SE-30

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viadukto de la Cartuja, parto de la vojo.

La Autovía de Circunvalación de SevillaSE-301​ estas ĉirkaŭvoja aŭtovojo, ĉirkaŭ la urbo Sevilo, ĉefurbo de Andaluzio. Ĝi longas 22,3 kilometrojn.

El nordokcidento laŭhorloĝe ĝi konektas kun la A-66 en direkto norden al Ekstremaduro, norde estas Ponto Alamillo super branĉo de la rivero Gvadalkiviro, nordoriente la A-4 kondukas al Flughaveno de Sevilo, oriente la 1-92 kondukas al Alcalá de Guadaira, sudoriente la A-376 kondukas al Montequinto, sude la A-4 kondukas al Kadizo, sudoriente estas la Ponto de la Kvincentjariĝo super la sama branĉo de la rivero Gvadalkiviro, kaj okcidente estas la ĉeurbaj lokoj (desude) San Juan de Aznalfarache, Tomares kaj Camas. Ĉio tio faras ĝin la ĉefa akso de la regiona kaj grandurba (1 500 000 loĝantoj en la urba metropolo) trafikoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]