Las Torres de Cotillas [koTIljas] estas hispana municipo lokanta en Murcia Regiono. Ĝi estas 38 km2 ampleksa kaj ĉe Molina de Segura, Murcio, Campos del Río kaj Alguazas. Dudek unu mil kvarcent sepdek unu personoj estis enregistritaj estantaj loĝantoj de la municipo.[3][4]
En la municipo estas submunicipoj Condomina, Florida, San Pedro, Barrio del Carmen, La Loma, La Media Legua, Los Pulpites, Parque de las Palmeras, Urbanización Los Romeros, Urbanización El Coto, La Pilíca, Lo Cortao, Las Pedreras kaj Los Albardines.
La municipo Las Torres de Cotillas posedas gravan industrian agadon, kaj estas sidejo de diversaj fabrikoj de entreprenoj por nutrado (kiel Fripozo, apartenanta al la Grupo Fuertes) same kiel entreprenoj de por kuraciloj kiel Grifols. La agrikulturo, propra de la valo de la rivero Segura, malgraviĝas en la tradicia irigacio de la rivera valo, anstataŭita de la duaranga kaj triaranga sektoroj.