7-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 7-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1928 en Sevilo, Hispanio. Partoprenis multaj eksterlandanoj, kiel T. Cart, prezidanto de la Akademio de Esperanto. La Solena Malfermo estis prezidita de la infanto Don Carlos nome de la reĝo Alfonso la 13-a. Okazis diservo fare de Pastro Mojado, kio malfermis tradicion por la hispanaj kongresoj. Ankaŭ komencis tradicio de Literatura Festo laŭ la kataluna kutimo de Floraj Ludoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.