La Forto de la Destino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La forza del destino
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
Loko de rakonto HispanioItalio
vdr

La Forto de la Destino (La Forza del Destino) estas opero komponita de Giuseppe Verdi laŭ libreto de Francesco Maria Piave laŭ hispana dramo de la duko de Rivas, Don Álvaro o la fuerza del sino.

Kreita je la 10-a de novembro 1862 en Sankt-Peterburgo.

  • Unua akto: En Sevilo, Don Alvaro akcidente mortigas la patron de sia fianĉino Leonora. Leonora, pensanta ke Don Alvaro vole mortigis ŝian patron, decidas vivadi en monaĥejo.
  • Dua akto: Leonora irante al la monaĥejo ekvidas sian fraton, Don Carlo, kiu ĵuras venĝi sian patron kaj mortigi Don Alvaro-n. Leonora petas azilon en monaĥejo.
  • Tria akto: Dum milito en Italujo kontraŭ la aŭstrianoj Don Alvaro savas vivon de homo kiun li ne rekonas, estas la frato de Leonora. La du homoj ekduelas kaj militistoj disigas ilin.
  • Kvara akto: Don Alvaro estas rifuĝinta en monaĥejo. Alvenas Don Carlo kaj la du homoj duelas. Don Carlo estas grave vundita kiam ekaperas Leonora, antaŭ morti, li mortigas sian fratinon.

Malgraŭ nekredebla libreto, tiu opero havas grandan sukceson ĉie, kie oni ludas ĝin, precipe pro la muzika etoso, kiun Verdi verkis kreante streĉajn kontrastojn.

Tiu opero estas la lasta de la unua epoko de Verdi, tiu, kiu ne ankoraŭ havas fremdan influon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.