Internacia ekspozicio de Sevilo (1992)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pavilionoj de la Internacia Ekspozicio 92

La Internacia ekspozicio de Sevilla 1992 estis okazigita en la ĉefurbo de Andaluzio (Sevilo) en la jaro 1992, kaj estis konata kiel "Expo'92" aŭ "la Expo" inter la hispanlingvanoj.

Kiel ĉiu internacia ekspozicio posta al 1931, ĝi estis reguligata de la Internacia Oficejo de Ekspozicioj. Ĝi daŭris ses monatojn, de la 20-a de aprilo ĝis la 12-a de oktobro, koincidante kun la 5a Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko. Ĝi estis realigita por memorigi tiun historiaĵon kaj la moto estis "La Epoko de la Malkovraĵo".

La oficiala dorlotbesto de la ekspozicio 92 nomiĝis "Curro", simpatia biro el beko kaj kresto buntaj. Je la fino de la ekspozicio, la infrastrukturoj estas profititaj por la kreado de la Teknologia Parko Cartuja, mastrumata de la societo Cartuja 93, kaj parko nomata Isla Mágica, krom por administraj kaj universitatatj uzoj.