Kaboverdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kabo-Verdo)
Kabo-Verda Respubliko
República de Cabo Verde

Flago de Kabo-Verdo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Cântico da Liberdade
Kanto de l' Libereco
Nacia devizo: Unio, Laboro, Progreso
(Portugala: Unidade, Trabalho, Progresso)
suverena ŝtatoinsula landolando • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Prajo,
14° 55′ N 23° 31′ U / 14.917 °N, 23.517 °U / 14.917; -23.517 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) Portugala
Uzata(j) lingvo(j) portugala lingvo, Kabo-Verda kreolo
Areo 4 033 km²
- % de akvo Nesignifa %
Vivolongo 70 (2012)
Horzono -1
Interreta domajno cv
Landokodo CV
Telefona kodo 238
Plej alta punkto Pico do Fogo
Plej malalta punkto Pedra de Lume salt ponds
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro José Maria Neves
Ĉefministro Ulisses Correia e Silva
Nacia tago 5-an de julio
Sendependiĝo disde Portugalio 5-an de julio 1975
Ekonomio
Valuto Kaboverda eskudo CVE (CVE)
MEP laŭ 2012
– suma $ 2 109 Mio.
– pokapa $ 3 946

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj15° 18′ 0″ N, 23° 42′ 0″ U (mapo)15.3-23.7
Plej alta punktoPico do Fogo [+]
Plej malalta punktoPedra de Lume salt ponds [+]
Areo4 033 km² (403 300 ha) [+]
Loĝantaro555 988 [+] (2020)
HorzonoCape Verde Time, UTC-01:00, Atlantic/Cape_Verde [+]

Kaboverdo (Kabo-Verdo)
Kaboverdo (Kabo-Verdo)
DEC

Kaboverdo (Atlantika oceano)
Kaboverdo (Atlantika oceano)
DEC
Map
Kaboverdo

Vikimedia Komunejo:  Cape Verde [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kaboverdo (portugale Cabo Verde [kabu verd]) estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantiko, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.

Informeroj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
  • Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
  • Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ĉefurbo: Prajo (38 mil).
  • Kredantoj: katolikoj - 90%.
  • Eksporto: fiŝo, salo, banano.
  • Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ĝi ne havis loĝantojn.
  • Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas loĝantojn.
    • Santiago (Praia)
    • Boa Vista (Sal-Rei)
    • Brava (Vila Nova Sintra)
    • Fogo (São Filipe)
    • Sal (Santa Maria)
    • São Nicolau (Vila da Ribeira Brava)
    • São Vicente (Mindelo)
    • Maio (Vila de Maio)
    • Santo Antão (Ribeira Grande)
    • Santa Luzia (ne havas loĝantojn!)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografia mapo

La lando estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]

La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jenaj:

La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Politike la lando estas dividita en 22 "concelhos" (provincoj aŭ komunumoj): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Morna estas populara muzikstilo el Kaboverdo.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

ĉiujaraj veterstatoj
temperaturo
pluv-falo mm
januaro
75
24
5.3mm
februaro
75
24
3.8mm
marto
77
25
1.3mm
aprilo
77
25
0.0mm
majo
78
25
0.0mm
junio
79
26
0.0mm
julio
81
27
0.8mm
aŭgusto
84
29
14.1mm
septembro
85
29
33.6mm
oktobro
83
29
6.5mm
novembro
81
27
2.5mm
decembro
77
25
1.6mm

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 The Peace Corps Welcomes You to Cape Verde. Peace Corps (Aprilo 2006). Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas de publika havaĵo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]