Kvara Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo anoncanta kolumbajn festojn en Onubo de 1892, rememore al la Kvara Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko.[1]
Monumento al Kolumbo en Barcelono.

La celebroj pro la Kvara Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko estis serio de eventoj celitaj al rememoro de la unua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo al Ameriko en 1492 kaj la gravo de tiu okazo en la universala historio. Oni aliris al la rememoro de tiu historia faro kaj en Eŭropo kaj en Ameriko, sed fokuse al diversaj aspektoj de la afero, depende de la eventoj, tiaj kiaj la figuro de Kristoforo Kolumbo mem, la kristanigo de Ameriko aŭ amerikanismaj kulturaj aspektoj. En suda Hispanio oni substrekis la figuron kaj la rolon de la sudokcidentaj andaluzaj maristoj en tiu unua vojaĝo. Dum tiuj datoj oni stampis memormedalojn, oni realigis kongresojn kaj de homaj sciencoj kaj de literaturo rilataj al la hispanamerika mondo kaj oni starigis diversajn monumentojn.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

En 1888 okazis la Universala Ekspozicio de Barcelono, kiu inter multaj aliaj aferoj, konstruigis faman monumenton al Kolumbo. En 1892 okazis tre diversaj rememoraj agadoj en Hispanio. Inter la plej gravaj eventoj menciindas la inaŭguro de monumento al Kolumbo kaj historiaj ekspozicioj en Madrido, la restaŭradon de la Monaĥejo de La Rábida, la monumento al la Kvara Centjariĝo de la Malkovro de Ameriko en Palos de la Frontera, la 9-a Internacia Kongreso de Amerikanistoj kaj la alveno de ŝipoj diverslandaj al Sevilo, poste al Kadizo kaj poste al Onubo. En tiuj ŝip-ekspozicioj estis kopioj de la kolumbaj ŝipoj "Niña" kaj "Pinta", konstruitaj en Barcelono fare de Usono, kaj de la "Santa María", konstruita en San Fernando fare de Hispanio.

En Ĝenovo, Italio, okazis Italamerika Ekspozicio, kun la partopreno de Usono.

En Novjorko okazis historia parado organizita de hispanoj kaj italoj la 12an de Oktobro.[2]​ La tri kolumbaj ŝipoj, kun aliaj ŝipoj alilandaj estis en Ŝipa Parado en Novjorko en 1893.[3]​ Poste, tiuj tri ŝipoj veturis al la Monda Kolumba Ekspozicio.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archivo Municipal de Huelva, Fondo Díaz Hachero.
  2. Abad, 1989, pp. 171-176.
  3. Abad, 1989, pp. 176-180.
  4. Rosenberg, 2008, p. 77.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]