Malkovro de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alveno de Kristoforo Kolumbo al Ameriko

La esprimo Malkovro de Ameriko estas uzata ofte por aludi al la alveno al Ameriko de ekspedica grupo hispana kiu, nome de la Katolikaj Gereĝoj de Kastilio kaj Aragono, eliris el la haveno de Palos de la Frontera, sub estrado de Kristoforo Kolumbo, kaj alvenis la 12-a de oktobro de 1492 al insulo de la Karibo tiam nomita "Gvanahani". La veturadoj de la portugaloj al Barato sekvante la afrikan marbordon signifis spronon por kiuj kredis je vojo al okcidento kiel plej mallonga vojo por alveni al Azio. Kristoforo Kolumbo estis sekvanto de tiu hipotezo. Apogita de la hispana monarkio, organizis eksploran veturadon kiu kondukis lin al la amerika marbordo en 1492. Kristoforo Kolumbo kredis, ke li estis alveninta al azia kontinento, nomita tiam de la eŭropanoj Indioj kaj li mortis sen ekscii, ke li estis alveninta al kontinento ĝis tiam nekonata de eŭropanoj.

La esprimo "Malkovro de Ameriko" por aludi la alvenon de Kolumbo al la amerika kontinento estis kritikita de diversaj sektoroj, kulturoj kaj fakuloj, kaŭzante ampleksan kaj entuziasman debaton. En tiu ĉi artikolo oni adoptas kiel signifo de la termino, ĉiujn la veturadojn realigitajn de Kolumbo al Ameriko, la renkonto de la hispanoj kun la diversaj amerikaj kulturoj kiuj loĝis tiujn landojn, kaj la rilatojn kaj la tujajn konfliktojn inter indiĝenoj kaj hispanoj kiujn tiu renkonto kaŭzis.

Temas pri unu el la pintaj momentoj de la universala historio ĉar signifis la renkonton, de du homaj mondoj kiuj ĝis tiam disvolviĝis apartege kaj tute sendepende, sen ia kono de unu pri la ekzisto de la alia[1].

En la artikolo oni distingas klare la akton mem de la malkovro, komprenita kiel serio de veturoj kiujn faris la unuaj hispanoj kiuj alvenis al Ameriko kaj la graveco de la renkonto inter kulturoj kaj de la posta historia procezo konata kiel konkero de Ameriko kiun la eŭropanoj realigis sinsekve. La konsekvencoj de tiu renkonto inter du mondoj estis dramecaj por la amerikaj indiĝenoj, ĉar okazis la morto de milionoj da personoj (pro militoj, sklaveco kaj malsanoj) kaj la malapero de kulturoj.

La veturoj de Kolumbo[redakti | redakti fonton]

La vojaĝoj de Kolumbo

Kristoforo Kolumbo, nome de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio, realigis kvar famajn vojaĝojn ekde Eŭropo al Ameriko en 1492, 1493, 1498 kaj 1502. En la unua el ili li alvenis al Amerikon la 12-a de oktobro de 1492, al insulo de la Bahamoj nomita tiam Guanahani, kies preciza lokigo estas ankoraŭ pridisputata. En la tria vojaĝo li alvenis al kontinenta teritorio en la aktuala Venezuelo.

Post la tria vojaĝo de Kolumbo, malkovroj kaj konkero progresis kune. Dum la dudekaj jaroj kiuj separas 1499 de 1519, kiam komencas la magalana entrepreno, okazis la nomitaj « malgrandaj vojaĝoj aŭ andaluziaj», dungitaj de la reĝoj kun aliaj ŝipistoj rompante la pridisputita monopolo kolumba. En la unua de tiuj partoprenis Amerigo Vespucci al kiu oni atribuis esti la unua eŭropano kiu proponis, ke la teroj al kiuj Kolumbo alvenis ne estis vere parto de Azio, sed de nekonata kontinento ĝis tiam por eŭropanoj.

Unua vojaĝo[redakti | redakti fonton]

La 17-a de aprilo de 1492, Kolumbo subsribas kun la Katolikaj Gereĝoj dokumentojn laŭ kiuj oni financas la ekspedicio de Kolumbo al la Indioj tramare al okcidento. Krome Kolumbo ricevis privilegiojn, kiel helpodevigoj, ekzemple rilate la loĝantaro de la vilaĝo Palos, kiuj devis havigi du karavelojn. Tamen li suferis malfacilaĵojn dungi sufiĉajn ŝipanojn.


Tiam kaj danke al la franciskanoj de la monaĥejo de La Rábida kaj al Pero Vázquez de la Frontera, konata ŝipisto de la zono, Kolumbo ekkonis na Martín Alonso Pinzón, riĉa entreprenisto kaj natura estro de la zono. Tiu ekiĝos ankaŭ natura estro de la ekspedicio: li forpuŝas la ŝipojn kiujn Kolumbo ekhavis en Moguer, dungas aliajn pli taŭgajn kaj havigas personan monon, triono de la tuto. Li konvinkas aliajn ŝipanojn por la entrepreno, homoj de Palos, de la najbara Moguer, de Onubo, de la resto de la regioneto eĉ de ekster Andaluzio.

Unua vojaĝo

La 3-a de aŭgusto de 1492 la kolumba ŝiparo formita de la karaveloj La Pinta, La Niña kaj la nao Santa María eliris el Palos. La ŝipanaro estis formita de ĉirkaŭ 90 homoj.

La ekspedicio iris al la Kanarioj, por viziti aŭtoritatojn kaj ripari erojn de ŝipoj. Poste ili foriris el insulo La Gomera al la Atlantiko la 6-an de septembro.

La vojaĝo ne estis facila kaj okazis ribeloj, sed danke al la estreco de Martín Alonso Pinzón oni sukcesis solvi tiujn situaciojn. Kiam jam ĉiuj estis lacegaj kaj oni elĉerpiĝis la kalkuloj kaj antaŭvidaĵoj de Kolumbo, oni aŭskultis ekde la Pinta la faman krion de Rodrigo de Triana: Tierra a la vista (Tero je vido). La 12-a de oktobro alvenis al insulo Guanahani (en Bahamoj, kies identigo estas ankoraŭ pridisputata), kiun Kolumbo nomigis San Salvador. Poste ili alvenos al insulo Kubo, baptita per la nomo de Juana, kaj poste al Hispaniolo. La 25-an de decembro paneis la karavelo Santa María kaj el ties restaĵoj Kolumbo ordenis konstrui fortikaĵon nomita Navidad (Kristnasko), kie li lasis etan garnizonon. Per la du restantaj ŝipoj, la Pinta kaj la Niña, ili ekrevenis la 16-an de januaro de 1493).

Dum la veturado la du ŝipoj separiĝis pro ŝtormo. Fine Kolumbo, per la Niña, sukcesis alveni malfacilege en Lisbonon, Martín Alonso Pinzón faras same en la havenon de Bajono, Galegio. La ŝipoj, finfine, revenis al Palos la 15-an de marto je malmultaj horoj de diferenco, kaj Kolumbo iris al Barcelono por informi la gereĝojn pri la malkovro.

Dua vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Dua vojaĝo

La dua ekspedicio eliris de Cádiz la 25-an de septembro de 1493. Tiu vojaĝo celis setligi la hispanian ĉeeston en la malkaŝitaj teritorioj kaj trovi la vojon al Barato kaj Katajo. La unua insulo al kiu alvenis estis La Deseada (Deziraĵo) (3 a de novembro); sed poste oni malkovris Puertorikon kaj alvenis al La Española, kie oni trovis detruitan la fortikaĵon pro atako de Kaonabo. En la sama insulo fondis la urbon de la Isabela (la 6-an de januaro de 1494). Kolumbo pludaŭris la eksploradon laŭ la marbordoj de Juana (Kubo) kaj Santiago (Jamajko). Fine de 1494 aŭ komence de 1495 li iris suden.

Post tiu vojaĝo li dediĉis sin al konsolidadon de la hegemojio ĉe La Española. En 1496 li revenis en Hispanion, kaj alvenis al Cádiz la 11-an de junio.

Tria vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Tria vojaĝo

La tria vojaĝo komencis la 30-an de majo de 1498. Kolumbo eliris el Sanlúcar de Barrameda kaj alvenis al la insulo Trinidado fine de la monato de julio. De la 4-a al la 12-a de aŭgusto li vizitis la golfon de Parja, en la marenfluo de la rivero Orinoko.

Ruinoj de Nova Cádiz, en la nordorienta marbordo de la insulo de Kubagva.

Li nomigis tiun regionon Dankoteron, pro la afableco de la indiĝenoj. Li supozis, ke li estis alveninta al kontinento pro la granda kvanto de akvo. Tiele la unuan fojon li alvenis al kontinenta amerika tero.

Poste li eksploras la tri insulojn de la aktuala ŝtato de Nueva Esparta; la ĉefa insulo principal estis nomita Asunción, la aliaj estas la aktualaj Kubagvo kaj Koĉe. Poste Cristóbal de la Guerra ŝanĝis la nomon Asunción kontraŭ nova nomo insulo Margarita.

Fine li alvenis al Hispaniolo. En tiu insulo la hispanoj insurekciis pro manko de supozitaj riĉecoj. En unu de la negocadoj, Kolumbo proponis, al grupo de hispanoj la revenon al Kubagvo por komerco de perloj. Oni fondis perlolaborejon kajposte, en 1528, de tiu setliĝo naskiĝis la unua vera urbo fondita de hispanoj en amerika kontinento, Nueva Cádiz.[2] Je la alveno de la reĝa administranto, Francisco de Bobadilla, Kolumbo estis arestita. Je sia alveno al Hispanio, la 25an de novembro de 1500, li estis liberigita, sed li perdis siajn prestiĝon kaj povojn.

Kvara vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Kvara vojaĝo

La kvara vojaĝo estis farita spite la perdo de liaj povoj, sed laŭ serio de malpermesoj, kiel tiu de elŝipiĝi en la insulo La Española. La celo de tiu vojaĝo estis trovi markolon (nome la Malaka Markolo) kiu permesis lin alveni al la Indioj, okceidente de Antiloj, ĉar jam oni vidis, ke la malkovrita tero ne estas tio, sed ĝi ne povis esti tre malproksime. Kolumbo eliris el la haveno de Cádiz per du karaveloj kaj du ŝipoj pliaj (La Capitana, La Gallega, La Vizcaína kaj la Santiago de Palos) la 11-an de majo. Pasinta tra Kanarioj, li alvenis en Indioj en 30 tagoj.[3]

Malaka Markolo. Tiun serĉis Kolumbo en sia kvara vojaĝo, ĉar li kredis, ke li estis alveninta en Azion, kaj tiun li bezonis por alveni al Indioj.

Pro problemoj en La Española, Nicolás de Ovando, nova guberniestro de la kolonio, ne permesis Kolumbon elŝipiĝi tie spite tuja ŝtormo kaj ŝanĝi ŝipon. Kolumbo devis elturniĝi sen helpo kaj elpasis al Jamajko, kvankam la ŝtormo pludaŭris ĝis la 12-a de septembro, do 88 ŝtormaj tagoj.

Sekvante okcidenten, li malkovris la insulojn de la Bahía aŭ Guanaja [GvaNAĥa], en la marbordo de Honduraso, li trovis ŝipon de majaaj komercistoj kiuj oferis lin kakaon. En la Punta Cajina (aktuala Punta Trujillo) la ŝipanoj surteriĝis por ĉeesti la unuan katolikan meson realigita en kontinenta tero de Ameriko; pli oriente ili suferis uraganon, dum kelkaj semajnoj la 4 ŝipoj suferis la ŝtormon kaj la 12-an de septembro preterpasis kabon. Tie ĉesis la ŝtormo kaj Kolumbo nomigis ĝin kiel Kabo Danke al Dio (en la plej norda marbordo de Nikaragvo) pro esti dirinta "Gracias a Dios que al fin salimos de esas honduras" (Danke al Dio ni eliris el tiuj malfacilaĵoj) kaj de la sama frazo devenasla nomo de Honduraso ĉe kio okazis la ŝtormo; poste ii sekvis suden[4].

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la germano Martin Waldseemüller de 1507, la unua kiu nomigis "Ameriko" la kontinenton iam konata kiel "Abya Yala" (majaoj), "Cem Anahuac" (aztekoj) kaj Vinlando (vikingoj). La mapo kartografias la Pacifikon kaj estas konata kiel atestilo de Naskiĝo de Ameriko kaj troviĝas en la Trezorejo de la Biblioteko de la Usona Kongreso.
Mondmapo de Waldseemuller

La alveno de Kolumbo al Ameriko estas konsiderata kiel unu el plej gravaj eventoj de la universala historio pro la konsekvencoj sinsekvaj kaj rilatiĝas kun la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo realigita de la ŝipanaro de Fernão de Magalhães post kelkaj jaroj, kiu malfermis pasejon al la konkero de la mondo farita de Eŭropo.

La alveno de Kolumbo kaŭzis la komencon de la konkero de Ameriko, kies unua kampanjo estis tiu de Kubo farita de Velázquez, al kiu sekvis tiu de la Meksika Imperio farita de Hernán Cortés, tiu de la Inkaa Imperio farita de Francisco Pizarro, ktp., ĝis ties definitiva finfinigo post la dekretoj de Filipo la 2-a pri abolo de la konkero. Post tio ekis la nomita koloniigo de Ameriko, farita ankaŭ de nederlandanoj, francoj, ktp., kies diferenco baziĝas sur la fakto, ke ili ne setlis laŭ kampanjoj, sed laŭ komercaj faktorioj (dum Hispanio deziris krei aliajn Hispaniojn ĉiusence, kaj jure, kaj administre, ktp.)

La kontaĝo de la malsanoj kiujn la eŭropanoj kunportis (variolon, tifon, flava febron, ktp.) produktis kolapson de la amerika loĝantaro kio produktis draman pliigon de la morteco.

La postaj lingoj kiuj hegemoniiĝis devige estis la hispana lingvo kaj la portugala en ties respektivaj influataj zonoj kaj la katolika eklezio oficialiĝis; oni kreis loĝantaron kun altaj niveloj de genetika kaj kultura mestizado inter indiĝenoj, subsaharaj afrikanoj, kaj eŭropanoj.

La ĉefa riĉeco produktita ĉe la hispanaj teritorioj kaj portugalaj kolonioj en Ameriko estis la elfosado de oro kaj arĝento. "En la unuaj 150 jaroj de konkero, 17 mil tunoj da arĝento kaj ĉirkaŭ 200 tunoj da oro alvenis al Hispanio"[5].

Alia grava konsekvenco de la alveno de la eŭropanoj al Ameriko, estis la tutmonda disvastigo de la nutraĵoj kiujn disvolvis la amerikaj civilizacioj kaj kiujn nuntempe oni konsideras la 75% de lo konsumitaj nutraĵoj de la tuta homaro, inter ili maizo, la terpomo, la batato, la kukurbo, la tomato, la ĉokolado, la vanilo, la kapsikoj aŭ la avokado. Aliaj gravaj produktoj fabrikitaj el amerikaj materialoj estas la kaŭĉuko, la tabako, ktp.[6]

La alveno de Kolumbo al Ameriko kaŭzis ankaŭ gravan disvastigon de navigado kaj komerco inter popoloj kiuj igixs tutmondaj.

La britiaj kolonoj en Ameriko organizis post 1776 novan tipon de socion surbaze de novegaj konceptoj kiel sendependeco, konstitucio, federismo kiuj farigis novan ŝtaton kiel Usono kiu, dum la 20-a jarcento, anstataŭigos Brition kiel monda potenco hegemonia.

Nomiga debato[redakti | redakti fonton]

La esprimo "malkovro de Ameriko" por signifi la alvenon de Kolumbo al la amerika kontinento estis kritikita de diversaj sektoroj, kulturoj kaj fakuloj, kaŭzante ampleksan kaj pasian debaton. Tiu ĉi debato, aludas ĉefe al la uzado de terminoj Tago de Hispaneco, "Tago de Indiĝena Rezistado" kaj aliaj kreitaj por aludi la saman eventon. La debato ĝeneraliĝis en 1992, kiam oni festis la kvincentjariĝon de la alveno de Kolumbo al Ameriko.

En tiu privorta debato pri la maniero nomigi la eventon okazintan la 12an de oktobro de 1492 disvolviĝis kelkaj sintenoj, kaj samtempe oni kreis diversajn signifojn por tiuj:

  • Tradicia sinteno: tradicie, ekde fino de la 16-a jarcento, unue en la okcidenta kulturo kaj poste en la tuta mondo, uziĝis la esprimo "malkovro de Ameriko", por aludi nure al la akto realigita de Kolumbo la 12-a de oktobro 1492, alvenate al la insulo Guanahani estrante hispanan ekspedicion enŝipitan en la famaj tri karaveloj. La tradicia sinteno devenas el la "mito de la origina piloto" jam en atestaĵoj de la pastro Bartolomé de las Casas, poste modifita de Fernando Colón en la biografio de lia patro "Vida del almirante" publikita en 1571.
    • Tradicia sinteno ampleksita: sen abandoni la tradician sintenon estas sektoroj kiuj pridisputas la originalan signifon, kaj defendas, ke la termino devus ampleksiĝi al la tuta vojaĝaro de Kolumbo al Ameriko. Tiu sinteno komprenas la terminon "malkovro de Ameriko" ne kiel akto sed kiel etapo, la unua de la kolonia disvastigo de Eŭropo, okazanta poste laŭ aliaj du etapoj: la konkero de Ameriko kaj la Eŭropa koloniigo de Ameriko. Kelkaj fakuloj inkludas ankaŭ en tiu ĉi etapo aliajn eŭropajn vojaĝojn de alveno al diversaj zonoj de Ameriko (unua alveno al la Pacifiko, Nordameriko, ktp.)
    • Tradicia sinteno modifita: tiu sinteno defendas, ke estas malĝuste uzi la terminon "malkovro de Ameriko" por iu ajn de la aktoj realigitaj de Kolumboj kaj ties homoj, kaj ke tiu esprimo devus esti rizervata por la momento kiam la unua eŭropano "malkovris" ke Kolumbo estis alveninta al teroj ĝis tiam nekonataj por la eŭropaj, afrikaj, aziaj kaj polineziaj kulturoj de la 15-a jarcento. Ankaŭ tiu momento estas pridisputata, sed ekzistas ia interkonsento, ke tiu estis la itala Amerigo Vespucci. Tiun sintenon oni aplikis kiam eŭropanoj nomigis "Ameriko" tiun kontinenton.
  • Kronologia sinteno: tiu sinteno defendas, ke la termino "malkovro", simple, aŭ "unua malkovro", devus esti rezervita por la unua homa estaĵo kiu realigis ĝin, kaj tiukaze, por la unuaj homaj estaĵoj kiuj loĝis la amerikan kontinenton. Tiun sintenon uzas kelkaj arkeologoj, antropologoj kaj historiistoj, kiel ekzemple William Dancey[7] (Ohio State University). Eventuale tiu sinteno akceptus sinsekvajn nomigojn kiel "unua malkovro", "dua malkovro", "tria malkovro", "kvara malkovro", de Ameriko, por aludi la alvenojn de la unuaj homaj estaĵoj, kaj poste de la inuitoj, vikingoj/eŭropanoj kaj hispanoj/eŭropanoj, respektive.
    • Kronologia sinteno modifita eŭropa vikinga: tiu sinteno malakceptas la aplikon de la termino "malkovro de Ameriko" por la alveno de Kolumbo, ĉar tezas, ke la unuaj eŭropanoj alvenintaj al Ameriko estis la vikingoj, kaj pro tio oni devas apliki tiun esprimon nur por la alveno al Ameriko de Leifr Eiríksson en 985.
    • Kronologia sinteno modifita eŭropa moderna: tiu sinteno subtenas, ke estis aliaj modernaj eŭropanoj kiuj malkovris Amerikon antaŭ la alveno de Kolumbo, kiel la hipotezo pri Alonso Sánchez de Huelva.
    • Kronologia sinteno modifita ne eŭropa: tiu sinteno subtenas, ke antaŭ iu ajn eŭropa popolo estis aliaj popoloj neeŭropaj alvenintaj al Ameriko post la siberianoj kaj inuitoj. La kazoj varias inter ĉinoj, polineziaj, fenicanoj, egiptanoj, ktp.
  • Etnologia sinteno: tiu sinteno subtenas, ke eblas konsideri kiel "malkovro" tiun realigitan de ĉiu kulturo aŭ etno en izolecaj kondiĉoj. Tiele kaj la origina alveno de siberianoj al Ameriko (kaj eventuale de aliaj etnoj), kaj la postaj de la inuitoj, la vikingoj kaj la hispanoj, signifis "malkovron" por ĉiu el tiuj etnoj aŭ kulturoj. En tiu kazo, kelkaj fakuloj proponas aldoni al la termino "malkovro" la etnon aŭ kulturon por kiu ĝis estas signifiga, parolante pri "malkovro de Ameriko de la vikingoj" aŭ "malkovro de Ameriko de la mezepokaj eŭropanoj", ktp.[8] Ekzemplo de tiu sinteno estas la libro The American Discovery of Europe (Amerika malkovro de Eŭropo) de Jack D. Forbes, 2006. Tiu sinteno malfermiĝis ankaŭ al koncepto de "Malkovro de Eŭropo" fare de la indiĝenaj kulturoj, kies ekzistado estis malkonata, koncepto uzata de kelkaj historiistoj kiel Daniel Richter (Universitato de Pensilvanio, en Native American Discoveries of Europe) aŭ Ĉilio, kiu nomigas la feston de 12-a de oktobro kiel Tago de la Malkovro de Du Mondoj.
  • Pluralisma sinteno: Tiu sinteno akceptas, ke por diversaj sociaj, etnaj, lingvaj kaj kulturaj grupoj, la termino "malkovro de Ameriko" havas multajn signifojn, sen partiiĝi por iu el ili.
  • Indiĝenisma/kontraŭkoloniisma sinteno: La indiĝenaj amerikaj popoloj kritikis la terminon "malkovro de Ameriko" pro konsideri ĝin eŭropocentran nomigon, kiu malagnoskas la ĉeeston de ties prauloj en Ameriko dum la momento de la alveno de la hispanoj, fokusante sur la ideo de Ameriko kiel "teroj" anstataŭ kiel popoloj, por plileĝigi kulture la postan superregadon kaj koloniigon kiujn suferis. Je tiu sinteno koincidas la sektoroj kritikantaj la koloniismon kaj la novkoloniismon por kiuj la termino estas esprimo de kultura koloniismo. Ĝenerale ili proponis alternativajn terminojn kiel "Invado de Ameriko", aŭ "Tago de la Rezisto", inter aliaj.
  • Hispanisma sinteno: tiu sinteno malakceptas kiel akto de "indiĝenismo" (en malbona senco) kaj konsideras atakon kontraŭ Hispaneco, ĉiun kritikon de la termino "malkovro de Ameriko" kiu ne signifus alvenon de hispanoj al Ameriko kun Kolumbo. Por tiu sinteno la termino kaj la fakto esprimito ligiĝas al supereco de hispana, okcidenta kaj kristana kulturo, super la aliaj. Tiu sinteno estis origine ligita al la invento en 1915 de la polemika "Tago de la Raso" por aludi al 12-a de oktobro, kvankam kelkaj landoj nuancis la nomon kiel aludo al supozata raso mestiza. Tiu sinteno, kun signifo pli hispanisma, estis disvastigita intense de kelkaj latinamerikaj diktaturoj dum la 1970aj jaroj.
  • Akordiga sinteno: Tiu sinteno proponas "akordigi" la sintenojn indiĝenisman/kontraŭkoloniisman kun la hispanisma, defendante, ke anstataŭ akcentigi la perforton de la alveno de la hispanoj al Ameriko, kio akcentindas estas la fakto de la renkonto inter du dos grupoj de homaj kulturoj kiuj ĝis tiam estis vivintaj separite dum jarmiloj. Tiu sinteno proponas nomigi "Renkonto de Du Mondoj" aŭ "Renkonto de Du Kulturoj", la fakton de la alveno de Kolumbo al Ameriko.
  • Naciaj sintenoj: En kelkaj landoj ekaperis oficialaj sintenoj anyaŭ la 12-a de oktobro de 1492 kaj ties nomigo, multfoje malakceptante aŭ limigante la nomigon "malkovro de Ameriko". En Argentino, ekzemple, por la INADI (Nacia Instituto kontraŭ Diskriminacio) "la ideo de malkovro kaj la laŭdo de la hispana konkero" estas kontraŭleĝa pro konsisto je akto diskriminacia (Día de la Raza: el Inadi quiere eliminar el feriado nacional del 12 de octubre). Ĉilio konsideras, ke la 12-a de oktobro de 1492 estis “Tago de Malkovro de Du Mondoj”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝablono:Ref-internet
  2. Ŝablono:Ref-internet
  3. Diarios de Colón. Estudio realizado por la Biblioteca Cervantes, archivo: [1]
  4. Ŝablono:Ref-internet
  5. Veksler, Bernardo (2006); Una visión crítica de la conquista. Argenpress.
  6. Thomas Mann (2006). 1491. Madrid: Taurus
  7. Dancey, William S., Editor. The First Discovery of America: Archaeological Evidence of the Early Inhabitants of the Ohio Area. Columbus: The Ohio Archaeological Council, 1994
  8. Laŭ la historiisto Julio Izquierdo:Ŝablono:Cita
    IZQUIERDO LABRADO, Julio, "El descubrimiento del Brasil por Vicente Yáñez Pinzón: el Cabo de Santo Agostinho", en Huelva en su Historia X - D.L.: S-122-1997; I.S.S.N.: 1136-6877, Volumen: 1 Páginas, inicial:71 - final: 94. Universidad de Huelva, 2005.