Placo de Ameriko (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Ameriko
placo
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Situo
Geografia situo 37° 22′ 18″ N, 5° 59′ 15″ U (mapo)37.3716-5.98739Koordinatoj: 37° 22′ 18″ N, 5° 59′ 15″ U (mapo)
Placo de Ameriko (Sevilo)
Placo de Ameriko (Sevilo)
DEC
Placo de Ameriko
Placo de Ameriko
Situo de Placo de Ameriko
Map
Placo de Ameriko
vdr
Placo de Ameriko en la Parko María Luisa.
Ceramika fontano kaj kolomboj.

La Placo de Ameriko (hispane Plaza de América) estas ĝardena areo de la urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, en la interno de la Parko María Luisa. Ĝi enhavas gravajn konstruaĵojn kiel estas la Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (de novmudeĥara stilo) norde, la Arkeologia Muzeo (de novrenesanca stilo) sude, la Reĝa Paviliono (de novgotika stilo) oriente.

La tri menciitaj konstruaĵoj estis verko de la arkitekto Aníbal González inter 1913 kaj 1916 por la estonta Iberamerika Ekspozicio de 1929, ĉiu kun diferenca arkitektura stilo. Estas parto de la placo ankaŭ la ĝarden-placeto pri Miguel de Cervantes, ornamita per ceramiko pri Don Quijote de la Mancha,[1] kaj la ĝarden-placetoj pri Rodríguez Marín, Mesa Mural, de la Horloĝo kaj Virgen de los Reyes, kaj belaj fontanoj, inter kiuj Fuentes de las Palomas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]