ASEAN

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ASOAN-membroj en la mondo.
ASOAN-membroj en la mondoregiono.

Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN ) estas politika, ekonomia, kaj kultura asocio partoprenata de dek landoj el Sud-Orienta Azio. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1967 en Bangkoko (Tajlando) kvin landoj (nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando),[1] dum la malvarma milito, por kontraŭi la komunismajn agadojn, plibonigi la ekonomian kreskon, la socialan progreson, kaj la socikulturan evoluadon inter siaj membroj, kaj stabiligi la regionon. Hodiaŭ, ĝi celas kunagadon (ekzemple por solvi regionajn problemojn havigante mekanismon por ke membraj landoj turnu sin al pacaj rimedoj, aŭ por havi pli da forto dum internaciaj interparoladoj).[2][3] Post la fondo la asocia membreco etendiĝis por inkludi Brunejon, Kamboĝon, Laoson, Birmon, kaj Vjetnamion.

Ĝia generala sekretariejo estas en Ĝakarto (Indonezio).

ASEAN kovras terareon de 4.4 milionoj de kvadrataj kilometroj, nome 3% el la totala terareo de la Tero. La teritoriaj akvoj de ASEAN kovras areon de ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol ties teran parton. Membraj landoj havas kombinitan populacion de proksimume 625 milionoj da personoj, nome 8.8% el la monda loĝantaro. En 2015, la kombinita Malneta enlanda produkto de la landoj de la organizo estis kreskinta al pli ol 2.6 bilionoj da usonaj dolaroj. Se ASEAN estus unusola ento, ĝi rangus kiel la sepa plej granda ekonomio en la mondo, post nur Usono, Ĉinio, Japanio, Germanio, Francio, kaj Unuiĝinta Reĝlando.[4] ASEAN kunhavas terajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Bangladeŝo, Orienta Timoro, kaj Papuo-Nov-Gvineo, kaj marajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, kaj Aŭstralio.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ASEAN Deklaro, la celoj de ASEAN estas la jenaj:[5]

  • Akceli la ekonomian kreskon, socialan progreson, kaj kulturan disvolviĝon en la regiono.
  • Helpi regionajn pacon kaj stabilecon.
  • Helpi kunlaboradon kaj reciprokan asistadon ĉe aferoj de komuna intereso.
  • Havigi asistadon unu al alia en la formo de rimedoj de trejnado kaj esplorado.
  • Kunlabori por la plej bona uzado de agrikulturo kaj industrio to raise the living standards of the people.
  • Helpi sudorientaziajn studojn.
  • Teni fortan, profitan kunlaboradon kun ekzistantaj internaciaj organizoj kiuj havas similajn celojn.[6]

Membroj (enirdatoj)[redakti | redakti fonton]

Flagoj de la ASEAN-membroj en Ĝakarto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondo[redakti | redakti fonton]

ASEAN estis antaŭata de organizo formita en 1961 nomita Asocio de Sudorienta Azio (ASA), nome grupo konsistanta el Filipinoj, Malajzio, kaj Tajlando. ASEAN mem estis kreita la 8an de Aŭgusto 1967, kiam la Ministroj pri eksteraj aferoj de kvin landoj: nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando, subskribis la Deklaron de ASEAN, plej ofte konata kiel Bankoka Deklaro.

La kreo de ASEAN estis okazigita per komuna timo al komunismo,[7] kaj sopiro al ekonomia disvolviĝo.

ASEAN kreskis kiam Brunejo iĝis ties sesa membro la 7an de Januaro 1984, apenaŭ unu semajnon post akiro de sendependeco.[8]

Etendo kaj plia integriĝo[redakti | redakti fonton]

ASEAN atingis pli grandan interkonsenton en la mezo de la 1970-aj jaroj sekve al la ŝanĝiĝema ekvilibro de povo en Sudorienta Azio post la fino de la Vjetnama Milito. La dinamisma ekonomia kresko de la regiono dum la 1970-aj jaroj plifortigis la organizon, kio ebligis al ASEAN adopti unuigitan reagon al la vjetnama invado de Kamboĝo en 1979. La unua pintokunveno de ASEAN, okazinta en Bali, Indonezio, en 1976, rezultis en interkonsenton de kelkaj industriaj projektoj kaj la subskribo de Traktato de Amikeco kaj Kunlaborado, kaj Deklaron de Interkonsento. La fino de la Malvarma Milito inter Usono kaj Sovetunio ĉe la fino de la 1980-aj jaroj ebligis ke la landoj de ASEAN plenumu pli grandan politikan sendependecon en la regiono, kaj en la 1990-aj jaroj ASEAN aperis kiel ĉefa voĉo en aferoj pri regiona komerco kaj sekureco.[9]

La 28an de Julio 1995, Vjetnamio iĝis la sepa membro de ASEAN.[10] Laoso kaj Birmo aliĝis du jarojn poste la 23an de Julio 1997.[11] Kamboĝo estis enironta samtempe kiel Laoso kaj Birmo, sed ties enirado estis prokrastita pro la luktoj en la interna politiko de la lando. Ĝi poste aliĝis la 30an de Aprilo 1999, sekve al la stabiligo de ties registaro.[11][12]

En 1990, Malajzio proponis la kreadon de Orientazia Ekonomia Organizo[13] komponita de membroj de ASEAN same kiel de Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio, kun la intenco kontraŭekvilibradi la kreskantan influon de Usono en Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK) kaj en la azia mondoregiono kiel tuto.[14][15] Tamen, la propono malsukcesis pro la forta opozicio fare de Usono kaj Japanio.[14][16] Membraj ŝtatoj plu laboris por plua integriĝo, kaj la grupo de libera komerco nome ASEAN Plus Three (ASEAN Plus Tri) estis kreita en 1997.

En 1992, la skemo de Komuna Efektiva Preferenca Tarifo (KEPT) estis adoptita kiel plano por starigo de tarifoj kun la celo pliigi la "kompetentecan avantaĝon de la regiono kiel produktobazo regata de la monda merkato". Tiu legaro agus kiel kadro por la ASEAN Liberkomerca Areo (AFTA). AFTA estas interkonsento de membraj landoj koncerne lokan fabrikadon en ASEAN landoj. La AFTA interkonsento estis subskribita la 28an de Januaro 1992 en Singapuro.[17]

Post la Orientazia Financa Krizo de 1997, revivigo de la malajzia propono, konata kiel Ĉiang Mai Iniciato, estis organizita en Ĉiang Mai, Tajlando. Ĝi alvokis por pli bona integrado de la ekonomioj de ASEAN same kiel tiuj de la landoj de ASEAN Plus Three, nome Ĉinio, Japanio, kaj Sud-Koreio.

La bloko ankaŭ fokusigis al paco kaj stabileco en la regiono. La 15an de Decembro 1995, estis subskribita la Traktaton de Sudorientazia Zono sen nukleaj armiloj kun la intenco turni Sudorientan Azion en Zono sen nukleaj armiloj. La traktato efikiĝis el la 28a de Marto 1997 post kiam ĉiuj escepte unu el la membraj ŝtatoj estis ratifinta ĝin. Ĝi iĝis tute efektiva la 21an de Junio 2001 post Filipinoj ratifis ĝin, efektive malpermesante ĉiujn atomajn armilojn en la regiono.[18]

Esperanto kaj ASOAN[redakti | redakti fonton]

  • La jahua grupo de ASOAN Esperanto estas ĉe [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bangkok Declaration. Wikisource. [1] Alirita la 22an de Marto 2016.
  2. "ASEAN Notional Calendar 2015" (PDF). asean.org. ASEAN. Alirita la 7an de Februaro 2015.
  3. Long, Simon (20a de Novembro 2014). "Asia: Safety in Numbers". The Economist (The World in 2015). [2] Alirita la 22an de Marto 2016.
  4. (Feb 2014) ASEAN Community in Figures (ACIF) 2013, 6th, Jakarta: ASEAN. ISBN 978-602-7643-73-4.
  5. The Asean Declaration (Bangkok Declaration) Bangkok, 8 August 1967. ASEAN. Alirita 17a de Junio 2015.
  6. Overview. ASEAN. Alirita 7a de Februaro 2015.
  7. Bernard Eccleston, Michael Dawson, Deborah J. McNamara. (1998) The Asia-Pacific Profile. Routledge (UK). ISBN 0-415-17279-9.
  8. Background Note:Brunei Darussalam/Profile:/Foreign Relations. US State Department. Arkivita el la originalo je 2a de Marto 2007. Alirita 6 March 2007.
  9. Moon, C. (2014). ASEAN. Encyclopædia Britannica
  10. Vietnam in ASEAN : Toward Cooperation for Mutual Benefits. ASEAN Secretariat (2007). Arkivita el la originalo je 11a de Majo 2011. Alirita 28a de Aŭgusto 2009.
  11. 11,0 11,1 Carolyn L. Gates, Mya Than. (2001) ASEAN Enlargement: impacts and implications. Institute of Southeast Asian Studies. ISBN 981-230-081-3.
  12. Statement by the Secretary-General of ASEAN Welcoming the Kingdom of Cambodia as the Tenth Member State of ASEAN: 30 April 1999, ASEAN Secretariat. ASEAN Secretariat (2008). Arkivita el la originalo je 11a de Majo 2011. Alirita 28a de Aŭgusto 2009.
  13. East Asia Economic Caucus. ASEAN Secretariat. Alirita la 14an de Marto 2007. wayback |date=20130724233822
  14. 14,0 14,1 Asiaviews.org, Whither East Asia? Alirita la 14an de Marto 2007. wayback |date=20141105102541
  15. UNT.edu, Asia's Reaction to NAFTA, Nancy J. Hamilton. CRS – Congressional Research Service. Alirita la 14an de Marto 2007.
  16. IHT.com, Japan Straddles Fence on Issue of East Asia Caucus. International Herald Tribune. Alirita la 14an de Marto 2007. wayback |date=20131112100121
  17. Agreement on the Common Effective Preferential Tariff Scheme for the ASEAN Free Trade Area, Singapore, 28a Jan 1992. Asean.org. Arkivita el la originalo je 14a de Aprilo 2009. Alirita 21a de Decembro 2008.
  18. Bangkok Treaty (in alphabetical order) At UNODA United Nations. Alirita la 4an de Septembro 2008. wayback [3] dato 2014-07-03-23,23,34

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [5] Kalendaro en la Oficiala Retejo.