Senegala Esperanto-Asocio
Aspekto
Senegala Esperanto-Asocio (SEA) estas organizo de esperantistoj en Senegalo. Prezidanto de SEA estas Assane Faye el Rufisko.
La asocio strebas ricevi oficialan registriĝon kaj aliĝi al UEA kiel landa asocio.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]En decembro de la jaro 2022 SEA kunorganizis la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto en la urbo Tieso apud Dakaro.
Antaŭ la kongreso dum tri monatoj okazis kurso de Esperanto por novuloj en du urboj de la ĉefurba regiono — Dakaro kaj Rufisko. Fine de la kurso ekzamenon de SEA sukcese trapasis 21 ekzamenitoj.