Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado
La Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK), angle Asia-Pacific Economic Cooperation (APEC), estas internacia organizaĵo kiu celas al liberkomerca zono en la pacifika regiono. Ĝia sidejo estas en Singapuro.
Celoj: Liberaligo de la multflanka komercosistemo, t.e. neligitaj ekonomiaj rilatoj inkluzive de teĥnologia interŝanĝo, kaj senbara investado ene de la regiono; fina celo: liberkomerca zono ĝis 2020.
Membroj (21): Aŭstralio, Brunejo, Ĉilio, Tajvano, Popolrespubliko Ĉinio, Filipinoj, Honkongo, Indonezio, Japanio, Kanado, Sud-Koreio, Malajzio, Meksiko, Novzelando, Papuo-Novgvineo, Peruo (ekde 1998), Rusio (ekde 1998), Singapuro, Tajlando, Usono kaj Vjetnamio (ekde 1998).
Ĉeforganoj: Pintkunveno de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj; ĉiujaraj ministrokonferencoj de la ministroj pri eksteraj rilatoj kaj pri ekonomio kaj tiuj pri financoj kaj telekomunikado kaj pri kromaj fakoj (konferencaj decidoj); sekretariejo kun ĉiujare ŝanĝata plenumdirektoro.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.apecsec.org.sg Arkivigite je 2020-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Retejo (angla)