Saltu al enhavo

Heineken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heineken
Heineken N.V.
bierfarejo
entrepreno
entrepreno
publika kompanio Redakti la valoron en Wikidata
Dum 12-a de julio 1864 - nekonata/nuntempe
Jura formo naamloze vennootschap
Fondintoj Gerard Adriaan Heineken vd
Sidejo Amsterdamo
Lando Nederlando
Estr(ar)o Jean-François van Boxmeer Alfred Heineken
Agokampo biero
ISIN-kodo NL0000009165
Posedata de Heineken Holding Charlene de Carvalho-Heineken vd
filiaj kompanioj Central de Cervejas Brarudi John Smith's Brewery Harar Brewery Bralirwa Bralima Brewery Nigerian Breweries Sierra Leone Brewery Limited Lao Asia Pacific Brewery DB Breweries Asia Pacific Breweries Asia Pacific Brewery Lanka Brau Union Heineken Česká republika Alken-Maes Karlovačka pivovara H. P. Bulmer Heineken Hungária MB Brewery Caledonian Brewery Brasserie Nationale d'Haiti Desnoes & Geddes HEINEKEN Mexico Surinaamse Brouwerij Brasil Kirin Heineken UK Limited Pivovar Louny Pivovar Krásné Březno Athenian Brewery Al Ahram Beverages Company Heineken España Texelse Bierbrouwerij Oedipus Heineken International B.V. Apple Bandit Cider Heineken Slovensko vd
Posedataj kompanioj H. P. Bulmer Tempo Beverages Ltd Birra Ichnusa Karlovačka pivovara Brouwerij De Ridder Brasserie Nationale d'Haiti Q3896640 Caledonian Brewery Harar Brewery Royal Club Lagunitas Brewing Company Asia Pacific Breweries Murphy's Brewery Brasserie de l'Espérance Heineken Brewery Q19606846 Brasserie du Pélican Q24050403 Birra Cervisia Heineken Česká republika Q37922231 Paulaner Brewery Soproni Amstel Fischer Brewery Brasil Kirin Beamish and Crawford Heineken Brand brewery Grupa Żywiec HEINEKEN Mexico Cruzcampo Central de Cervejas vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Iama Heineken-bierproduktejo en Amsterdam

La nederlanda bierfarejo Heineken kaj Co estis fondita la 16-an de decembro de 1863 far Gerhard Adriaan Heineken. Ĝi estas la dua plej granda bierfarejo en Eŭropo (2004) kaj ekde 2004 eĉ la tria plej granda bierfarejo de la mondo post la belga InBev kaj Anheuser-Busch en Usono.

En 1863 aĉetis Gerard Adriaan Heineken - en aĝo de 22 jaroj - la bierfarejon "De Hooiberg" - tiam la plej grandan en la ĉirkaŭaĵo - en Amsterdam. Tie oni produktis bieron jam ekde ĉ. 1592. Ĝis 1886, oni produktis tie trofermentitajn, poste - laŭ germana ekzemplo - subfermentitan bieron.

Per agresa prezopolitiko, Heineken akiris en 1912 la gvidantan rolon en la hejma merkato. En 1931 oni fondis la unuan eksterlandan filialon en Surabaja, Indonezio. La produktado atingis eĉ 200.000 hl jare (ĉe konkurantoj ĉ. 3000 hl je jaro). En 1936, Heineken fondis kun la trinkaĵfirmao "Fraser and Neave" la hodiaŭan Asian Pacific Breweries. La disvastiĝo en Azio baziĝis sur tiuj ĉi fruaj investadoj. Ekde la 1930-aj jaroj, la firmao aperis en Usono.

Post la dua mondmilito, la firmao evoluis ĝis 2000 al la 2-a firmao en la bierfarado kun produkta kvanto de 98 milionoj da hektolitroj je jaro. Heineken eksportas el tio 19 milionojn al 170 landoj kaj tiel ĝi estas la plej disvastiĝanta biermarko.

Heineken kaj politiko

[redakti | redakti fonton]

La bierbotelo kaj la firmao portas ruĝan stelon kiel simbolon. Origine oni volis tiel popularigi ĝin inter la laboristoj. Ĉar en Hungario la uzado de ruĝa stelo estas malpermesita, oni provas pro tio eki juĝproceson kontraŭ la firmao en Hungario (2005).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]