Kaboverda eskudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaboverda eskudo
valuto • eskudo
Ŝtato: Kabo-Verdo
Subdivido: 100 centavoj
Kodo laŭ ISO 4217: CVE
Mallongigo: CVEsc, CV Esc., Cifrão
Ŝanĝokurzo 1 eŭro = 110,265 CVE (fikse)

(fikse ekde la 1-a de januaro 1999)

vdr

La Kaboverda eskudo estas la nacia valuto de Kabo-Verdo. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CVE.

Post la ŝtata sendependiĝo en la jaro 1975 la ŝtato Kabo-Verdo tenis la valutan nomon "Eskudo" de la eksa kolonia potenco Portugalio por la nova valuto. En 1998 la valuto estis fikse ligita al la portugala eskudo (PTE) kaj en 1999 al la Eŭro. 1 Eŭro de tiam fikse egalvaloras al 110,265 kaboverdaj eskudoj, antaŭe 100 portugalaj eskudoj egalis al 55 kaboverdaj.

Ties oficiala signo estas la Cifrão, ofta en portugallingvaj landoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


monbileto de 1000 kaboverdaj eskudoj el 1992