Kaboverda pufino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaboverda pufino
Kaboverda pufino
Kaboverda pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Calonectris
Calonectris edwardsii
(Oustalet, 1883)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaboverda pufino (Calonectris edwardsii), aŭ surloke Cagarra, estas mezgranda pufino, nome marbirdo de la petrela familio de Procelariedoj. Ĝi estas reproduktanta endemio de la insularo de Kaboverdo el Makaronezio en Atlantika Oceano, ĉe la marbordo de Okcidentafriko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Kaboverda pufino estis origine priskribita en 1883 de Émile Oustalet kiel plena specio. Ĝi estis poste disigita kiel subspecio de la Flavbeka pufino sed poste ĝi iĝis denove separata, fare de Cornelis Hazevoet en 1995, kiel distinga specio.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kaboverda pufino havas sveltan, malhelan bekon, kun kapo kaj supraj partoj pli malhelaj ol tiu de la Flavbeka pufino. Ties flugmaniero estas pli tipe pufineca ol tiu de la Flavbeka, kun pli rigida kaj pli rapida flugilfrapado. La ĝenerala aspekto, kompare kun la Flavbeka, estas de pli malgranda, pli svelta kaj pli anguleca birdo.[2]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Kaboverda pufino reproduktiĝas nur ene de la insularo de Kaboverdo. La plej grandaj kolonioj estas sur la insuloj Brava, Branco kaj Raso, kvankam la specio reproduktiĝas ankaŭ laŭ pli malgrandaj nombroj sur aliaj insuloj de la arkipelago.[3] Kvankam ties pelagaj distribuado kaj movoj ne estas bone konataj, ili estas regule vidataj ĉe tiuj insuloj dum la reprodukta sezono. Post tiu, ili disiĝae kaj povas foje esti vidataj ĉe la akvoj de la suprenfluaj zonoj ĉe Senegalo, kie ĉirkaŭ 10% el la populacio estis registrita en oktobro. Estis registroj el Suda Atlantiko kaj eĉ unu el la orienta marbordo de Nordameriko.[4][5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Post trimonata forestado, la maturaj birdoj alvenas al la reproduktaj kolonioj de iliaj insuloj fine de februaro al marto, kie ili nestumas en klifaj truoj, sur marbordaj rokoj, kaj sub grandaj rokegoj. La ino demetas ununuran ovon kaj la kovado okazas el majo al julio, kaj la idoj elnestiĝas el fina septembro al novembro. Post elnestiĝo ĉiuj birdoj restas mare ĝis la venonta reprodukta sezono.[3]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Keil ĉe aliaj pufinoj, ĉiu manĝo estas prenata mare kaj konsistas el malgrandaj fiŝoj, kalmaroj kaj aliaj maraj organismoj.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La totala populacio estis ĉirkaŭkalkulata en 1993 je 20,000 maturaj individuoj (tio estas 10,000 reproduktaj paroj). Kvankam la specio estas teorie protektita, la idoj estas kolektitaj fare de fiŝkaptitstoj por manĝo, kun ĉirkaŭkalkulataj 5000 birdoj elprenitaj el ties nestoj de Branco kaj Raso ĉiujare.[6] Nombroj suferis malpliiĝon pro troekspluatado de junuloj kaj la specio estis konsiderata Preskaŭ Minacata.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hazevoet, C.J. (1995). The birds of the Cape Verde Islands. Tring, UK: British Ornithologists' Union (Check-list 13).
  2. Magikbirds: Kaboverda pufino. Arkivita el la originalo je 2018-10-03. Alirita 2013-03-31.
  3. 3,0 3,1 3,2 BirdLife International. (2008). Species factsheet: Calonectris edwardsii. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 10/1/2009.
  4. Hazevoet, C.J. (1997). Notes on distribution, conservation, and taxonomy of birds from the Cape Verde Islands, including records of six species new to the archipelago. Bulletin Zoologisch Museum, University of Amsterdam 15(13): 89-100.
  5. Curtis,W.F. (1994). Further South Atlantic records. Sea Swallow 43: 19-28.
  6. BirdLife International: Cape Verde Shearwater: Threats. Arkivita el la originalo je 2009-01-05. Alirita 2013-03-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]