los Palacios y Villafranca kaj Utrera.Multaj sevilanoj translokiĝis al la metropolita areo venintaj el la ĉefurbo pro la manko aŭ multkosteco de la novaj loĝejoj, kio okazigis grandajn malekvilibrojn rilate al la moviĝado precipe de de loĝantoj de la distrikto Aljarafe dum la pint-horoj.

Municipa organizo[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Sevilo. Platereska fasado de la Placo Sankta Francisko.
Distriktoj de Sevilo kaj apudlimaj municipoj.

La politika administrado de la urbo estas realigata pere de Urbodomo kies administrantoj estas demokratie elektataj por kvar jaroj per universala voĉdonrajto. La balota censo konsistas el ĉiuj registritaj loĝantoj en Sevilo pli ol 18jaraĝaj kaj hispanaj civitanoj kaj de aliaj landoj de la Eŭropa Unio. Laŭ la leĝo kiu establas la kvanton de elekteblaj magistratanoj laŭ la kvanto de loĝantoj de la municipo, la Municipa Korporacio de Sevilo estas formita de 33 magistratatnoj. En la municipaj balotadoj de 2011, okazintaj la 22an de majo 2011, la Urbodomo estis formita de 20 magistratanoj el la Popola Partio (PP), 11 magistratanoj el la Socialisma Partio (PSOE) kaj du magistratanoj el Unuiĝinta Maldekstro (IU). Per ĉi tiuj rezultoj, la Popola Partio, kun Juan Ignacio Zoido kiel kandidato al la urbestreco, akiris por unua fojo en la historio de la urbo la absolutan plimulton, pro kio li povus regi sen interkonsento kun la ceteraj partioj.

Kun la celo malkoncentrigi la urbon, plibonigi la kvaliton de la publikaj servoj kiujn la urbodomo donas al la urbo kaj faciligi la civitan partoprenon, Sevilo dividiĝas en 11 distriktojn.

La distriktoj de la urbo havas malsamajn geografiajn grandojn kaj loĝantar-nombron. Ili ĉiuj estas organizitaj pere de Municipa Junto de Distrikto kun ĝiaj respektivaj delegitoj, administraj oficejoj kaj reprezentantoj de la najbaraj asocioj.

Ekde la unuaj demokratiaj balotadoj en en 1979, la urbo Sevilo estis regata de diversaj partioj kaj registaraj koalicioj. Dum la municipaj balotadoj de 2007 por la unuaj fojo ne plu estis reprezentita la Andaluzisma Partio en la Urbodomo kaj pli kreskis kaj la dupartiismo PSOE-PP, kvankam por povi regi, PSOE kreis koalicion kun la tri magistratanoj de Unuiĝinta Maldekstro, La Verduloj kaj Kunvokado por Andaluzio. En la municipaj balotoj de 2011, la Popola Partio, kun Juan Ignacio Zoido ĉekape, atingis ampleksan kaj plenan plimulton kun 20 magistratanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio[redakti | redakti fonton]

Militista aviadilo fabrikita en la faktorioj de Construcciones Aeronáuticas S.A. (CASA), de la grupo EADS.
Fabrikejo de Heineken apud la SE-40.

El ekonomia vidpunkto, Sevilo estas grava komerca, financa kaj serva centro, kaj kune al la metropolita areo, temas pri alta industria regiono, kie kreskas kaj akceliĝas la disvolviĝo de novaj entreprenoj kiuj troviĝas en la diversaj industriaj parkoj.

La scienc-teknologia parko Cartuja 93 situanta en la terenoj kie instaliĝis la iamaj pavilionoj de la Expo-92, rekte dungas 14 500 personojn, fakturante 1825 milionojn da eŭroj en 2012, gastigante 345 entreprenojn kaj entojn. El tiuj ĉi, 193 estas progresintaj teknologioj, kaj la cetero korespondas al la progresintaj servoj kaj ĝeneralaj servoj.

Je nivelo de privataj entreprenoj, unu el la inĝenier-entreprenoj plej gravaj de Andaluzio, Abengoa, inaŭguris la 23an de septembro 2009, en la zono de Palmas Altas kaj proksime al la SE-30, la Teknologia Centro Palmas Altas, kiu estas la plej granda privata teknologia entreprena komplekso en la sudo de Hispanio. Sevilo koncentras 74 % el la andaluza aeronaŭtika industrio, kun agentejoj de la multnacia aeronaŭtika entrepreno EADS establitaj apud la flughaveno de Sevilo kaj en Tablada, same kiel la Teknologia Aerospaca Teknologia Parko de Andaluzio Aerópolis, situanta en la municipo La Rinconada, kune al la aŭtoŝoseo A4 kaj la flughaveno de Sevilla kie sidas pli ol tridek entreprenoj de la aeronaŭtika sektoro. La akso Sevilo-Kadizo konvertiĝis en la dua hispana sektoro ĉikampe, post Madrido. Ekde la 24a de majo 2012 Sevilo apartenas al la Komunumo de urboj Ariane, kiu kunigas urbojn kaj eŭropajn entreprenojn en kiuj disvolviĝas la aerospaca teknologio.

La industrio pri fabrikado de komponantoj de aŭtomobiloj estas reprezentita de FASA-Renault situanta en la kvartalo San Jerónimo, kie situas unu el la plej grandaj kaj modernaj faktorioj pri rapidumaj skatoloj de la aŭtomobilisma sektoro, produktante 30 % el ĉiuj rapidumaj skatoloj de la grupo Renault je monda skalo.

En Sevilo ankaŭ troviĝas grava bier-fabrikejo la grupo Heineken, propietulo de la marko Cruzcampo. Ankaŭ elstaras la produktado de metalurgiaĵoj pere de la faktorio Siderúrgica Sevillana situanta en Alcalá de Guadaira, kaj la faktorioj de la grupo Ros Casares en la haveno.

La nuna trairo de la rivero Gvadalkiviro tra Sevilo havis grandan transformadon en la infrastrukturo kiu disvolviĝis kun la celo de la Internacia Ekspozicio en 1992; ĉi tiuj verkoj okazigis la konstruadon de naŭ pontoj, inter kiuj elstaras la ponto de la Popleto kaj la ponto de la 5a Centjariĝo. Ankaŭ estis savita por la urbo la strato Torneo foriginte la fervojan infrastrukturon kiu ĝin okupis.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Tradicia vendejo pri religiaj varoj.

Sevilo estas la kvara plej grava komerca urbo de Hispanio, kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj kiujn inluzivas la urbon mem, la provincon kaj kelkajn nukleojn de la apudlimaj provincoj (Onubo, Kadizo kaj Badaĥozo). En Sevilo ekzistas filioj de preskaŭ ĉiuj bankaj institucioj de Hispanio kaj Portugalio. Ankaŭ situas en ĝi la regionaj direkcioj de multaj bankoj kaj ŝparkasoj kun ĉeesto en Andaluzio, el kiuj elstaras CaixaBank, ento kiu en 2012 absorbis la sevilan ŝparkason Cajasol.

Por la eniro kaj eliro de varoj, la urbo precipe kalkulas je ampleksa loĝistika zono por kamionoj kaj kun la haveno de Sevilo, tra kiu iras inter 4 kaj 5 milionoj da tunoj ŝarĝitaj jare. La transportado de varoj tra la fervojo havas relative malgrandan gravecon en Sevilo (265 000 tunoj en 2004) kaj la aera transportado estas minimuma (inter 4000 kaj 6000 tunoj/jare). Rilate al la transportado de personoj, tra la flughaveno de Sevilo pasis en 2004 ĉirkaŭ 2 678 000 pasaĝeroj kaj tra la fervojo 2 536 000 en tiu sama jaro.

En municipo ekzistas serio da industriaj areoj kies ejoj estas okupitaj de keloj por loka aŭ regiona distribuado. En la urbo kaj la metropolita areo ekzistas pluraj komercaj centroj, kiaj: El Corte Inglés, Carrefour, Hipercor, Mercadona kaj Alcampo. En la urba strukturo de ĝiaj kvartaloj almenaŭ troviĝas po unu municipa bazaro de kadukiĝemaj produktoj.

Por plifortigi kaj plibonigi la komercadon en la urbo, ekzistas du organizoj kiuj okupiĝas pri tiu ĉi tasko, parte la Komerca Ĉambro de Sevilo, kiu zorgas pri la entreprenistoj kiuj ekskluzive sin dediĉas al la komercado.

Panorama vidaĵo de la Haveno de Sevilo kun la ponto de la 5a Centjariĝo en la fono.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismaj ĉevalĉaroj.

Danke al la historia kaj monumenta heredaĵo, ĝiaj diversaj scenejaj kaj kulturaj spacoj kaj ĝiaj festoj printempaj (Sankta Semajno kaj Aprila Foiro), la urbo estas ricevema de granda nacia kaj internacia turismo. Temas pri la kvara urbo plej vizitata de Hispanio, post Barcelono, Madrido kaj Benidorm. La plej tipa turismo en Sevilo estas tiu de mallonga restado, ĉirkaŭ 2,5 tagoj, kiuj generas tranoktadon en la multnombraj hoteloj de la urbo kaj la metropolita areo. La urbo ankaŭ disponas je ampleksa reto de restoracioj kaj privataj iloj por faciligi la viziton al la urbo, kiel ekzemple ĉevalĉaroj, turismaj busoj kaj et-krozoŝipoj tra la rivero Gvadalkiviro.[20]

En 2012, Turismo de Sevilo kreis novan grafikan bildon kaj novan moton per kiu la urbo-marko evoluas al pli simpla, forta kaj distingiga bildo.

En la ĉirkaŭoj de Sevilo troviĝas la sekvaj turismaj vizitindaĵoj:

  • Italiko estas ampleksa antikva romia urbo situanta en la nuna municipo Santiponce je 7 km de Sevilo. Lulilo de imperiestroj Trajano kaj Adriano, elstaras ĝia bone konservita amfiteatro.
  • Carmona estas urbo situanta je 33 km, de Sevilo elstaras pro la kvanto kaj kvalito de ĝia historia kaj monumenta heredaĵo. Ĝi estas enlistigita kiel Arta Historia Ensemblo ekde 1963, kun 18 enskribitaj monumentoj en la katalogo de Propraĵoj je Kultura Intereso; kaj la romia nekropolo deklarita kiel arkeologia zono.

Sevilo troviĝas inter la 100 unuaj plej gravaj kongres-urboj, danke al ĝia moderna kaj avangarda ampleksiĝo de la Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj FIBES, realigita de la sevila arkitekto Guillermo Vázquez Consuegra. La Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj de Sevilo ankaŭ konata kiel FIBES pro la mallongigoj hispanlingvaj, estas arkitektura spaco dediĉata al la disvastigado de la komerca negocado de la urbo kaj ĝia influ-areo, kie okazas kunvenoj de profesiuloj kaj diverfakaj foiroj. FIBES disponas je centra konstruaĵo el tre singulara arkitekturo. La Palaco de Kongresoj troviĝas en la kvartalo Orienta Sevilo, bone komunikita kun la flughaveno kaj la fervoj-stacio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la Paviliono de Navigado de la Muzeo de Navigado ación uzata por kunvenoj, kongresoj, ekspozicioj kaj konferencoj.

La urbo Sevilo havas multajn muzeojn ĉiu el ili dedicita al specifa fako. Inter la plej gravaj, allogaj kaj vizitataj muzeoj de la urbo elstaras la sekvaj: Muzeo de Belartoj, Arkeologia Muzeo. Muzeo de Artoj kaj Popolaj Moroj, Andaluza Centro de Nuntempa Arto, Ĝenerala Arkivo de Indioj, Domo de Pilatos, Palaco de la markizoj de Algaba, Palaco de la Grafino de Lebrija, Katedrala Muzeo, Armea Muzeo, Historia Militista Muzeo de Sevilo, Muzeo de Flamenka Danco, Muzeo de Ĉaroj. Muzeo Baziliko de Makareno, Dom-Muzeo de Murillo, Muzeo de Geologio.

Kulturaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Festivalo de flamenko.

La populara dancado nomata flamenko deklarita de la Unesko kiel Monda heredaĵo en 2010. La Ĉiudujara festo de flamenko estas festivalo celebrata en Sevilo ĉiun duan jaron kies scenejoj estas la diversaj teatroj de la urbo. En la festivalo partoprenis la artistoj plej gravaj de la cante jondo kaj ankaŭ estas platformo por la novaj steluloj de flamenko. La unua ĉiudujara festivalo estis okazigita en 1980, kaj en septembro 2014 estis celebrita la 18a festivalo. La festivalo konsistas el serio de spektakloj kiuj celas ligi la Belartojn (teatro, kino, poezio, pentrado) kun la dancoj flamenkaj. En la unuaj eldonoj estis liverita trofeo nomata Giraldillo kiu poste estis nuligita.

Popularaj festoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du emblemaj festoj en Sevilo kiuj havas internacian prestiĝon kiuj okazas en printempo: t.e. la Sankta Semajno kaj la Aprila Foiro. Ankaŭ estas popularaj inter la sevila loĝantaro la Pilgrimado de El Rocío, la tago de Kristokorpa festo kaj la velá de Santa Ana en Triana.

Sankta Semajno
La kunfrataro Gran Poder de Sevilo, unu el la plej konataj bildoj de la sevila Sankta Semajno.

La celebrado de la diversaj aktivaĵoj kaj aranĝoj kiuj okazas dum la Sankta Semajno konvertiĝas en unu el la plej gravaj okazintaĵoj de la urbo el kultura, religia kaj arta vidpunkto. La celebroj de la Sankta Semajno de tiu ĉi urbo estas la plej famaj de Hispanio kaj kiuj havas internacian eĥon en la katolika mondo, por kio ĝi estas grava turisma allogaĵo. La Sankta Semajno estas konsiderata kiel Festo el Turisma Intereso.

La procesiaj defiloj de la Sankta Semajno estas organizataj de la kunfrataroj, ĉiu el ili distingiĝas per aro da religiaj, artaj, sociaj kaj historiaj faktoroj. La Pento-stacio aŭ procesia eliro estas la precipa videbla kultado realigata de la kunfrataroj. La semajno ampleksiĝas de la Palmofesto al la Dimanĉo de Resurekto, ĉiutage portante bildojn kiuj reprezentas la Pasionon de Kristo. La paŝoj estas farataj de ŝarĝoportitstoj, gvidataj de submastro, kaj akompanataj de sekvantaro de nazarenoj. En la sankta semajno de Sevilo oftas la kantado de saetoj dum okazas la paŝado ekde la fenestroj kaj balkonoj. En la nuntempo procesias 60 kunfrataroj, inter kiuj elstaras Granda Potenco, Makarena Espero, Espero de Triano kaj Kunfrataro de La Ciganoj.

Aprila Foiro
Fasado en konstruado de la Foiro en 2010

La Aprila Foiro estas populara festo okazanta en Sevilo dum la printempo, preskaŭ ĉiam en la monato aprilo. La Foiro okazas en la kvartalo Los Remedios kaj estas konsiderita Festo je Turisma Intereso je nacia skalo, kaj ekde 1965, je internacia skalo.

La foirejo havas areon de 450.000 m2, en kiuj sidas 1.047 budoj, el diversaj grandoj. La vojoj de la ejoj konsistas el dek kvin stratoj kun nomoj de toreadoroj kun ia rilato al Sevilo.

Kune al la foirejo, troviĝas la instalaĵoj de la portempa amuzparko, kun 400 malsamaj aparatoj, konata kiel Infer-strato. Municipa Budo realiĝas aktivaĵoj de la urbodomo kaj ĉiu el la urbaj distriktojdisponas je budo. La aliro al la plejmulto de la aliaj budoj estas limigata al iliaj anoj kaj ties invititoj.

La Foiro estis celebrita por la unua fojo en 1846 kiam Narciso Bonaplata, el kataluna deveno, kaj José María de Ybarra, el eŭska deveno, redaktis proponon liveritan al la Urbodomo de Sevilo. En marto 1847, la reĝino Izabela la 2-a koncedis al Sevilo la privilegion okazigi foiron.

La Pilgrimado de El Rocío estas festa pilgrimado al la ermitejo de la Virgulino de la Roso en samnoma vilaĝo kiu troviĝas en la municipo Almonte, Onubo) kiu estas celebrata dum la semajnfino de Pentekosto. En Sevilo ekzistas ses kunfrataroj por la pilgrimado, el kiuj la plej malnova estas tiu de Triana kaj poste la aliaj Sevilla-Salvador, Cerro del Águila, Sevilla Sur, Macarena kaj Castrense. La vojo de Sevilo estas la plej konata el kiuj kondukas al la vilaĝo de la Roso.

Toreado[redakti | redakti fonton]

La Reĝa Toreejo de Sevilo estas unu el la toreejoj plej antikvaj de Hispanio. Ĝi estas la sidejo de la toreadoj kiuj okazas en la urbo, speciale gravaj por la ŝtatantoj tiuj okazantaj dum Aprila Foiro. Temas pri unu el la plej popularaj allogaĵoj por la turistoj kaj estas inter la plej vizitataj monumentoj. La toreejo havas sidlokon por 12.500 personoj, ĝi estas propraĵo de la nobela korporacio kun sidejo en Sevilo de kiu ĝi ricevas sian nomon. La toreejo estis ekkonstruita en 1749 kiel anstataŭo de rektangula toreejo situinta samloke kaj la konstruado de la nuna estis malrapida, dum multaj jaroj, ĉar ĝi estis faritaj laŭ fazoj. En 1765 estis konstruita la interna fasado de la placo, nomata Loĝio de la Princo, kiu konsistas el la pordo aliranta la placon, tra kiu eliras la triumfantaj toreadoroj kaj la loĝio ekskluzive uzata de la Reĝa Familio. La toreejo estis finkonstruita en 1881.

En la ĉirkaŭoj de la placo troviĝas statuoj dediĉataj al sevilaj toreadoroj kiuj triumfis en ĝi, elstarante inter ili, tiu dediĉita al Curro Romero. La Taŭra Muzeo de Sevilo, inaŭgurita en 1989, estas gastigata sub la ŝtupoj de la toreejo, kie estas ekspoziciataj kolekto de pentraĵoj, afiŝoj, lum-kostumoj, brozaĵoj kaj skulptaĵoj. Inter ili elstaras la verkoj de Mariano Benlliure kaj bustoj de legendaj toreadoroj kiaj Curro Cúchares, Pepe-HilloEl Espartero.

Rilate al la taŭraj spektakloj, menciindas ke en la lastaj jaroj kreskanta apero de civitaj kontraŭtaŭraj movadoj ofte manifestaciiĝas kontraŭ tiu ĉi spektaklo dum la toreadoj petanti ĝian definitivan nuligon kaj malpermeson fare de registaraj instancoj.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Gazpaĉo, malvarma legomsupo andaluza.

La sevila kuirarto estas tre kondiĉigita de la reganta klimato en la urbo, tial do, ekzistas tipa kuirarto vintra kaj alia tre malsama adaptita al la varmo kaj altaj temperaturoj someraj. La sevila kuirarto estas karakterizata de simpleco kaj sobreco, kiu ne baziĝas sur komplika ellaborado sed en la saĝa kondimentado kaj spicado de produktoj venantaj el la mediteranea dieto.

Por mildigi la altajn somerajn temperaturojn precipe elstaras la fame konata andaluza gazpaĉo, la rusa salato, diversaj malvarmaj pladoj nomataj "salpikono" (kutime haketita bovaĵo kun vinagro, cepo kaj salo) kaj variaj salatoj. La fritita etfiŝo estas plado kiu konsistas el fritado de etaj fiŝoj farunkovritaj kun abunda olivoleo kiu estas konsumata dum la tuta jaro. Tiel, tre oftas la gustumado de amplksa gamo da kolbasoj, precipe, montara ŝinko, diversaj fromaĝoj kaj la tradicia seranito, andaluza sandviĉo el sevila origino.

En la vintraj monatoj la sevila kuirarto konsistas precipe el la andaluza kocido farata el kikeroj kaj "pringá" (diversaj kolbasoj, viando kaj tocino), la spinacoj kun kikeroj, la bovo-vosto, la andaluz-stilaj tripoj la ovoj "flamenkostilaj", la "spicitaj terpomoj" kaj la supo el haketitaĵoj.

Inter la trinkaĵoj plej tipaj elstaras la "somera ruĝa vino" (ruĝa vino kun karbonata akvo), la biero, la ŝereo kaj la manzanilo de Sanlúcar.

Same kiel en la cetero de Andaluzio, elstaras en Sevilo la tapoj. La tapoj estas tre malsamaj kaj en ilia ellaborado intervenas la kreemo kaj kreivo de ĉiuj kreantoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muzika sceno de Sevilo estas unu el la plej karakterizaj de Hispanio. En la 1970-aj jaroj, estiĝis nova muzika movado en la urbo, la andaluza rokmuziko, kiu kunfandis la progresivan rokon kun la tradicia flamenko, influita de grupoj kiaj Pink Floyd, King Crimson, The Doors, Jethro Tull, inter aliaj. El tiu ĉi movado, naskiĝis muzikbandoj kiaj Triana, Alameda, Gong, Smash, Guadalquivir, Goma, Storm, Tabaca, Nuevos Tiempos kaj aliaj. Poste, kun la rokmuziko ankaŭ provis novaj bandoj kaj kantistoj: Silvio Fernández, Kiko Veneno, Raimundo Amador (el la bando Pata Negra), Mártires del Compás, Zagúan... Alia speco de rokmuziko pli peza kaj urba troveblas ĉe la bandoj Reincidentes aŭ Subliminal Chaos, ankaŭ estiĝis bandoj kiuj kunfandas rokmuzikon kun funko: O'funk'illo aŭ Entódao. Krom rokmuziko, tiu ĉi urbo ankaŭ montras ekde la fino de la 90aj jaroj fortan scenon por la repo, el kiu elstaras SFDK, Tote King, La Mala Rodríguez kaj Dogma Crew.

Ĉi tiu muzika sceno de la urbo ĉiam estas ligata al la nokta vivo, unu el la plej viglaj kaj popularaj de Hispanio.

Tradicia muziko

La sevillanas estas la muziko kaj danco plej tipa de la urbo, amplekse kaj vaste disvastigata en la festivaloj kaj celebraĵoj en tuta Andaluzio. Dum la Sankta Semajno ĝi oftas en la procesiaj defiloj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Sevilo estas la urbo kun pli da monumentoj katalogitaj en Eŭropo, pro kio ĝi elstaras ĉirilate. Inter ĝiaj monumentoj rimarkindas la «Katedralo, la Giraldo, el Alkazaro kaj la Arkivo de Indioj», kiuj estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1987, samkiel la «Ora Turo aŭ la Placo de Hispanio», kiuj estas kandidatoj al tiu internacia rekono ekde 2013. Ĝi posedas unu el la plej grandaj historiaj urbocentroj plej ampleksaj de Hispanio, el ĉirkaŭ 335 hektaroj. Same menciindas ĝia malnova urboparto, la plej granda de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de Eŭropo kune kun tiuj de Venecio kaj Ĝenvo, el 3,94 kvadrataj kilometroj

Katedralo[redakti | redakti fonton]

Pordo de la Koncipiĝo apud la Korto de la Oranĝarboj, norda enirejo de la katedralo.

La katedralo sankta Maria de Sevilo estas la gotika katedralo plej vasta en la mondo kaj la tria plej granda el la religiaj centroj tutmonde. Ĝi estis deklarita de la Unesko kiel Monda heredaĵo en 1987.

Ĝia konstruado ekiĝis en 1433, sur la tereno kiu restis post la detruado de la moskeo de Sevilo. La konstruado precipe el malfrugotika stilo fariĝis relative dum malmulta tempo, kvankam la aldonoj kaj dekoraciaĵoj estis realigitaj laŭlonge de pluraj jarcentoj, pro kio ĝi prezentas diversajn arkitekturajn stilojn: gotika (1433-1528), renesanca (1528-1593), baroka (1618-1758), akademia (1758-1823) kaj novgotika (1825-1928).

La monumenta ensemblo de la katedralo estas komplementita de la Giraldo, la Korto de la Oranĝarboj kaj la Reĝa Kapelo, unu el la aneksaĵoj plej vizitataj, temas pri rektangula spaco, simila al interna korto, kiu funkcias kiel klostro de la katedralo.

Malantaŭa parto de la katedralo kun la Giraldo.

La Reĝa Kapelo de la Katedralo de Sevilo funkcias kiel la ĉefa parto de la katedralo. En ties kapelo estas enterigitaj la reĝo Sankta Fernando, Alfonso la saĝa kaj Petro la kruela, inter aliaj membroj de la leon-kastilia nobelaro. En la Reĝa Kapelo troviĝas la gotika bildo de la Virgulino de la Reĝoj, Patronino de Sevilo. Menciindas ankaŭ la trezoroj de la templo kaj la granda nombro de pentraĵoj de Murillo, kiaj la portretoj de Sankta IsidoroSankta Leandro; pentraĵoj kiaj Sankta Tereza el Avilo de Zurbarán; aŭ la kapo skulptita de Sankta Johano la Baptisto. La tombo de Kristoforo Kolumbo, maŭzoleo verko de Arturo Mélida, kiu troviĝas ĉe la dekstra flanko de la transepto de la katedralo. En 2006, esploristoj de la Laboratorio de Genetika Identigado de la Universitato de Granado konfirmis ke la restaĵoj de Kristoforo Kolombo troviĝas en la katedralo de Sevilo.

La metropolita magistrato estas la gardanto de la katedralo, kiu permesas la viziton al la turistoj kaj kiu okazigas ĉiutagan diservon kaj la celebradon de la Kristokorpa Festo kaj de la Senmakula koncipiĝo. Krome, ĝi zorgas pri la kultado al la Virgulino de la Reĝoj, patronino de Sevilo kaj de la Arkidiocezo de Sevilo.

Giraldo[redakti | redakti fonton]

La Giraldo.

La Giraldo estas sonorilturo de la katedralo Sankta Maria de Sevilo kaj la simbola turo de la urbo. Ĝi mezuras 104 metrojn alta kaj estis ekkonstruita en la 12a jarcento kiel almohada minareto de la ĉefmoskeo hodiaŭ malaperinta, laŭ simila bildo de la minareto de la moskeo Kutubia de Marakeŝo (Maroko), tamen ĝia renesanca stilo kaj sonorilturo, verko de Hernán Ruiz, estis konstruita inter 1558 kaj 1568 laŭ mendo de la katedrala estraro. Ĝi konsistas el tri gradigaj korpoj kaj 25 sonoriloj, ĉiu el ili baptitaj kun nomo.

La du trionoj masupraj de la turo apartenas al la minareto de la antikva moskeo de la urbo, de la finoj de la 12a jarcento, en la almohada epoko, dum la supera triono estas frontono konstruita en la kristana epoko por gastigi la sonorilojn. E ĝia pinto troviĝas bulo sur kiu staras la Giraldillo, statuo el bronzo kiu funkcias kiel ventomontrilo. Temas pri la bronza skulptaĵo plej granda el la eŭropa Renesanco. En 1928 la Giraldo estis deklarita "Nacia Heredaĵo" kaj en 1987 iĝis Monda heredaĵo de Unesko.

La historio de la konstruado de la Giraldo ekiĝis per la islama korpo. Ĝi estis konstruita en 1184 sub la ordonoj de la kalifo Abu Jakub Jusuf. Li prenis la ekzemplon de la minareto de la moskeo Kutubia de Marakeŝo (Maroko). Post tertremo okazinta en 1365, perdiĝis la antikva origina sfero el kupro kiu kronis la turon, kiu poste estis anstataŭita de pli simpla minareto. Poste, en la 16a jarcento, dum la adaptiĝoj de la kristana katedralo, estis aldonitaj svela korpo el novklasikaj sonoriloj kaj ankaŭ estis konstruitaj frontono kiel statuo kiu simbolas la Kredon. La statuo estis instalita 1568. La vorto giraldo venas de la hispana vorto girar (ĝiri) kaj rilatas al la ventomontrilo surpinta kiu havas bestan aŭ homan aspekton. Kun la paso de la tempo, ĝia nomo ankaŭ estis uzata nenur por la ventomontrilo sed ankaŭ por la tuta ensemblo. Al la rigardejo-sonorilturo de la Giraldo alireblas tra rampoj dizajnitaj por supreniri ĉevale.

Reĝa Alkazaro[redakti | redakti fonton]

Salono de la Ambasadoroj.

La Alkazaro de Sevilo estas la reĝa palaco plej antikva de Eŭropo. Ĝi ekprenis sian nunan aspekton post la konkero en 713 de Sevilo fare de la araboj, kiuj uzis la alkazaron kiel loĝejon de iliaj estroj ekde la jaro 720. Post la Rekonkero en 1248, ĝi servis kiel gastigejo de la reĝo Fernando la 3-a de Kastilio, kio poste iĝis kutimo, esti gastigejo por la sekvaj hispanaj monarkoj kaj kiuj ankaŭ en la sekvaj jaroj aldonis diversajn konstruaĵojn kaj kreis la nunan palacon.

Korto de la Puceloj.

Parto de la palaco estas rezervita por gastigi la Hispanajn Gereĝojn kaj ceterajn anojn de la Hispana Reĝa Familio kiam ili vizitas la urbon kaj tranoktas en ĝi. Multaj instituciaj ceremonioj kaj gravaj ekspozicioj estas okazigataj en la urbo elektas la Alkazaron kiel taŭga celebrejo. La monumenta ensemblo kaj la ĝardenoj estas viziteblaj kaj konsistas el unu el la ĉefaj allogaĵoj kaj turismaj altiraĵoj de la urbo, ĉar ili estas deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1987. La enirado al la Alkazaro estas senpaga por sevilanoj.

La plej elstaraj areoj de la Alkazaro estas la Korto de la Puceloj, ĉefa korto el andaluza mudeĥara arto; la Salono de la Reĝoj; la Salono Karlo la 5a, kun grandaj tapiŝoj, la Salono de la Imperiestro, kun azuleĥoj de la 15a jarcento kaj flandraj tapiŝoj; la Salono de Ambasadoroj, estas halo kovrita de kupolo duonsfera ornamita de komplikaj orkoloraj arabaĵoj. Temas pri la plej grava ĉambro de la Alkazaro; kaj la Ĝardenoj de la Alkazaro, kiuj kunigas arabajn, renesancajn kaj modernajn stilojn kaj kiuj disponas je pluraj terasoj el fronda vegetaĵaro, kun fontanoj kaj multaj oranĝarboj kaj palmoj

La Lisbona tertremo en 1755 damaĝis la arkitekturan ensemblon, speciale la Gotikan Palacon, kiu devis esti ĝisfunde entrepreniĝis baroka reformado kiuj estas precipe videblaj ekde la korto de la kruciĝo.

Arkivo de Indioj[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Arkivo de Indioj kreiĝis en 1785 sub la regado de Karlo la 3a kun la celo centralizi en nur unu loko la dokumentadon rilate al la hispaniaj kolonioj, ĝis tiu momento disaj en pluraj arkivoj: Simanko, Kadizo kaj Sevilo. La Var-Borso de Komercistoj de Sevilo, konstruita dum la epoko de Filipo la 2a inter 1584 kaj 1598 de Juan de Mijares baziĝinte sur planoj de Juan de Herrera, estas la sidejo de la arkivo.

La dokumentoj kiujn la arkivo konservas okupas pli ol naŭ liniajn kilometrojn da bretoj. Temas pri 43 175 legajos, ĉirkaŭ 89 milionoj da paĝoj kaj 8000 mapoj kaj desegnoj venantaj precipe el la metropolaj organismoj prizorgantoj de la administrado de la kolonioj. Temas pri la plej granda arkivo ekzistanta pri la aktiveco de Hispanio en Ameriko kaj Filipinoj, enhavante informojn pri la politika kaj socia historio, ekonomia historio, de la eklezia historio, la artoj aj la geografio de tiuj teritorioj. Ĝi konservas grandan nombron de aĵoj el historia valoro: tekstoj verkitaj Kristoforo Kolumbo, Fernando de Magallanes, Vasco Núñez de Balboa, Hernán Cortés kaj Francisco Pizarro. Ĉiu ĉi dokumentaro estas disponeblaj por la esploristoj kiuj ĉiujare viszitas la arkivon.

La Arkivo estas unu el la ĝeneralaj arkivoj (kune al Ĝenerala Arkivo de la Aragona Krono kaj la Ĝenerala Arkivo de Simanko) apartenantaj al la hispana ŝtato. En 1987 ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.

La Arkivo estas prizorgata de la Fondaĵo de la Ĝenerala Arkivo de Indioj, kreita per Reĝa Dekreto 760/2005 en kiu partoprenas la Ministerio de Kulturo, la Junto de Andaluzio, la Urbodomo de Sevilo, la Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj, la universitatoj de Sevilo, kaj pluraj komitatanoj el la kultura mondo.

Placo de Hispanio[redakti | redakti fonton]

Centra parto de la konstruaĵo.

La placo de Hispanio de Sevilo estas granda monumenta subĉiela spaco ĉirkaŭata de duoncirkla konstruaĵo el historia regionisma arkitektura stilo. Por ĝia konstruado estis taskigita la arkitekto Aníbal González okaze de la Iberamerika Ekspozicio de la jaro 1929. En ĝi okazis la inaŭgur-ceremonio de la Ekspozicio kun la ĉeesto de la reĝo Alfonso la 13-a.

Ĝi okupas spacon de 50 000 m², el kiuj 19 000 estas konstruitaj kaj 31 000 ceteraj estas subĉiela spaco. Ĝi ankaŭ havas kanalon el 515 metroj longa kaj 200 m je diametro kaj areo ej 14.000 m², kiuj igas ĝin unu el la plej spektaklecaj verkoj de Hispanio, kun miksaĵoj mudeĥara, gotika kaj renesanca. La verko estis ekkonstruita en 1914, finiĝante en en 1928 sub la arkitekto Vicente Traver post la demisio Aníbal González kiel gvida arkitekto en 1926. Ĝi situas ene de la parko María Luisa. La eniro estas senpaga kaj la enirejo fermiĝas je la 22:00.

Vidaĵo aera de la Placo de Hispanio ekde la nordo.

Ĝia formo estas duoncirkla kaj tio simbolas la brakumon de Hispanio al ĝiaj iamaj kolonioj kaj rigardas riveren, montrante la sekvindan vojon al Ameriko. Ĝi estas dekoraciita per nud-brikaj muroj kun marmoro kaj ceramiko, donante al ĝi renesancan kaj barokan stilon al la turoj.

La placo estis la plej multekosta verko de la ekspozicio kaj la sola posta elemento estas la centra fontano, ankaŭ verko de Vicente Traver. La kanalo kiun ĝi havas estas krucita de 4 pontoj kiuj reprezentas la antikvajn kvar kronojn de Hispanio (Kastilio, Leono, Aragono kaj Navaro). Sur la muroj troviĝas serio de ornamaĵoj el azuleĥoj kiuj kreas spacojn aludantaj la 48 hispanajn provincojn; el ili videblas mapoj de la provincoj, mozaikoj pri historiaj okazintaĵoj kaj la blazono de ĉiu provinco.

La origina celo por la placo post finiĝo de la ekspozicio estis iĝi parto de la Universitato de Sevilo, tiu estas la kialo de la niĉoj ekzistantaj en ĉiu provinco reprezentita. Tamen, ĝi iĝis parto de la militista registaro, en kies instancoj sidis la Stabejo de Regiona Ĉefgeneralo. Unu el ĝiaj konstruaĵoj ankaŭ gastigas la Delegacion de la Registaro en Andaluzio kaj ankaŭ tie troviĝas la Historia Militista Muzeo de Sevilo.

La placo ankaŭ estis scenejo de famaj filmoj kiaj Laŭrenco de Arabio, Stel-Militoj Epizodo 2a: Atako de la Klonoj kaj La diktatoro.

Panorama vidaĵo de la Placo de Hispanio.

Ora Turo[redakti | redakti fonton]

La Ora Turo de Sevilo estas albarana turo situanta en la maldekstra marĝeno de la rivero Gvadalkiviro, kune al la Reĝa toreejo. Ĝia nomo en la araba eble estis Burj al-dahab, pro ĝia brilo oreca reklektita sur la rivero. Dum la restaŭrado entreprenita en 2005, estis demonstrite ke tiu ĉi brilo, kiu ĝis tiam estis atribuita al azuleĥoj kiuj kovris ĝin, estis fakte danke al miksaĵo el mortero kaj pajlo premita.

Temas pri turo formita de tri korpoj. La unua korpo, dekdulatera, estis konstruita inter 1220 kaj 1221 sub la ordono de la almohada reganto de Sevilo, Abù l-Ulà. La dua korpo, ankaŭ dekdulatera, estis konstruigita de Petro la 1-a la kruela en la 14a jarcento. La supra korpo, cilindra kaj finiĝinta per la kupolo, estis konstruita de la militista inĝeniero Sebastián Van der Borcht en 1760, jaro kiam ankaŭ estis solidigita la unua etaĝo de la turo per mortero kaj rubo por ripari la damaĝojn okazintajn dum la Lisbona tertremo en 1755.

La Ora Turo estis deklarita art-historia monumento en 1931 kaj estis restaŭrita plurfoje. En la Nuntempo ĝi estis restaŭrita en 1900, inter 1991 kaj 1992, en 1995 kaj en 2005.

Metropol Parasol[redakti | redakti fonton]

Metropol Parasol, populare konata kiel La Fungoj de la Enkarniĝo temas pri ligna strukturo kun du kolonoj el betono kiuj gastigas la liftojn alirantaj la rigardejon situanta en la centra placo de la Enkarniĝo. Ĝiaj dimensioj estas 150 x 70 metroj kun alteco je 26 metroj, kaj estis la venkinta projekto de la malferma konkurso de la Urbodomo de Sevilo por entrepreni la rehabilitiĝon de la placo sur kiu ĝi troviĝas. La dizajnisto estis la germana arkitekto el Stutgarto, Jürgen Mayer.

La verkado ekiĝis la 26an de junio 2005, kun tuta kosto de 50 milionoj da eŭroj, kaj ĝi travivis plurajn malfacilaĵojn ĝis 2010. Post superado de la malfacilaĵoj kaj plialtiĝinte la kostoj de la projekto ĝis 86 milionoj da eŭroj, ĝi estis inaŭgurita la 27an de marto 2011, post kiam la prezaltiĝo, aspekto kaj situo estigis fortan polemikon dum ĝia konstruado.

Ĉar ĝia strukturo tre similas al fungoj, la sevilanoj nomas ĝin La Fungoj de la Enkarniĝo. Ĝiaj instalejoj gastigas bazaron de lokaj komercistoj kaj restoraciojn, spektaklejon, rigardejon kaj la muzeon Antiquarium.

En januaro 2013, la spaco Metropol Parasol estis elektita, el inter la 335 kandidatiĝintaj projektoj, kiel unu el la kvin projektoj selektitaj de la Premio de Nuntempa Arkitekturo Mies van der Rohe, kiu estas atribuita ĉiun duan jaron de la Eŭropa Unio kaj la Fondaĵo Mies van der Rohe kaj ĝi aperis en pluraj rtikoloj de ĵurnaloj internaciaj kiaj New York Times

La Supera Kortumo konfirmis la neleĝecon de pluraj artikoloj de la Ĝenerala Plano de Urba Reordigado de Sevilo, inter ili tiu kiu permesis la konstruadon de La Fungoj . Kelkaj sociaj movadoj por la protektado de la historiaj heredaĵoj petas ĝian detruadon surbeza de tiu neleĝeco.[21]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La lerneja censo kiu ne inkluzvas universitatanojn de la urbo Sevilo malkreskis ekde la lerneja jaro 1989/90 pro la malkresko de la naskiĝoj kaj la migrado de junaj paroj al aliaj periferiaj municipoj de la metropolita areo de Sevilo pro la relative pli malmultekosta vivnivelo. En la lerneja jaro 2008/2009 en bazlernejoj enskribiĝis 68.346 infanoj, el kiuj 52,06% tion faris en publikaj centroj, 42,93% en duonprivataj centroj kaj 5,01% en tute privataj centroj. En mezlerneja edukado enskribiĝis 56.630 junuloj distribuitaj inter la deviga mezlernejo (29.999 alumnos), kaj bakalaŭriĝo (12.723) kaj aliaj egalnivelaj institutoj (profesiaj) (13.908); el kiuj 58,27% enkribiĝis en publikaj, 32,60% en duonprivataj kaj 9,13 % en tute privataj centroj.

Sevilo havas kvar universitatojn: la sidejoj de la Universitato Loyola Andalucía kaj la Internacia Universitato de Andaluzio krom la Universitato de Sevilo, kreita en la 16-a jarcento.

La Universitato de Sevilo, kun 25 propraj centroj kaj 5 aliĝintaj, disdonas pli ol cent titolojn, kalkulante je pli ol 122 universitataj departementoj kaj kvin universitataj institutoj. La plej petitaj titoloj en 2005/2006 estis tiuj kun rilatoj al la sociaj sciencoj, kun 39,17% el la studentoj, kaj la teknikaj fakoj, kun 40,3%; sekvataj de sansciencoj, kun 10,9% kaj homsciencoj, kun 10,4%. La malpli petita branĉo estas la eksperimentaj sciencoj, kun apenaŭ 6,22% el la studentaro. La Universitato Pablo de Olavide disdonis 19 titolojn dum la lerneja jaro 2005/2006.

Sano[redakti | redakti fonton]

La sansistemo de Sevilo estas dividita inter la servoj de la publika sansistemo, prizorgata de la "Andaluza San-Servo", kaj la servoj de la privataj entreprenoj kiaj Sanitas, AsisaCaser. La leĝo 2/1998 de la Andaluza San-Servo dividiĝas en du specoj: baza kaj faka.

La baza servo en la provinco Sevilo dividiĝas laŭ la San-Mapo de Andaluzio, en 5 distriktojn, kiuj subdividiĝas en 38 bazajn zonojn, en kiu la ĉefurbo havas nur unu distrikton kun baza servo. Ĉiu zono de baza servo organiziĝas je diversaj sa-distriktoj, por kio la urbo dividiĝas en du distriktojn. La sevila ĉefurbo disponas por bazaj servoj je 32 san-centroj kaj 3 klinikoj.

La fakaj servoj ofertas adekvatajn teknikajn kaj homajn rimedojn (diagnozoj, kuracado kaj rehabilitiĝo), kiuj pro la kompleksaj trajtoj ne povas esti solvitaj en la klinikoj kun bazaj servoj. Por la akceptado de urĝaj kazoj la urbo disponas je hospitala reto kaj fak-centroj. Sevilo havas tri universitatajn hospitalojn, kiuj kovras la centron, nordokcidenton kaj sudon de la municipo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Sevilo estis selektita de la Ministerio de Industrio kune al Madrido kaj Barcelono por efektivgita la projekton Movele, per kiu la registaro celas analizi la eblecojn de la elektraj veturiloj en la moviĝado ene de la urba nukleo. Ĝi ankaŭ havas karton de la Konsocio de Transporto de Metropolita Areo de Sevilo, kiu estas tre utila, ĉar eblas uzi ĝin por metropolitaj busoj, enurbaj, proksimaj, tramo kaj metroo.

Haveno[redakti | redakti fonton]

Gruoj en la haveno de Sevilo.

La haveno de Sevilo situas je 80 kilometroj de la enfluejo de la rivero Gvadalkiviro kaj estas la sola komerca riverhaveno de Hispanio, ekde nomvembro 2010 ĝi kalkulas je nova kluzo por la eniro de plu grandaj ŝipoj. Ĝia projekciado estas mediteranea kaj atlantika, estante pluraj faktoroj kiuj starigas ĝin kiel loĝistika kaj komerca haveno unuaranga. Centro de granda aktiveco jam dum la Malalta Mezepoko, la apogeo de la haveno okazis inter 1503, kiam establiĝis en Sevilo la Domo de Kontraktado por monopoligi la tutan komercadon kun la Indioj, kaj 1717, kiam la Domo de Kontraktado estis translokigita al Kadizo. La deklivo de la haveno ekiĝis frue en la 17a jarcento, pro la kreskanta pezo de la galionoj kiuj riskigis la navigadon tra la rivero Gvadalkiviro kaj igis ilin iri al la kadiza marbordo[22].

La trafiko de la haveno de Sevilo kalkuliĝas je ĉirkaŭ kvar milionoj da tunoj ĉiujare (datumo de 2007). Speciale elstaras la trafikado de terkultivaĵoj (oleoj, cerealoj, abonoj, ktp.).

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

Flughaveno de Sevilo.

La flughaveno de Sevilo, konata kiel flughaveno de Sevilo-Sankta Paŭlo, estas la sola flughaveno de la urbo por la fermo de la Aerbazo de Tablada. Ĝin prizorgas AENA kaj situas je dek kilometroj nordoriente de la urbo. Ĝia lasta remodeliĝo kaj ampleksiĝo okazis en 1992 cele al la Internacia Ekspozicio en 1992, per la konstruado de nova terminalo dizajnita de la arkitekto Rafael Moneo, la ampleksiĝo de la platformo por la parkado de aerŝipoj,la plenumado de nova alirejo ekde la aŭtovojo A-4 kaj la konstruado de nova flugo-gvida turo sude de la aldromo. La flughaveno havas precipe nacian trafikon (79,8 %), same kiel internaciaj konektoj[23].

Laŭ la statistikoj de AENA, en 2007 la flughaveno movigis 4 507 264 pasaĝerojn, 65 092 operaciojn kaj 7395 tunojn da ŝarĝoj kaj en 2011, 4 959 365 pasaĝerojn.

laŭ la indicoj de trafiko, la flughaveno de Sevilo povas esti komparata kun pluraj flughavenoj de grandaj urboj kiuj ludas sekundaran rolon kaj kiuj estas ofte uzataj de malmultekostaj aerlinioj.

Fervojo. Stacidomo Sankta Justa[redakti | redakti fonton]

Stacidomo Sankta Justa.

La trajnstacidomo Sankta Justa estas la centra stacio de vojaĝantoj per fervojo de Sevilo. Ĝi estis konstruita inter 1987 kaj 1991 por esti la origino de la unua linio de la hispanaj altrapidaj trajnoj, kiu komunikas Sevilon kaj Madridon ekde 1992 kaj abosorbis la fervojajn servojn kiujn antaŭe ofertis la stacidomoj Plaza de Armas kaj stacio San Bernardo. En la nuntempo ĝi estas unu el la plej gravaj de la lando kaj granda transporta nodo de Andaluzio pro la nombro de vojaĝantoj kaj graveco. En ĝi ankaŭ troviĝas reto de trajnoj kiuj iras al sevilaj municipoj kaj proksimaj provincoj.

Interurbaj busoj[redakti | redakti fonton]

La interurbaj busoj kovras ampleksan reton de municipoj de la metropolita areo kaj estas mastrumataj de la Konsorcio de Metropolita Transporto. La ĉefaj stacioj estas Prado de San Sebastián kaj Plaza de Armas.[24]

La Konsorcio de Transporto de Metropolita Areo de Sevilo, estas asoci-karaktera publika ento kun jura personeco. La Konsorcio prizorgas la ekonomian, teknikan kaj administran kunlaboradon, por kune plenumi la devojn kiujn ĝi havas por ke la transporto estu efika je ĉiuj niveloj.

Enurbaj busoj[redakti | redakti fonton]

Enurba buso de Sevilo.

La entrepreno Tussam estas Municipa Anonima Societo, kreita la 10an de novembro 1975, kiu zorgas pri la kolektiva enurba transporto en la urbo Sevilo kaj kalkulas je novaj instalaĵoj sur surfaco de 110 000 m², dotitaj de 7250 m² da oficejoj, 9000 m² de metiejoj kaj 70 000 m² por parkado de la busaro.

Tussam ofertas siajn servojn pere de reto el 38 linioj rekte ekspluatitaj kaj 4 pli transdonitaj. Ĝi transportas ĉiujare 83 902 242 pasaĝerojn kaj ĉiutage realigas 8000 vojaĝojn.

La entrepreno en 2006 havis 1448 laboristojn. La bus-reto konsistis el 400 busoj. El ili 87 uzas tergason, 60 funkcias per biodizeloleo kaj du elektraj etbusoj.

Tramo[redakti | redakti fonton]

La 28-an de oktobro 2007 estis inaŭgurita la unua linio de la tramo de Sevilo, kiu estas ekspluatita de la entrepreno de enurbaj transportoj Tussam sub la nomo Metrocentro. Nuntempe la tramo trairas la distancon inter la stacio San Bernardo kaj la stacio Plaza Nueva, pasante tra la strato Enramadilla, la avenuo Karlo la 5a, San Fernando, kaj la avenuo de la Konstitucio, entute itinero de 2,2 km ligante la metrostaciojn San Bernardo kaj Puerta Jerez, en kiu ankaŭ eblas uzi la transport-karton de la konsorcio de metropolita areo.

Metroo[redakti | redakti fonton]

Stacio San Bernardo.

La unua linio de la Metroo de Sevilo estis inaŭgurita la 2an de aprilo 2009,tri jarojn pli malfrue ol planite. Ĝi havas 22 staciojn dise en la kvar municipaj terminoj de la metropolita areo, ekde Mairena del Aljarafe al Montequinto, ankaŭ uzeblas en ĝi la karto de la metropolita konsorcio de transporto. La unua linio de la metroo estas subtera en la urbaj nukleoj tra kiuj ĝi iras, kaj surtere sen la neurbigitaj zonoj. La baza projekto konsistas el kvar linioj kiuj trairos la urbocentron de Sevilo ĝis la tuta metropolita areo[25].

Logosevillametro copia.png   Metroo de Sevilo
Linio     Ekiĝoj       Longeco     Stacioj     Kajoj     Inaŭguro  
L1f.png
Ciudad Expo
Olivar de Quintos
18 km
22
65 m
02.04.2009
           Nekonstruita projekto:
L2f.png
Torreblanca
Puerta Triana
13,4 km
19
-
En projekto
L3f.png
Pino Montano
Bermejales
11,5 km
17
-
En projekto
L4f.png
Ronda Linio
17,7 km
23
-
En projekto

Biciklo[redakti | redakti fonton]

Parkejo de bicikloj.

Sevilo en 2014 havis pli ol 170 km da biciklo-vojoj. La reto etendiĝas sur la tuta urbo kaj kreskas ĉirkaŭ la metropolita areo. La urbo kalkulas ankaŭ je luo-servo de publikaj bicikloj, SEVici,kun pli ol 260 stacioj kaj preskaŭ 3000 bicikloj uzataj de unu el ĉiu kvara biciklanto en la urbo[26].

La urbo ricevis plurajn internaciajn rekonojn pro ĝia uzado de la bicikloj kiel pli ekologia transporto. Unuiĝintaj Nacioj donis en 2010 al la reto de bicliko-vojoj la distingaĵon "best" pro bonaj praktikoj. La entrepreno Copenhaguenize ĝin rekonis kiel la kvara plej bonan urbon por bicikli, post Amsterdamo, Kopenhago kaj Utreĥto. Krome, la Organizo de Konsumantoj kaj Uzantoj konkludis ke la urbo disponas je la plej sekura kaj plej bone dizajnita bicikla vojreto en tuta Hispanio[27]. La uzantoj de la bicikla vojreto de Sevilo estas ankaŭ kiuj plej bone valoras ĉi tiun infrastrukturon en tuta Hispanio.

Gravaj sevilanoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Vidu jenajn artikolojn pri la Esperanto-movado en Sevilo:

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. INE 2007
  2. Plena Ilustrita Vortaro
  3. Un campus, una ciudad..
  4. Madoz, 1850, p. 296.
  5. Domínguez Arjona, Julio (28-9-2000). La Puerta de Jeréz. Poética Historia de Sevilla, en La Sevilla que no vemos. [2-12-2008].
  6. Antequera Luengo, Juan José (2010). Símbolos oficiales de Sevilla y su Diputación Provincial. Vexilología, Sigilografía, Heráldica. Foro Andaluz de Cooperación. ISBN 978-84-9986-187-6. pp. 13-14
  7. Leyendas de Sevilla – 5 Hércules y la fundación de Sevilla. Alirita 2012-02-29.
  8. dialnet.unirioja.es Urba strukturo de la kolonio Iula Romula Hispalis en respublika epoko
  9. Diego A. Cardoso Bueno: Sevilla. El Casco Antiguo. Historia, Arte y Urbanismo. Ediciones Guadalquivir (2006). ISBN 84-8093-154-X . Konsultita 24-3-2010.
  10. Joseph F. O'Callaghan. (1975). A History of Medieval Spain. Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-9264-8. Alirdato: 6 February 2013. 
  11. Antiguas Murallas y Puertas de Sevilla. Alirita 2012-03-12.
  12. Levine Melammed, Renee. "Women in Medieval Jewish Societies." Women and Judaism: New Insights and Scholarship. Ed. Frederick E. Greenspahn. New York: New York University Press, 2009. 105-106.
  13. Julio Valdeón Baruque. «El pogrom de 1391.» en Artehistoria.
  14. John Julius Norwich. (1 April 2001). Great Architecture of the World. Da Capo Press, Incorporated. ISBN 978-0-306-81042-8. Alirdato: 15 May 2013. 
  15. Albardonedo Freire, Antonio (2002)
  16. Demografía de Sevilla en el siglo XVI. Alirita 2012-07-23.
  17. 17,0 17,1 17,2 The Spanish Civil War, Hugh Thomas, Penguin, 1961, p. 221–3, ISBN 0-14-013593-6
  18. (2007-01-01) Lonely Planet Andalucia. Books.google.com. ISBN 9781740599733. Alirdato: 2011-04-10. 
  19. Fernández Paradas, Mercedes; La implantación del alumbrado público de electricidad en la Andalucía del primer del tercio del S. XX, Universidad de Málaga, España [04-09-2012].
  20. Blancas Peral, F. J.; Buitrago Esquinas, E. M. (2005), [Dimesnsión e importancia del sector turístico en Sevilla], en «Estructura y política turística de Sevilla», Eumed.
  21. El Supremo anula un artículo del PGOU que permitió construir las setas
  22. El Puerto de Sevilla acogerá el mayor crucero de su historia Tuttocruceros.com 6/25/2012
  23. Ryanair anuncia su base número 44 en Sevilla (2010-07-23).
  24. Estación de autobuses en Sevilla.org
  25. Balance Anual 2012 (Ŝablono:Spanish) (pdf) (28 January 2013). Alirita 2014-05-18.
  26. Seville goes Dutch. Alirita 22 May 2014.
  27. The self-service bicycle sheme by JCDecaŭ (20 December 2012). Alirita 9 February 2013.