Dakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dakaro
france Dakar
Urbo
La centra palaco de sendependiĝo en Dakaro
Blazono
Oficiala nomo: Dakar
Lando Senegalo Senegalo
Kabo Verda Kabo
Regiono Regiono Dakaro
Oceano Atlantiko
Situo Dakaro
 - alteco 27 m s. m.
 - koordinatoj 14° 43′ 29″ N 17° 28′ 24″ U / 14.72472 °N, 17.47333 °U / 14.72472; -17.47333 (mapo)
Areo 82,38 km² (8 238 ha)
Loĝantaro 1 030 594 (2008)
Denseco 12 510,25 loĝ./km²
Setligita 15-a jarcento
 - fondita 1857
Urbestro Khalifa Sall
Horzono GMT (UTC+0)
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Dakar
Retpaĝo: www.dakarville.sn
Map
foiro en Dakaro
Prezidenta palaco en Dakaro
Dakaro - Les Mamelles
Divisão da Cidade de Dacar
Kvartaloj de la urbo

Dakaro estas ĉefurbo de Senegalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dakaro estas havenurbo ĉe Atlantiko, sur la duoninsulo Cap Verde. Tio karakterizas la okcidentan finon de la Afrika kontinento. Dakaro etas la plej grava havenurbo kaj ekonomia centro de la lando. La urbo havas ĉirkaŭ 2,3 milionojn da loĝantoj (2001).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo famiĝis pro motorsporto kiel celejo de ralio Parizo-Dakaro. (legu ralio)

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue en Dakaro oni enŝipigis la sklavojn al Ameriko.

La urbo iĝis en 1895 ĉefurbo de franca Okcident-Afriko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Dakaro regas varma duon-senpluva klimato. Preskaŭ senescepte inter julio-oktobro pluvas. Tio estas jare po 542 mm-oj. Inter majo-novembro la temperaturo estas tre varma, tamen iomete malpli granda, ol aliaj partoj de la lando pro efiko de la oceano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rufisko, apudurbo de Dakaro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Monato Jan. Feb. Marto Apr. Majo Junio Julio Aŭg. Sept. Oct. Nov. Dec. Jaro
Minimuma meznombra monata temperaturo ( ) 18 18 18 19 21 24 25 26 25 25 23 21 2010
Maksimuma meznombra monata temperaturo ( ) 25 25 25 25 26 28 30 30 31 31 30 27 2010
Precipitaĵoj
(meznombra alto en mm)
1,7 mm 0,8 mm 0 mm 0 mm 0,1 mm 7,9 mm 35,3 mm 117,1 mm 86,9 mm 18,7 mm 0,2 mm 3,4 mm 2010
Fonto: [1][rompita ligilo]

Famaj personoj naskiĝintaj en Dakaro[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Dakaro[redakti | redakti fonton]

En februaro 2011 okazis en Dakaro Monda Socia Forumo. Senegala Esperanto-Asocio (SEA) havis tie budon. En tiu stando deĵoris membroj de SEA kaj Mireille Grosjean el Svislando. Ŝi alportis multajn dokumentojn en diversaj lingvoj, informilojn, varbilojn. Ĵurnalisto de „The Guardian“ vidis ŝin kaj menciis ŝin kaj Esperanton en artikolo pri la forumo.

En marto 2012 okazis tutmonda konferenco de la verdulaj partioj. La senegalaj esperantistoj deĵoris en budo dum tiuj tagoj.

En decembro 2012 alvenis Mireille Grosjean duan fojon. Ŝi faris radioelsendon ĉe radio Al Madina kaj poste vizitis la urbon Rufisko kaj Tieso. En Rufisko okazis kurso kaj ekzamensesio laŭ la ILEI UEA sistemo. La 9-an de januaro 2013 Mireille Grosjean havis kunvenon kun ministro Ali El Haidar.

En oktobro-decembro 2022 en Dakaro kaj Rufisko okazis kurso de Esperanto, organizita de SEA, Afrika Komisiono de UEA kaj ILEI. La kurso celis reaktivigi la landan agadon antaŭ la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazis 26-30 de decembro en Tieso (Senegalo).

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Dakaraj esperantistoj Kossi Woudji kaj Lafi Charles Diatta en oktobro 2022
Odilon Bouekassa, Espoir Kasati kaj Antoine Gomis en dakara kursejo la 11-an de decembro 2022

kaj aliaj.