Cifrão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cifrão ĉe la reverso de monero de 2.50 portugalaj eskudoj kun la Cifrão kiel punkto inter 2 kaj 50

La cifrão () [siˈfɾɐ̃w̃|] aŭ [siFRON] estas valuta signo simila al la dolara signo ($) sed ĉiam verkita kun du vertikalaj strekoj anstataŭ ununura: . Ĝi estas la oficiala signo de la Kaboverda eskudo (ISO 4217: CVE) kaj ofta signo de la Brazila realo (signo: R$; ISO: BRL).

Ĝi estis iam uzata por la Portugala eskudo (ISO: PTE) antaŭ ties anstataŭigo per la eŭro kaj por la Timora eskudo (ISO: TPE) antaŭ ties anstataŭigo per la Indonezia rupio kaj per la Usona dolaro.[1] En portugala kaj kaboverda uzado, la cifrão estas metita kiel decimala signo inter la ciferoj de la eskudoj kaj la centavoj (ekz., 2$50).[2] La nomo originiĝas el la araba cifr.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lisbon-tourist-guide.com. "Portuguese Escudo." 2008.
  2. Banco de Cabo Verde. "Moedas." Alirita la 25an de februaro 2011.
  3. . Origem do Cifrão. Casadamoeda.gov.br. Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita la 12-an de januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita 2015-02-21.