Insulo La Cartuja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo La Cartuja
insulo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 24′ N, 6° 0′ U (mapo)37.4061-6.00611Koordinatoj: 37° 24′ N, 6° 0′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Insulo La Cartuja (Andaluzio)
Insulo La Cartuja (Andaluzio)
DEC
Insulo La Cartuja
Insulo La Cartuja
Situo de Insulo La Cartuja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isla de la Cartuja [+]
vdr

La Insulo La Cartuja (hispane isla de la Cartuja) aŭ Kartuĥa Insulo estas tereno de la urbo Sevilo, Andaluzio, Hispanio, kunhavata kun la najbara municipo Santiponce, inter du branĉoj de la rivero Gvadalkiviro, nome unu viva rivero kaj la alia doko. Oni subkomprenas, ke la insulo ekas ĉe la ponto Cristo de la Expiración, kie estas mallongiĝo de la areo inter la du branĉoj de la rivero, kaj finiĝas ĉe la vojo nomita Ronda Supernorte, zono apartenanta al Santiponce, kie fakte finiĝas la doko de Gvadalkiviro. Ĝi apartenas al la urba distrikto Triano.

Teknike ĝi ne estas komplete insulo, ĉar ĝi ne estas tute ĉirkaŭita de akvo. Tamen la diversaj modifoj faritaj en la fluejo de Gvadalkiviro faris, ke tiu zono estiĝu borde de la doko kaj de la rivero kaj de tio devenas la nomo de insulo.

En la orienta parto estas la doko de Gvadalkiviro kaj en la okcidenta parto estas la viva rivero Gvadalkiviro, dum la nordo estas libera de akvo. Sed ĉiuokaze la insulo estas dividita norde per la aŭtovojo N-20, konata kiel Ronda Supernorte, kaj per fervojo, pro kio praktike la insulo estas alirebla nur laŭ la pontoj konstruitaj en la doko kaj en la viva rivero, same kiel laŭ vojo por piedirantoj konstruita norde de la parko San Jerónimo kiu komunikas, ĉe la fino de la doko, kun la parko Alamillo. Ĝi estas ĉirkaŭ 4 km longa kaj 1,70 km larĝa en sia plej larĝa parto kaj ĉirkaŭ 800 m en sia plej mallarĝa parto.

La nomo "de la Cartuja" devenas de la iama kartuzia monaĥejo Santa María de las Cuevas (la Cartuja de Sevilla), kiu estas en la suda zono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isla de la Cartuja en la hispana Vikipedio.