Kartaĥeno (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cartagena.
Kartaĥeno
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 218 050  (2023) [+]
Loĝdenso 391 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 36′ N, 0° 59′ U (mapo)37.6-0.98194444444445Koordinatoj: 37° 36′ N, 0° 59′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 558,08 km² (55 808 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kartaĥeno (Murcia)
Kartaĥeno (Murcia)
DEC
Kartaĥeno
Kartaĥeno
Situo de Kartaĥeno
Kartaĥeno (Hispanio)
Kartaĥeno (Hispanio)
DEC
Kartaĥeno
Kartaĥeno
Situo de Kartaĥeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cartagena, Spain [+]
vdr


Kartaĥeno (hispane Cartagena) estas hispana urbo, kiu apartenas al la Aŭtonoma Murcia Regiono. Koordinatoj: 37º36' N, 0º59' W

Ĝia loĝantaro estas 211.329 loĝantoj (hispana censo 2006), kaj do estas la 24-a plej granda urbo en Hispanio, kaj la 6-a kiu ne estas ĉefurbo de provinco. Ĝi estas la centro de distrikto (comarca) nomata Kampo de Kartaĥeno (Campo de Cartagena) en kiu troviĝas la municipoj de Torre Pacheco, Fuente Álamo, San Pedro del Pinatar, San Javier, Los Alcázares kaj La Unión. Én Kartaĥeno mem troviĝas submunicipoj kiaj Pozo Estrecho.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hispanio post la provinca divido de Diokleciano
Hispanio en la 6-a jarcento

Temas pri unu el la plej antikvaj urboj de Hispanio. Ĝi estis fondita en la jaro -227 de la kartaga generalo Asdrubalo la Bela kun la nomo Qart Hadasht (Nova Urbo), eble sur antaŭa tartesa setlejo kun nomo Mastia pri kiu ekzistas informoj el la 6 jarcento antaŭ nia erao.

Tiu Nova Kartago estis la ĉefa sidejo de la kartaganoj en la Iberia Duoninsulo, kaj el ĝi eliris la generalo Hanibal Barka por sia ekspedicio al Romo tra la Alpoj en -218.

La romia generalo Skipio Afrika konkeris la urbon la jaron -209, kaj ĝi fariĝis unu el la ĉefaj urboj de Hispania, kaj dumtempe ĉefurbo de romia provinco.

Ĝi estis la ĉefa loko de la malgranda parto de la duoninsulo kiu restis sub kontrolo de la bizancaj imperiestroj, inter 550 kaj 622, kiam ĝin konkeris la visigotoj.

Ĝin poste okupis la araboj, kaj denove al la reĝlando de Kastilio.

En la 19-a jarcento la ĉefa okazintaĵo en la urbo estis la insurekcio federa, kiu naskis la kantonon de Kartaĥeno, simbolon de la konfederismo hispana.

Ĝi apartenas nuntempe al la regiono kiu portas la nomon de Murcio, kun kiu ĝi havas faman interkonkurencon.

Romia Teatro de Cartagena

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Submunicipoj de Kartaĥeno (Hispanio).
Submunicipo[1] Loĝantaro[2]
El Albujón 3021
El Algar 7961
La Aljorra 4962
Alumbres 3469
El Beal 2342
Campo Nubla 273
Canteras 10167
Cartagena Casco 57001
Escombreras 9
Hondón 1117
Lentiscar 2022
La Magdalena 3893
Los Médicos 121
Miranda 1375
La Palma 5768
Perín 1591
El Plan 35974
Pozo Estrecho 5149
Los Puertos 1349
Rincón de San Ginés 10214
San Antonio Abad 44882
San Félix 2694
Santa Ana 2501
Santa Lucía 6947

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Petrolĥemiaj industrioj
  • Energiaj industrioj.
  • Turismo.
  • Grava haveno.
  • Ŝipa konstruado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]