San Javier (Murcio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Javier (Hispanio))
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn San Javier, San Javier (Urugvajo) kaj San Javier (Metroo de Medellín).
San Javier
hispane: San Javier
urbo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Supermara alteco [1]
Koordinatoj 37° 48′ 22″ N 0° 50′ 47″ U / 37.80611 °N, 0.84639 °U / 37.80611; -0.84639 (mapo)
Areo 75,1 km² (7 510 ha)
Loĝantaro 324 899 (2018)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30730[2]
ISO 3166-2:ES ES-MU
San Javier (Murcio) (Hispanio)
San Javier (Murcio) (Hispanio)
DEC
Situo de San Javier enkadre de Hispanio
San Javier (Murcio) (Murcia)
San Javier (Murcio) (Murcia)
DEC
Situo de San Javier enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: San Javier (España)
Retpaĝo: [5]
Map
vdr
Municipa teritorio de San Javier en la Murcia Regiono.

San Javier estas hispana municipo lokanta en sudoriento de Murcia Regiono. Ĝi havas etendon de 75,1 km2. Ĝiaj limoj estas ĉeaj de San Pedro del Pinatar, Murcio, Torre-Pacheco kaj Los Alcázares. Tridek du mil kvarcent okdek naŭ personoj estis enregistritaj estantaj loĝantoj de San Javier en la jaro 2019.[3][4]

Tiu loĝantaro konsiderinde pliiĝas somere ĉar la urbo posedas 23 km de mabordo en Mar Menor kaj 16 km en la Mediteranea Maro. En la urbo estas la Ĝenerala Akademio de la Aerarmeo kaj la instalaĵoj de la iama Flughaveno de San Javier.

La urbestro estis preskaŭ ĉiam dekstrulo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Manga en la zono de El Galán, apartenanta al San Javier.

Estas dek submunicipoj krom la ĉefa kerno. Kelkaj estas internaj: El Mirador, La Grajuela, Roda, Los Sáez de Tarquinales, Pozo Aledo, Los Pinos, Lo Llerena kaj La Calavera, kaj aliaj marbordaj: Santiago de la Ribera kaj La Manga del Mar Menor en la norda kaj centra partoj. Apartenas al la municipo de San Javier ankaŭ du de la kvin vulkaninsuloj de la interno de la Mar Menor: nome la Insulo Mayor aŭ Barón, kiu estas la plej granda de la laguno kun 93,8 hektaroj kaj 104 metroj de altitudo; kaj la Insulo Perdiguera, la plej vizitata, kun grando de 25,8 hektaroj. Apartenas al la municipo de San Javier la Insulo Grosa, kun malgranda insuleto apuda, same vulkana, El Farallón, ambaŭ situaj en la Mediteraneo antaŭ la strandoj de La Manga.

Estas pli ol dudek strandoj kaj diversaj naturaj protektitaj areoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]