Placo Enkarniĝo (Sevilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Enkarniĝo
placoplacoplaco [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 35″ N, 5° 59′ 31″ U (mapo)37.392930555556-5.9918944444444Koordinatoj: 37° 23′ 35″ N, 5° 59′ 31″ U (mapo)

Placo Enkarniĝo (Provinco Sevilo)
Placo Enkarniĝo (Provinco Sevilo)
DEC
Placo Enkarniĝo
Placo Enkarniĝo

Placo Enkarniĝo (Sevilo)
Placo Enkarniĝo (Sevilo)
DEC
Placo Enkarniĝo
Placo Enkarniĝo
Map
Placo Enkarniĝo
Vikimedia Komunejo:  Plaza de la Encarnación, Seville [+]
vdr
La Placo Enkarniĝo en 2017.

La Placo Enkarniĝo (hispane Plaza de la Encarnación) estas placo de urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, nome malferma kaj ĝardenhava spaco, granddimensia kun ortangula plano proksime de la Kvartalo Alfalfa en la distrikto Casco Antiguo (Antikva Kerno).

La placo estas rezulto de la urbaj modifoj faritaj en la zono ekde la 16-a jarcento ĝis nun. La nomo rilatas al malaperinta konvento de la Encarnación (Enkarniĝo), de la Ordeno de Sankta Aŭgusteno, kies edifico okupis parton de la placo.

En la jaro 2004 oni organizis internacian konkurson de ideoj por la rehabilitigo de la placo (ĝis tiam nur aŭtohaltigejo), kiun venkis la germana arkitekto Jürgen Mayer, per la projekto Metropol Parasol, konsistanta en strukturo kun formo de ses grandaj fungoj. La konstruado ekiĝis la 26-an de junio 2005, kun tuta kosto de 50 milionoj da eŭroj, kaj ĝi travivis plurajn malfacilaĵojn ĝis 2010. Post superado de la malfacilaĵoj kaj plialtiĝo de la kostoj de la projekto ĝis 86 milionoj da eŭroj, la ejo estis inaŭgurita la 27-an de marto 2011, post kiam la prezaltiĝo, aspekto kaj situo estigis fortan polemikon dum ĝia konstruado.

Ĉar ĝia strukturo tre similas al fungoj, la sevilanoj nomas ĝin La Fungoj de la Enkarniĝo. Ĝiaj instalejoj gastigas bazaron de lokaj komercistoj kaj restoraciojn, spektaklejon, rigardejon kaj la muzeon Antiquarium. Krome tie estas la Preĝejo Anunciación, kaj iama edifico Caja San Fernando.

Literaturo[redakti | redakti fonton]