Orienta Timoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Repúblika Demokrátika Timor Lorosa'e
República Democrática de Timor-Leste
Respubliko Demokratia de Orienta Timoro

Flago de Orienta Timoro

Blazono de Orienta Timoro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dilo
Oficiala(j) lingvo(j) portugala lingvo, tetuna lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Tetuma kaj portugala
Areo
 % de akvo
14 874 km²
?
Loĝantaro 1 062 777
Loĝdenso 71,45 loĝ./km²
Horzono +9
Interreta domajno tl
Landokodo TL
Telefona kodo +670
Plej alta punkto Tatamailau
Plej malalta punkto Timora Maro
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto José Ramos-Horta
Ĉefministro Taur Matan Ruak
Ekonomio
Valuto Usona dolaro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Orienta Timoro (tetune Timor Lorosae, portugale Timor Leste) estas regno en Sudorienta Azio. La nomo Timoro devenas de timortimur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata de Okcidenta Timoro (parto de Indonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis kolonio de Portugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kiel Portugala Timoro. En 1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la landon. Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En 1986 Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco - Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskis UNO.

La organizo Fretilin gvidis la politikan kaj armean lukton kontraŭ la transpreno de fare de Indonezio de Orienta Timoro ĝis ĝia gvidanto, Nicolau Lobato, estis kaptita kaj mortigita fare de la indonezia armeo en Decembro 1978. Ekde la mortigo de Lobato, la armita rezisto de la timora loĝantaro kontraŭ la indoneziaj invadantoj efike vanuiĝis. La perdo estis disbatanta (85% de la gvidistoj de la movado estis mortigitaj, 80% de la armetrupoj estis perdita, kaj 90% de iliaj armiloj estis kaptitaj aŭ detruitaj). La civila loĝantaro estis dissemita al tendaroj kaj malsatego regis en Timoro. Krome, la indoneziaj militfortoj kontrolis kaj la amaskomunikilojn kaj la komunikajn kanalojn kiuj ligis la kontraŭulojn de la insulo kun tiuj kiuj apogis la lukton en la ekstera mondo. Komence, la restaĵoj de la rezisto, sub la gvidado de Xanana Gusmao agis por renovigi la ligon inter la malmultaj militunuoj forlasitaj en la areo kaj kiuj povis aranĝi armean agadon kontraŭ la okupaciaj fortoj.

En 1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la 20-a de majo de 2002. Komparu kun Okcidenta Saharo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kultivado de akvo-spinaco en kanalo de Dilo.

La timora eskudo de 1959 ĝis la jaro 1976 estis la nacia valuto de Orienta Timoro. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TPE. Ĝin en 1976 anstataŭigis la indonezia rupio. Intertempe en Orienta Timoro la oficiala valuto estas la usona dolaro.


Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Orienta Timoro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la distriktoj de Orienta Timoro


  1. Lautém
  2. Baucau
  3. Viqueque
  4. Manatuto
  5. Díli
  6. Aileu
  7. Manufahi
  8. Liquiçá
  9. Ermera
  10. Ainaro
  11. Bobonaro
  12. Cova-Lima
  13. Oecusse
  14. Atauro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Orienta Timoro en la vikio de UEA esperante

YouTube: Discovering Timor-Leste - Lonely Planet travel video (Turisma jutuba filmeto pri Orienta Timoro)

Referencoj[redakti | redakti fonton]