Amerigo Vespucci
Amerigo Vespucci | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Amerigo Vespucci | ||
Naskiĝo | 9-an de marto 1454 en Florenco, ![]() | |
Morto | 22-an de februaro 1512 (57-jara) en Sevilo, Reĝlando Sevilo, ![]() | |
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | |
Mortis per | malario [#] | |
Etno | Italoj [#] | |
Lingvoj | itala [#] | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Maria Cerezo [#] | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo • komercisto • kartografo • verkisto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Amerigo VESPUCCI [ameˈriːɡo veˈsputtʃi] (naskiĝis la 9-an de marto 1454, mortis la 22-an de februaro 1512) estis itala komercisto, esploristo kaj kartografo je la servo de Hispanio. De lia nomo devenas Ameriko, la nomo de la kontinento.
Li naskiĝis en la itala urbo Firenze en 1454. En 1492 li iris al Sevilla, Hispanio, kie li laboris kun Juanoto Berardi, firenzano kiu estis rilata al la negoco de oro kaj sklavoj. Post la morto de Berardi, Vespucci eniris al la ŝipirado.
Inter 1499 kaj 1502 li translokiĝis al Lisbono, el kie li plurfoje vojaĝis al Ameriko. Li estis membro de la ekspedicio de Gonzalo Coelho, sub la portugala krono, en 1501. En tiu ekspedicio li iris al la insularo Cabo Verde, al Brazilo kaj al La Patagonia, proksime al la Markolo de Magallanes. Tiel li pruvis ke tiuj ĉi landoj estis alia kontinento. Li rakontis tiun ĉi vojaĝon en letero al Lorenzo di Pier Francesco de Medici, eldonita en Parizo en 1502 kun la titolo Mondus Novus. En la enkonduko de la verko Comographie introdutio (eldonita en 1507), Martin Waldseemüller, donis al la nova kontinento la nomon Ameriko, honore al Vespucci.