Korao


La korao (kora') estas dumane pinĉita okcidentafrika harpoliuto.
Ĝi konsistas el 21 (origine el antilopaj) led- aŭ (hodiaŭ) nilonkordoj, kiuj estas streĉitaj al kalabasa korpo, kovrita per ledo. La voĉ-distanco estas iom pli ol tri oktavoj. Ĝi estas plej disvastiĝinta en la valo de rivero Gambio.
La origino de la instrumento estas nebula, ĝi estis uzata ĉefe en kortego, ĉe la regantaj socitavoloj kaj dum religiaj ceremonioj: oni akompanas kun ĝi rakontojn, poemojn, kantojn, adorantajn la patronojn.
La muzikilo cetere menciiĝas en la titolo de la nacia himno de Senegalo, france nomata "Pincez tous vos koras, frappez les balafons" ("Pluku ĉiujn viajn koraojn, frapu la balafonojn", titolita ankaŭ "La ruĝa leono", "Le lion rouge") - balafono estas ligna ksilofono.
Ludistoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la apartigilon kora
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kora Music (de, en, fr, nl)
- pli angle
kvar koraoj detale |
kvar koraoj de ĉiuj flankoj |

