Martín Alonso Pinzón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martín Alonso Pinzón
Persona informo
Naskonomo Martín Alonso Pinzón
Naskiĝo 30-an de novembro 1440 (1440-11-30)
en Palos de la Frontera
Morto 31-an de marto 1493 (1493-03-31) (52-jaraĝa)
en Palos de la Frontera
Tombo Monaĥejo de La Rábida
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Familio
Frat(in)oj Vicente Yáñez Pinzón • Francisco Martín Pinzón
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Martín Alonso PINZÓN (Palos de la Frontera, Provinco Onubo; ĉirkaŭ 1441 - samloke ĉirkaŭ 31-a de marto 1493)[1]​ estis hispana navigisto kaj esploristo, "kunmalkovranto" de Ameriko.

Li navigis kun Kristoforo Kolumbo en lia unua vojaĝo al Nova Mondo, en 1492, kiel kapitano de la ŝipo "La Pinta". Martín Alonso devenis el riĉa familio de maristoj. Li estis la plej aĝa el la fratoj Pinzón kaj luisto de la karaveloj "La Niña" kaj "La Pinta". Ankaŭ liaj fratoj Vicente Yáñez kaj Francisco Martín Pinzón iris en la unua vojaĝoj kolumba kiel kapitano de "La Niña" kaj superulo de "La Pinta", respektive.

Domo Muzeo Martín Alonso Pinzón, en Palos de la Frontera, kie loĝis la familio Pinzón.

Estis la religiuloj de la Monaĥejo de La Rábida de Palos, speciale Juan Pérez kaj Antonio de Marchena, kiuj sukcesis solvi la problemon de la dungado de maristoj, faciligante la kontakton de Kolumbo kun Martín Alonso Pinzón, kiel elstara loka navigisto apogis la eblon de la vojaĝo, kontraŭ la loka opinio.[2] Laŭ Bartolomé de las Casas, Martín Alonso kontribuis per duono de milionoj da maravedoj, nome la tria parto de la mona elspezo de la entrepreno.[3][4] Krome li forĵetis la ŝipojn konfiskitajn de Kolumbo[5] kaj ankaŭ maldungis la maristojn dungitajn de Kolumbo, elektis por la entrepreno aliajn du karavelojn,[6] nome "la Pinta" kaj "la Niña", kiujn li konis kiel bonaj velkapablaj kaj «aptas para el oficio de navegar» (navigkapablaj), ĉar li estis uzintaj ilin luitajn,[7] partoprenigis siajn fratojn Pinzón kaj trakuris la loĝlokojn Palos, Moguer kaj Huelva, konvinkante siajn parencojn kaj amikojn por ke ili dungiĝu, per kio li sukcesis kompletigis la necesan ŝipanaron.[5]

Martín Alonso multe helpis Kolumbon dum la vojaĝo ĉefe por haltigi la insurekciemon de la maristoj. Tamen, kiam Kolumbo alvenis al la novaj teroj, lia sinteno ŝanĝis kaj ambaŭ gravuloj iom malamikiĝis. Reveninte al Hispanio, liaj ŝipoj separiĝis kaj Pinzón alvenis al Galegio antaŭ Kolumbo al Lisbono. Liaj informoj alvenis al la kortego antaŭ tiuj el Kolumbo. Poste ili alvenis samtage al Palos, sed li malsana mortis baldaŭ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Izquierdo Labrado, Julio (2010). «Los descubrimientos geográficos de Vicente Yáñez Pinzón». Actas de las Jornadas de Historia sobre el Descubrimiento de América. Tomo I. (García Cruzado, Eduardo. Coord.) (PDF). Huelva: Universidad Internacional de Andalucía, UNIA/Excmo. Ayuntamiento de Palos de la Frontera. p. 48. ISBN 9788479930943.
  2. ASENSIO, José María, Martín Alonso Pinzón: Estudio histórico La España Moderna, 1892 pp. 58-61
  3. De Las Casas, Bartolomé. p. 256.
    • ASENSIO, José María, Martín Alonso Pinzón: Estudio histórico La España Moderna, 1892 pp. 66-68.
    • MANZANO Y MANZANO, Juan; MANZANO FERNÁNDEZ-HEREDIA, Ana María, Los Pinzones y el Descubrimiento de América. 3 vol. Ediciones de Cultura Hispánica, Madrid, 1988. isbn = 978-84-7232-442-8
    • ORTEGA, Ángel. pp. 37-110.
    • RIVERA, Carlos, Martín Alonso Pinzón, Imprenta Asilio Provincial, Ayamonte, (Huelva), 1945
  4. Historia de la navegación: Martín Alonso Pinzón www.mgar.net Alirita la 23an de aprilo 2009.
    • FERNÁNDEZ DURO, Cesáreo Pinzón, en el descubrimiento de las Índias. La ilustración española y americana. Año XXXVI, Núm. III. Madrido, 22a de januaro 1892, alirita la 23an de aprilo 2009.
    • IZQUIERDO LABRADO, Julio Martín Alonso Pinzón es.geocites.com Alirita la 23a de aprilo 2009 Arkivita en [1] la 3an de aŭgusto 2004.
    • ALONSO PINZÓN, Marin Amputaciones históricas Alirita en 23a de aprilo 2009, 1992, Ediciones Especiales (Pensylvania: Universidad de Millersville), México. Arkivita en [2] la 4an de aprilo 2009
  5. 5,0 5,1 IBARRA Y RODRÍGUEZ, Eduardo p. 184
  6. MENÉNDEZ-PIDAL, Gonzalo, Hacia una nueva imagen del mundo, Centro de Estudios Políticos y Constitucionales, 2003; ĉapitro "Tres puntos finales, Cristóbal Colón" [3] isbn = 978-84-259-1245-0
  7. GOULD, Alice B, Nueva lista documentada de los tripulantes de Colón en 1492 Real Academia de la Historia, Madrid, 1984 p. 93 isbn = 9788460038290

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]