Parko Alamillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Alamillo
parkoarbokultivejo [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 25′ 2″ N, 5° 59′ 50″ U (mapo)37.4173-5.99723Koordinatoj: 37° 25′ 2″ N, 5° 59′ 50″ U (mapo)

Parko Alamillo (Provinco Sevilo)
Parko Alamillo (Provinco Sevilo)
DEC
Parko Alamillo
Parko Alamillo

Parko Alamillo (Sevilo)
Parko Alamillo (Sevilo)
DEC
Parko Alamillo
Parko Alamillo
Map
Parko Alamillo
Vikimedia Komunejo:  El Alamillo Park [+]
vdr
Unu el la lagoj de la metropola Parko de la Popleto.

La Parko Alamillo (hispane Parque del Alamillo kun signifo Parko de la Popleto) estas natura parko, kiu estas en verda zono de la municipaj teritorioj de Sevilo kaj Santiponce. La tieaj specioj estas propraj de arbaro de mediteranea klimato. Post ampleksigo en 2014, ĝi enhavas jam 120 hektarojn.

La verda areo estas historia, kaj estis citita jam de Miguel de Cervantes en 1615 kaj de Lope de Vega ankaŭ en la 17-a jarcento. La aktuala Parque del Alamillo estis malfermita en 1993,[1] post la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992), kaj norde de la areo okupita de tiu.

Inter la arboj estas specioj propraj de mediteranea ĉerivera arbaro: salikoj (Salix atrocinera), poploj (Populus alba kaj Populus nigra), ulmoj (Olmus minor) kaj fraksenoj (Fraxinus angustifolia). Estas ankaŭ naturaj olivarboj (Olea europaea variaĵo sylvestris), karoboj (Ceratonia siliqua), korkokverkoj (Quercus suber) kaj pinoj (Pinus pinea), krom kelkaj indiĝenaj anzinoj (Quercus rotundifolia).[2]

En la parko estas ankaŭ kampardomego (cortijo), monumentoj al Antonio Machado, al instruistoj, galegia krucmonumento, asturia "hórreo", monumento al du poetoj de Ekstremaduro, kenotafo al Gustavo Adolfo Bécquer, inter aliaj.[3] Estas senfervoja kvazaŭvagonaro kiu veturas la parkon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José Luis Losa (20a de aprilo 2007). «La Expo 92 cumple 15 años con la isla de la Cartuja al borde de la saturación».[rompita ligilo] ABC. Konsultita la 11an de oktobro 2008.
  2. Francisco Bueno Manso kaj aliaj (2000). Parques y jardines de Sevilla. Diario de Sevilla kaj Caja Rural del Sur. ISBN 0427145100.
  3. José Gallego Espina (10a de aprilo 2013). «Bécquer, un siglo esperando su museo y su monolito... oficial». El Correo de Andalucía.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque del Alamillo en la hispana Vikipedio.