Fondaĵo Mies van der Rohe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Mies van der Rohe
Lando(j) Hispanio vd
vdr

La Fondaĵo Mies van der Rohe (hispane Fundación Mies van der Rohe) estas publika ento neprofitcela, aperinta cele al rekonstruo de la Germana Pavilono kiun la arkitekto Ludwig Mies van der Rohe realigis por la Internacia Ekspozicio de Barcelono (1929).

Dum la Ekspozicio en tiu ejo okazis kunsido de germanaj aŭtoritatoj kun la reĝo Alfonso la 13-a de Hispanio. En 1959 la arkitekto Oriol Bohigas petis al la aŭtoro rajtigon por rekonstrui la Pavilonon kaj en 1983 eklaboris la teamo de arkitektoj Ignasi de Solà-Morales, Cristian Cirici, Fernando Ramos, kun kunlaboro de Arthur Drexler kaj la arkivo Mies van der Rohe de MoMA. La novan edificon oni inaŭguris en 1986.

Krom klopodo al konservado de unu de la pioniraj verkoj de moderna arkitekturo, la Fondaĵo Mies van der Rohe havas celojn profundigi la debaton pri arkitekturo kaj moderna kaj nuntempa urboplanado, krei dokumentan arkivon pri Ludwig Mies van der Rohe kaj promocii la studadon pri la artisto.

Menciendas la organizado de la Premio de Nuntempa Arkitekturo de la Eŭropa Unio - Premio Mies van der Rohe kies celo estas plifortigi kaj agnoski la kvaliton de la ĵusa arkitekturo en Eŭropo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • European Union Prize for Contemporary Architecture - Mies van der Rohe Award 2009, ACTAR, 2009, Barcelono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]