Alguazas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alguazas
hispane: Alguazas
urbo
IglesiaParroquialdeSanOnofre.JPG
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Supermara alteco [1] m s. m.
Koordinatoj 38° 03′ 06″ Nordo 1° 14′ 30″ Okcidento / 38.0517746912723 °N, 1.241530179977417 °U / 38.0517746912723; -1.241530179977417 (mapo)
Areo 23,74 km² (2 374 ha)
Loĝantaro 9,638 (20192022)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30560[2]
ISO 3166-2:ES ES-MU
Situo de Alguazas enkadre de Hispanio
Situo de Alguazas enkadre de Murcia Regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Alguazas
Retpaĝo: https://www.alguazas.es/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Alguazas estas hispana municipo de Murcia Regiono. Ĝia areo konsistas el 23,74 km2. La municipo limas al Molina de Segura, Ceutí, Villanueva del Río Segura, Campos del Río kaj Torres de Cotillas. En la jaro 2019 naŭ mil sescent tridek ok personoj estis enregistritaj estantaj loĝantoj de Alguazas.[3][4] Alguazas formas parton de la Metropola areo de Murcio. La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

La nomo de la municipo devenas de la araba vorto “Aluazta” aŭ “Alhuasta” kiu signifas “mezejon” pro ties privilegia geografia lko inter la riveroj Mula kaj Segura. La aktuala nomo aperis en la 13a jarcento, kiam Alfonso la 10-a donis la urbon al sia edzino Violante.

Tiu situo interrivera ebligis, ke la teritorio estis loĝata ekde antaŭ jarmiloj. La unuaj setlejoj datas de la Bronzepoko (2000 a.K.), ĉar oni trovis kolektivajn tombejojn, kiel en la Loma de los Peregrinos. Aliaj arkeologiaj kuŝejoj trovitaj estas ŝtonateliero de siliko en Cabezo de la Zobrina, Campo del Alfarero kaj la Cueva del Casón, ambaŭ sur la maldekstra bordo de la rivero Mula.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]