Isidoro de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Isidoro mortinta en Sevilo. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Isidoro vidu la artikolojn Isidoro de Ĥio kaj Isidoro de Madrido.
Isidoro el Sevilo fare de Murillo

Isidoro el Sevilo (latine: Isidorus Hispalensis; naskiĝis inter 560 kaj 570 en Kartageno, Hispanio; mortis la 4-an de aprilo 636) estis hispana religiisto de la 7-a jarcento kaj grava aŭtoro de verkoj en la latina lingvo. Frato de la grava sanktulo kaj episkopo sankta Leandro.

Li estis episkopo de Sevilo, ĉefurbo inter 601 kaj 636.

Sanktuligita en 1598, li iĝis kristana patrono de Interreto ekde la jaro 2001.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Isidoro nombriĝis inter la plej kleritaj homoj tiutempaj kaj veneratas Doktoro de eklezio. Eble li apartenis al grava gota familio parenca kun reĝo Teodoriko la 1-a (laŭ Bolland). Lia patro estis prefekto de Kartaĥeno nome Severino, lia patrino Turtura estanta eble de reĝa origo. Liaj fratoj estis ambaŭ episkopoj, Leandro kaj Fulgentius, liaj fratinoj estis la sankta kaj virga Florentina kaj eble (laŭ Bucelin) ankaŭ Teodozia, edzino de reĝo Leovigild.

Jam frue Isidoro interesiĝis pri la antikvaj verkistoj, kies librojn li entuziasme legis: li estis trilingva regante kaj la latinan, kaj la grekan kaj la hebrean. La bonega eduko ŝuldiĝis al la du pli maljunaj fratoj. Leandro prezentis Isidoron al sia amiko papo Gregorio la Granda. Ĉirkaŭ la jaro 600 Isidoro sekvis la fraton sur la episkopan trono de Sevilo. Li jam kiel adoleskanto ekkonis Arianismon, kiun herezon enkondukis en Hispanujon la gotoj en la 412-a jaro. Kelkaj herezuloj eĉ planis murdi lin. Reĝo Reccaredus - sed ankaŭ la fideluloj kaj la klerikuloj - spronis la episkopecon de Isidoro. Kiel episkopa moŝto Isidoro uzis ankaŭ la literaturon por stabiligi la eklezian ordon. Li tre zorgis pri bona instruo de la klerikaro. Inter liaj disĉiploj menciindas la sanktaj episkopoj Ildefonso el Toledo kaj Braŭlio el Zaragozo: al tiu lasta ni ŝuldas ankaŭ biografion kurtan pri Isidoro.

En la 619-a jaro Isidoro gvidis la Koncilion de Sevilo kaj en 633 la 4-an Koncilion de Toledo, la plej konatan inter la en Hispanujo okazintaj kunvenoj ekleziaj. Kiam lia morto alproksimiĝis li kolektis fidelulojn en la katedralo kaj post admono je karitato kaj unueco li disdonis siajn havaĵojn inter la malriĉuloj.

La patroj de la 8-a Koncilio de Toledo (653) nomis lin dekoro de la Katolika Eklezio, plej klerita viro de la lastpasintaj jaroj kaj altestimota persono. Multaj mirakloj fariĝis pro lia intercedo.

Graveco verkista[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj estas je granda parto eltiraĵoj el libroj de kristanaj kaj paganaj aŭtoroj - kiaj ĝuste tiaj ili altvaloras. Alie oni eĉ ne scias pri la ekzisto de multaj verkistoj sen paroli pri la enhavo de iliaj verkoj. Verko eklezihistoria konata sub lia nomo vere ne estis de li. Lia Regula monachorum gravis por la hispanaj monakoj kiuj ŝajne ne konis la Benediktanan regulon. Lia ĉefverko estas Etymologiae.

Isidoro entombigitis en la Katedralo de Sevilo flanke de siaj gefratoj Leandro kaj Florentina; sed en la jaro 1063 la ostoj laŭ komisio de lia reĝa moŝto Ferdinando la 1-a translokitis en la Kirkon Sankta Johano la Baptisto en Leonon. Ekde tiam patroneco ĝia ŝanĝiĝis je tiu de Isidoro. Lia festotago estas la 4-a de aprilo. Li prezentatas kiel epsikopo kun libro enmane. Okaze de lia kanonizo la fama poeto Lope de Vega verkadis belajn laŭdojn kaj teatraĵojn pri Isidoro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 3. Augsburg 1869, p. 75-77, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]