Saltu al enhavo

Malagasa ariaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
valuto nedekuma valuto
Ŝtato:Madagaskaro
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217:MGA
Mallongigo:
vdr
500 Ariary (1993)

La malagasa ariaro - malagase ariary - estas la oficiala valuto de Madagaskaro. Ĝi anstataŭis la frankon de Madagaskaro en 2003. 1 ariaro havas 5 subunuojn, la "iraimbilanjo" (iraimbilanja). Tiel Madagaskaro krom Maŭretanio estas la unusola lando kiu ne uzas la dekuman sistemon ĉe la monunuo. Sur la diversaj monbiletoj daŭre aperas la valoro en la franko. 1 ariaro estas 5 madagaskaraj frankoj.

La kaŭzo de la nova valuto estis laŭ indikoj de la madagaskara centra banko la enkonduko de la Eŭro. Tiel laŭ la centra banko la franko perdis sian ekzistorajton. Interese estas ke la ariaro jam antaŭ la koloniigado de la lando fare de Francio estis la oficiala valuto.

Supre estas montritaj la ekzistantaj moneroj. La moneroj de 0.20 ariaro kaj 0.40 ariaro kaj 4 ariaroj ekzistas, sed ilin oni ne plu eldonas.

ValoroNomoValoro en frankoj
1/5 ariaroIraimbilanja1 frankoj
2/5 ariaroVenty sy Kirobo2 frankoj
1 ariaroAriary5 frankoj
2 ariarojAriary Roa10 frankoj
4 ariarojAriary Efatra20 frankoj
5 ariarojAriary Dimy25 frankoj
10 ariarojAriary Folo50 frankoj
20 ariarojRoapolo Ariary100 frankoj
50 ariarojDimam-Polo Ariary250 frankoj

Monbiletoj

[redakti | redakti fonton]

La aktuala serio de monbiletoj montras pejzaĝojn de Madagaskaro. Ekzistas la sekvaj valoroj:

  • 100 ariaroj
  • 200 ariaroj
  • 500 ariaroj
  • 1 000 ariaroj
  • 5 000 ariaroj
  • 10 000 ariaroj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]