Placo Alfalfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Alfalfa
placo [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 25″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)37.390405555556-5.9907638888889Koordinatoj: 37° 23′ 25″ N, 5° 59′ 27″ U (mapo)

Placo Alfalfa (Provinco Sevilo)
Placo Alfalfa (Provinco Sevilo)
DEC
Placo Alfalfa
Placo Alfalfa

Placo Alfalfa (Sevilo)
Placo Alfalfa (Sevilo)
DEC
Placo Alfalfa
Placo Alfalfa
Map
Placo Alfalfa
Vikimedia Komunejo:  Plaza de la Alfalfa [+]
vdr
Placo Alfalfa.

La placo Alfalfa (luzerno, en hispana Plaza de la Alfalfa) estas placo en la historia centro de la urbo Sevilo, Hispanio. Ĝi estas la natura sekvo de la strato Alfalfa, kiel koordinatoj estas jenaj: longitudo 5°59'26" Okcidente, latitudo 37°23'26" Norde.

Tiu areo estis en epoko de la Romia Imperio la renkontiĝejo de la cardo maximus (nordo-suden) kun la decumanus (orient-okcidenten), zono en kiu estis la forumo, kiu enhavis templojn, termojn, bazarojn kaj aliajn publikajn konstruaĵojn.[1]​ Laŭlonge de jaroj kaj multnombraj nomŝanĝoj, restis ĝia popola nomo, plaza de la Alfalfa, sendepende de la oficiala nomo en stratoŝildoj. Same okazas ĉe la tre proksima plaza de Jesús de la Pasión, populare konata laŭ plaza del Pan (Placo de Pano, Placo Pano, Panplaco).

Ekde 1852, sur la placo oni instalis bazaro de animaloj (mercado de la Alfalfa) fare de la municipo de Sevilo en la intenco eviti la danĝeron trairi la boatponton por aliri al simila bazaro en la kvartalo Triano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diego A. Cardoso Bueno: Sevilla. El Casco Antiguo. Historia, Arte y Urbanismo. Ediciones Guadalquivir (2006). ISBN 84-8093-154-X .
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Plaza de la Alfalfa en la hispana Vikipedio.