Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katolikoj)
Katolika Eklezio
emblemo
konfesio • historic church • Eklezio
Komenco 30
Sidejo Vatikano
Fondinto(j) Jesuo Kristo vd
Ĉefestro(j) Francisko vd
Membro de Association of Christian Churches in Germany vd
Posedatoj Katedralo de la Sankta Koro • St. Rumbold's Cathedral • St. Mary's Cathedral • Maria Rosenkranzkönigin • Vatikana Klimata Arbaro • Sarja Church • Cross of Justin II • Gleeson College • Thomas More College • Bishop Saint and Saint Francis of Assisi • Katedralo de Nia SinjorinoApostola palaco • St. Roch in Glory • Marienaltar • San Bernardino of Siena preaching before Alfonso V of Aragon • Pesaro Madonna • Sermon and Deeds of the Antichrist • Saint Matthew and the Angel vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Organizo

Papo: Francisko
Kolegio de kardinaloj
Latina Eklezio
Orientaj katolikaj eklezioj

Kunteksto

Historio •  Kristanismo
Katolikismo •  Apostola posteuleco
La Dekalogo
Krucumo kaj Resurekto de Jesuo
Ĉieliro de Jesuo •  Ĉieliro de Maria
Kritikoj al la Eklezio

Teologio

Triunuo (Patro, Filo, Sankta Spirito)
katolika teologio
Graco • Sakramento
Purgatorio •  Savo
Prapeko •  Sanktuloj •
Virgulino Maria •  Mariologio
Senmakula koncipiĝo
Anĝelologio

Liturgio kaj Kulto

Katolika liturgio
Eŭkaristio •  Liturgio de la horoj
Liturgia jaro •  Biblia kanono

Liturgiaj ritoj

Latinaj ritoj (Roma •  Ambrosia •  Mozaraba) •  Armena •  Aleksandria •  Bizanca •  Antioĥia

Temoj

 Monaĥismo •  Preĝo •  Arto

Nuntempa argentina papo Francisko kun tiama argentina prezidentino Cristina Fernández de Kirchner tenanta tradician argentinan mateujon.

La Katolika Eklezio estas la plej granda kristana eklezio en la mondo.[1]. Ĝi konsistas el 24 proprajuraj eklezioj, kiuj ĉiuj agnoskas la episkopon de Romo, la papon, kiel posteulon de Sankta Petro kaj ĉefon de la tuta katolika episkoparo. El tiuj proprajuraj eklezioj, unu, la plej granda, nomata la Latina Eklezio, estas okcidenta; la aliaj estas orientaj. La membraro loĝas precipe en Eŭropo, Ameriko kaj Centra Afriko.

La Katolika eklezio estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de la okcidenta civilizo.[2]. Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreni Okcidentan Eŭropon, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu eklezio.

La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekalogo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo Kristo en la evangelioj, kaj interpretita laŭ la tradicio de la Eklezia hierarkio. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu resumas la kristanan fidon. Unu de la plej popularaj formoj de preĝado estas la rozario.

Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas tiu eklezio, kiun Jesuo Kristo fondis, kiel li promesis al Sankta Petro:

Vi estas Petro [greke: roko], kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
(Mateo 16:18–19)

Kiel posteulo de Sankta Petro, la papo havas en la episkoparo aŭtoritaton analogan al tiu de Petro en la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo), kaj la eklezio, kies surtera ĉefo li estas, ekzistas sen interrompo de la tempo de Jesuo kaj konservas la veron kaj spiritan potencon de Jesuo per siaj tradicio kaj la sakramentoj.

Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova Testamento, la kristana parto de la Biblio. Ĉi-tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi ne estas la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte eksplicite pri rito, monogamio, abortigo, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo) fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de la papo aŭ de koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege asertas dogmon, li ne povas erari, laŭ la katolika tradicio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La greka vorto καθολικός (katholikos) signifas "universala" aŭ "ĝenerala" kaj estas ekvivalenta al καθόλου (katholou), kuntiriĝo de la frazo κατὰ ὅλου (kata holou), "laŭ la tutaĵo". La vorto estis unue uzata por priskribi la Eklezion en la frua 2-a jarcento. Post la Orienta-Okcidenta Skismo de 1054, la eklezioj kiuj restis en komuneco kun la Roma Seĝo (la diocezo de Romo kaj ĝia episkopo, la Papo, la ĉefpatriarko) estis konataj kiel "katolikaj", dum la Orientaj eklezioj kiu malakceptis la aŭtoritaton de la papo ĝenerale estis konataj kiel "Ortodoksaj". Post la Reformacio en la 16-a jarcento, la Eklezio "en komuneco kun la Episkopo de Romo" uzis la terminon "katoliko" por distingi sin mem de la diversaj protestantaj grupoj kiuj disiĝis de ĝi. La nomo "katolika eklezio" aperas en la titolo de la Katekismo de la katolika eklezio.[3] Ĝi estas ankaŭ la termino kiun uzis Paŭlo la 6-a ĉe la subskribo de la dek ses dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio.[4]

La nomon "katolika" tamen alpropriigas ankaŭ aliaj Eklezioj, ĉefe ortodoksaj, kiuj ne akceptas la uzon nur por tiuj en komunio kun la Sankta Seĝo de Romo. Tial, aldono de la vorto "Roma" servas por distingi. La Katolika Eklezio, kiu ĝenerale nomas sin simple "katolika", kelkfoje aldonas la adjektivan vorton "Roma", kiel en dokumentoj kiaj la enciklikoj Divini illius Magistri de Pio la 11-a[5] kaj Humani generis de Pio la 12-a[6] kaj en komunaj deklaroj subskribitaj de Benedikto la 16-a kun Ĉefepiskopo de Canterbury Rowan Williams je la 23-a de novembro 2006 kaj Patriarko Bartolomeo la 1-a el Konstantinopolo je la 30-a de novembro 2006[7], kaj de kelkaj episkopaj konferencoj[8]. Sed tiuj ĉi dokumentoj ne koncernas orientajn katolikajn ekleziojn. Ili jam havas eklezian komunumon kun latina eklezio. En la Katekismo de Papo Pio la 10-a la Eklezio estis nomata "Romana".[9]

Precipe en landoj de meza kaj orienta Eŭropo, oni kelkfoje, eĉ en ŝtataj dokumentoj, uzas la esprimon "romkatoliko" por indiki katolikon de la latina eklezio, kaj "grekkatoliko" pri membro de bizanca orienta katolika eklezio. Tia uzo ne troviĝas en dokumentoj de la Sankta Seĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Primitiva Kristanismo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova konata detala bildo de Jesuo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo de Sankta Katarino.

Laŭ sia doktrino, la Romkatolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo mem[10]. La Nova Testamento registras la agadon kaj instruadon de lia grupo kaj lia elektado de la dek du apostoloj[11], kaj li donis al ili aŭtoritaton daŭrigi la laboron. Katolikoj kredas, ke Jesuo nomumis Simonon Petron kiel la gvidanton de la apostoloj[12] per proklamado "sur tiu roko mi konstruos mian eklezion... mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo...". Katolikoj kredas, ke la alveno de la Sankta Spirito sur la apostoloj, en okazintaĵo konata kiel Pentekosto[13], markis la komencon de la publika ministerio de la eklezio. Ĉiuj laŭregule konsekritaj episkopoj ekde tiam estas konsiderataj la posteuloj de la apostoloj.

La tradiciaj rakontoj diras, ke Petro fondis la kristanan komunumon de Romo[14], kie li servis kiel la unua episkopo kaj konsekris Linon[15] kiel posteulo kaj tiel ekis la vicon de papoj[16]. Elementoj de tiu tradicia rakonto kongruas kun la ankoraŭ ekzistanta historia indico kiu inkludas la verkadojn de sankta Paŭlo, de pluraj fruaj ekleziestroj (inter ili Klemento la 1-a) kaj ian arkeologian indicon. Kelkaj historiistoj de kristanismo asertas, ke la Romkatolika Eklezio povas esti spurata al la konsekro de Jesuo al Petro, aŭ ke Jesuo ne fondis eklezion en sia vivdaŭro sed disponigis kadron de kredoj, dum aliaj ne faras juĝon ĉu la eklezio estis fondita aŭ ne de li, sed malkonsentas kun la tradicia vidpunkto, ke la papado devenis de Petro. Tiuj asertas, ke Romo eble ne havis episkopon ĝis kiam la apostolo maljuniĝis kaj sugestas, ke la papado eble estis aldonita de la tradicia rakonto de la primitiva eklezio.

Dum la 1-a jarcento, la apostoloj vojaĝis ĉirkaŭ la mediteranea regiono fondante la unuajn kristanajn komunumojn aŭ ekleziojn[17], pli ol 40 el kiuj estis establitaj antaŭ la jaro 100. De 58 granda kristana komunumo ekzistis jam en Romo<ref[>http://www.la-historia.com.ar/historia_roma154.asp Arkivigite je 2011-01-22 per la retarkivo Wayback Machine]</ref>. La evangelioj de la Nova Testamento indikas, ke la plej fruaj kristanoj daŭre observis plurajn tradiciajn judajn leĝojn. Paŭlo ankaŭ direktis la evangeligadon de ne-judaj homoj, ekigante cirkumcid-polemikojn ĉe la Apostola koncilio[18]. En tiu koncilio, Paŭlo argumentis, ke cirkumcido jam ne estis necesa, kiel dokumentite en la Agoj de la Apostoloj (ĉapitro 15). Tiu pozicio estis vaste apogita kaj estis resumita en letero cirkulinta en Antioĥio.

Primitiva kristanismo akceptis plurajn romiajn praktikojn, kiel ekzemple antikvan sklavecon, kampanjante unuavice por humaneca traktado de sklavoj sed ankaŭ admonante sklavojn por konduti konvene al siaj majstroj. Frue kristanoj rifuzis oferi oferaĵojn al romiaj dioj aŭ adori romiajn regantojn kiel dioj kaj estis pro tio persekutataj.[19][20][21]. La unua okazo de persekutado gvidita de la Romia Imperio kontraŭ kristanoj okazis en la 1-a jarcento en Romo sub Nerono[22]. Poste tiaj persekutadoj okazis sub diversaj imperiestroj ĝis la granda persekutado de Diokleciano kaj Kajo Galerio, konsiderata kiel lasta provo malaperigi kristanismon[23]. La nomoj de la mortigitoj estis kompilitaj de la eklezio en la unuaj listoj de martiroj.

Aŭgusteno de Hipono.

Tamen la frua eklezio daŭre disvastiĝis, kaj evoluis kaj laŭ doktrinaj kaj strukturaj manieroj. Ekde la unua jarcento la episkopo de Romo ĝuis ian agnoskon, sed ĝenerale estis konsiderata kiel unu el inter la ĉefepiskepejoj. Ĝi emis aserti sian doktrinan aŭtoritaton ĉar ĝi kredis, ke la apostoloj Petro kaj Paŭlo gvidis la eklezion tie. La apostoloj fondis ekleziojn ankaŭ en aliaj urboj en la orienta regiono, kaj ties posteulo ĝuis similan rekonon. En la 2-a jarcento, skribaĵoj de eminentaj instruistoj difinis katolikajn ideojn en plena opozicio al Gnostikismo[24]. Aliaj verkistoj, kiel ekzemple Klemento la 1-a kaj Aŭgusteno de Hipono, influis la evoluon de ekleziaj instruo kaj tradicioj. Tiuj verkistoj kaj aliaj estas kolektive konataj kiel ekleziaj patroj. La Eklezio evoluigis la praktikon de renkontiĝo en "sinodoj" (koncilioj) por certigi, ke ĉiuj internaj doktrinaj diferencoj estu rapide solvitaj, kio faciligu ampleksan doktrinan unuecon ene de kaj inter la ĉefaj eklezioj. La koncepto de la supereco de la roma episkopo estis ĉiufoje pli rekonita de la eklezio minimume en la 2-a jarcento, kvankam disputoj pri ĝiaj implicoj finfine kondukis al pli postaj skismoj. La skisma Donatismo estis kreita en Norda Afriko en 311 en disputo pri la aŭtoritato de episkopoj kaj postvivinta ĝis la araba konkero en la 7-a jarcento.

Konstantino la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko el Hagia Sofia, ĉirkaŭ la jaro 1000.

Kristanismo estis enleĝigita en 313 sub la Edikto de Milano de Konstantino[25] kaj deklarita la ŝtata religio de la Imperio en 380[26]. Post ĝia leĝigo, kelkaj doktrinaj disputoj kondukis al la alvoko de koncilioj. La doktrinaj formuliĝoj rezultiĝantaj el tiuj koncilioj estis pivotaj en la historio de kristanismo[27]. La unuaj sep ekumenaj koncilioj, de la Unua koncilio de Niceo (325) ĝis la Dua koncilio de Niceo (787), serĉis atingi la ortodoksan konsenton kaj establi unuigitan kristanaron. En 325, la Unua koncilio de Niceo kunvenis en respondo al la pliiĝo de Arianismo, la kredo ke Jesuo ne ekzistis eterne sed estis dia estaĵo kreita kaj tial malpli grava ol dio la Patro. Kun la intenco grupigi la bazajn dogmojn de la kristana kredo en formulo, la koncilio promulgis kredaron, kiu fariĝis la bazo de kio nun estas konata kiel la Kredo Nicea. Krome, ĝi dividis la eklezion en geografiajn kaj administrajn areojn nomatajn diocezoj. La Koncilio de Romo en 382 establis la unuan Biblian kanonon, kiam ĝi enlistigis la tradiciajn librojn de la malnova kaj nova testamentoj. La Koncilio de Efeso en 431 kaj la Koncilio de Kalcedono en 451 difinis la rilaton de la dia kaj homa naturoj de Kristo en la disputo kun Nestorianismo kaj Monofizitismo[27].

Konstantino translokigis la imperian ĉefurbon al Bizancio, kaj la Koncilio de Kalcedono (451) levis la Episkopejon de Bizancio al pozicio "dua en eminenteco kaj povo de la episkopo de Romo"[28]. De ĉirkaŭ 350 ĝis ĉirkaŭ 500, la episkopoj, aŭ papoj, de Romo konstante pliiĝis en aŭtoritato. Romo havis specialan eminentecon super la aliaj diocezoj. Ĝi estis konsiderita kiel la eklezio fondita de Petro kaj Paŭlo. Ĝi situis en la ĉefurbo de la Okcident-Romia Imperio, estis riĉa kaj konata de aliaj eklezioj, kaj ekleziaj akademiuloj preferis la subtenon de la romia episkopo en doktrinaj disputoj[29].

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Gregorio la Granda reformis la eklezian praktikon.

Post romia kolapso en la Okcidento, la katolika kredo konkuris kun arianismo por la konvertigo de ĝermanaj tribecaj popoloj (ostrogotoj, visigotoj, burgundoj kaj vandaloj)[30]. La konvertiĝo de Klodvigo la 1-a en 496, pagana reĝo de la frankoj, markis la komencon de stabila ascendo de la katolika kredo en la Okcidento[31]. La benediktana regulo, kunmetita en 530, iĝis projekto por la organizo de monaĥejoj ĝenerale en Eŭropo[32]. Same kiel disponiganta fokuson por spirita vivo, la novaj monaĥejoj konservis klasikajn metiojn kaj artajn kapablojn konservante intelektan kulturon ene de lernejoj, skriptorioj kaj bibliotekoj. Ili ankaŭ funkciis kiel agrikulturaj, ekonomiaj kaj produktado-centroj, precipe en malproksimaj regionoj, iĝante gravaj portintoj de la civilizo.

La papo Gregorio la Granda reformis eklezian praktikon kaj administracion ĉirkaŭ 600 kaj lanĉis renoviĝintajn misiajn klopodojn kiuj estis kompletigitaj de aliaj misiaj movadoj kiel ekzemple la hiberna-skota misio. Misiistoj portis kristanismon al la anglosaksoj kaj aliaj ĝermanoj[33]. En la sama periodo, la okcidentaj gotoj kaj lombardoj transiris de Arianismo rekte al Katolikismo, kaj la keltaj eklezioj unuiĝis kun Romo en 664. Poste misiaj klopodoj de Cirilo kaj Metodo en la 9-a jarcento atingis Grandan Moravion kaj enkondukis, kun kristanismo, la cirilan alfabeton uzotan en la sudaj kaj orientaj slavaj lingvoj[34]. Dum kristanismo daŭre kreskis en Eŭropo, Islamo prezentis signifan armean minacon al okcidenta kristanismo. De 715, islamaj armeoj konkeris multon de la suda Mediteraneo.

Ikono prezentanta la Sanktan Virgulinon Blaĉernitisa, nun en Tretjakova galerio.

De la 8-a jarcento, la detruo de religiaj bildoj, iĝis plimulta fonto de konflikto en la orienta eklezio. Imperiestroj de la Bizanca Imperio Leono la 3-a kaj Konstantino la 5-a forte apogis bildodetruon, dum la papado kaj la okcidenta eklezio restis en favoro de la admiro al ikonoj. En 787, la Dua koncilio de Niceo regis en favoro de la ikonadmirantoj sed la disputo daŭris en la 9-a jarcento. La sekva fremdiĝo kondukis al la kreado de la papaj ŝtatoj kaj la papa kronado de la franka reĝo Karlo la Granda kiel imperiestro de la romianoj en 800. Tio poste kreis novajn problemojn kiam sinsekvaj okcidentaj imperiestroj serĉis trudi ĉiufoje pli striktan kontrolon de la papoj.

Problemoj en la Orienta kaj Okcidenta Kristanismo kreskis pli en la 9-a jarcento. Konfliktoj ekestis pri eklezia jurisdikcio en la bizancimperia sudo de Italio, misiistoj al Bulgario kaj mallonga skismo ĉirkaŭ Fotio de Bizanco. Pliaj malkonsentoj okazigis la reciprokan ekskomunikon de la papo kaj la patriarko en 1054, ofte konsiderita kiel la dato de la Orienta skismo[35][36]. La okcidenta branĉo de kristanismo restis en komunio kun la papo kaj restis parto de la Romkatolika Eklezio, dum la Orienta (greka) branĉo kiu malaprobis la papajn asertojn iĝis konata kiel la Ortodoksa Eklezio. Klopodoj ripari la fendon estis provitaj ĉe la Dua koncilio de Liono en 1274 kaj en la Koncilio de Florenco en 1439. Dum en ĉiu okazo la Orienta Imperiestro kaj Orienta Patriarko ambaŭ konsentis pri la reunuiĝo, tamen la koncilio ŝanĝis la sintenojn de la Orienta Eklezio kaj la skismo restis.

La klunia reformo de monaĥejoj kiu komenciĝis en 910 ekfunkciigis ĝeneraligitan monaĥan kreskon kaj renovigon[37]. Monaĥejoj lanĉis novajn teknologiojn kaj kultivaĵojn, kreskigis la kreadon kaj konservadon de literaturo kaj antaŭenigis ekonomian kreskon. Monaĥejoj, abatejoj kaj katedraloj daŭre funkciigis praktike ĉiujn lernejojn kaj bibliotekojn. Malgraŭ eklezia malpermeso de la praktiko de uzuro la pli grandaj abatejoj funkciis kiel fontoj por ekonomia kredito. La 11-a kaj 12-a jarcentoj vidis internajn klopodojn reformi la eklezion. La Kolegio de kardinaloj en 1059 estis kreita por liberigi papajn elektojn for de la entrudo fare de imperiestroj kaj nobelaroj. Laika investituro de episkopoj, fonto de la regado de regantoj en la eklezio, estis atakita de reformantoj kaj sub Gregorio la 7-a, ekiĝis la investitura polemiko inter papo kaj imperiestro. La afero estis poste aranĝita per la Konkordato de Worms en 1122, kie estis interkonsentita ke episkopoj estus selektitaj laŭ eklezia juro[38].

Roberto Curthose en la Unua krucmilito kontraŭ islamanoj.

En 1095, bizanca imperiestro Aleksio la 1-a apelaciis al Papo Urbano la 2-a por helpo kontraŭ refojaj islam-invadoj[39], kio instigis la papon lanĉi la unuan krucmiliton por helpi al la Bizanca Imperio kaj repreni kontrolon super la Sankta Lando[36]. La celoj ne estis konstante realigitaj, kaj epizodoj de brutaleco faritaj de la armeoj heredigis reciprokan malfidon inter islamanoj kaj okcidentaj kaj orientaj kristanoj, kaj inter tiuj ĉi lastaj. Dum la Kvara krucmilito estis la atakoj ĉefe kontraŭ Bizanco fare de la okcidentaj kristanoj kaj tio fine solidigis la skismon inter la eklezioj[40].

Sankta Francisko el Asizo.

La krucmilitoj spronis la formadon de diversaj kavaliraj ordenoj[41] kiel disponigitaj sociaj servoj same kiel protekto de pilgrim-itineroj. La Ordeno de germanaj kavaliroj, unu el la ordenoj, konkeris la tiaman paganan Prusion. La templanoj iĝis konataj bankistoj kaj kreditoroj kaj estis subpremitaj de reĝo Filipo la 4-a abrupte post 1300, kun apogo de la ekleziaj aŭtoritatoj. Poste, almozordenoj estis fonditaj de Sankta Francisko el Asizo kaj sankta Dominiko, kiuj alportis konsekritan eklezian vivon en urbajn valorojn[42]. Tiuj ordenoj ankaŭ ludis grandan rolon en la evoluo de katedralaj lernejoj en universitatojn[43], la rektaj prainstitucioj de la modernaj okcidentaj universitatoj. Rimarkindaj skolastikaj teologoj kiel ekzemple la dominika Tomaso el Akvino laboris pri tiuj universitatoj, kaj lia Sumo de teologio estis intelekta ŝlosila atingo en ĝia sintezo de aristotela penso kaj kristanismo[44].

En la 12-a jarcento, suda Francio vidis la aperon de katarismo[45], dualisma herezo kiu disvastiĝis de Orienta Eŭropo tra Germanio. Post kiam la kataroj estis akuzitaj je murdo de papa delegito en 1208, papo Inocento la 3-a deklaris la albigensan krucmiliton kontraŭ ili, kiu baldaŭ fariĝis "terura masakro". Li poste starigis la unuan papan inkvizicion por radikale ekstermi la ceterajn katarojn. Formaligite sub Gregorio la 9-a, tiu mezepoka inkvizicio estis utiligata por la lukto kontraŭ herezoj aŭ supozitaj herezoj.

Pedro Berruguete. Sankta Domingo prezidas aŭtodafeon (1475).

Dum la tempo, aliaj inkvizicioj estis lanĉitaj de laikaj regantoj, sub la iniciato aŭ kun la aprobo de eklezia hierarkio, por procesigi herezulojn, reagi al la minaco de islama invado aŭ por politikaj kaj eĉ privataj celoj. La reĝoj Fernando kaj Izabela de Hispanio formis inkvizicion en 1480, originale por trakti malfidelajn konvertitojn de judismo kaj islamo al Katolikismo. Dum la perido de 1350-aj jaroj, tiu hispana inkvizicio kondamnis inter 3 000 kaj 4 000 homoj, reprezentante ĉirkaŭ du procentojn de akuzitoj. En 1482 Siksto la 4-a kondamnis la troigon de la Hispana Inkvizicio[46], sed Fernando ignoris liajn protestojn. Estas debato inter historiistoj pri la relativa severeco de la Inkvizicio: ĝenerale oni konsideras, ke ĝi kaŭzis la terorigon de la deviantoj kaj malsamopiniantoj, kaj ke ĝi restriktis la liberan pensadon en la landoj kie ĝi havis pli da povo; katolikaj pensuloj asertas, ke pro jarcentoj da protestanta propagando, oni troigis la hororojn de la inkvizicioj asociitaj al la Romkatolika Eklezio kun agoj de laikaj regantoj. Kelkaj filozofoj kaj sciencistoj, inter kiuj plej famaj estas Giordano Bruno kaj Galileo Galilei estis pridemanditaj aŭ eĉ kondamnitaj de la inkvizicio. Laŭ historiisto Thomas Noble, la efiko de la Galilea afero estis restrikti sciencan evoluon en kelkaj eŭropaj landoj. Kiel reago, la eklezio kreis la Papan Akademion de la Sciencoj en 1603. La inkvizicio ludis maĵoran rolon en la fina elpelo de Islamo de Sicilio kaj Hispanio. En aliaj sociaj frontoj, katolikaj instruantoj turniĝis rekte al la forigo de sklaveco en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kvankam la papado daŭre aprobis portugalan kaj hispanan prenadon de islamaj sklavoj kaj poste ankaŭ ne evidente kondamnis la sklavigon de amerikaj indianoj fare de la portugalaj kaj hispanaj konkeristoj kaj koloniistoj.

Fresko "La lasta juĝo" de Mikelanĝelo.

En la 14-a jarcento la papado venis sub francan regadon, kun Klemento la 5-a en 1305 translokiĝante al Avignon. La avinjona papado finiĝis en 1376, kiam la papo revenis al Romo sed estis baldaŭ sekvita en 1378 de la 38-jaraĝa okcidenta skismo kun apartaj postulantoj al la papofico en Romo, Avignon kaj (post 1409) Pizo, subtenita de konfliktantaj laikaj regantoj. La afero estis finfine solvita en 1417 ĉe la Koncilio de Konstanco, kie la tri postulantoj aŭ eksiĝis aŭ estis senpovigitaj kaj nova elekto nomumis novan papon en la persono de Marteno la 5-a.

La eklezio estis la domina influo sur la evoluo de okcidenta arto en tiuj tempoj, kontrolante la pliiĝon de romaniko, gotiko kaj renesancaj stiloj de arto kaj arkitekturo[47]. Renesancaj artistoj kiel ekzemple Rafaelo, Mikelanĝelo, Leonardo da Vinci, Bernini, Botticelli, Fra Angelico, Tintoretto, Caravaggio, kaj Tiziano, estis inter amaso da novaj virtaj sponsoritoj de la eklezio[48]. En muziko, katolikaj monaĥoj evoluigis la unuajn formojn de moderna okcidenta muzika notacio kun la celo normigi liturgion en la tutmonda eklezio[49], kaj grandega korpuso de religia muziko estis verkita por ĝi. Tio estis unu el la fortoj kiuj kondukis rekte al la apero kaj evoluo de eŭropa klasika muziko, kaj multaj derivaĵoj[50].

Reformacio kaj kontraŭreformacio[redakti | redakti fonton]

La internaj malkonsentoj, la troa sekulara povo de la Eklezio, la koruptado kaj la senrespondecaj kaj skandalaj sintenoj de la diversaj papoj kondukis al serio de kritikoj, ne nur ekstere sed ankaŭ interne de la Eklezio, kiuj fine kondukos al la plej grava skismo, nome la Reformacio.

Marteno Lutero.

John Wyclif kaj Jan Hus kreis la unuan el nova serio de seninterrompaj religiaj perspektivoj kiuj defiis la eklezion. La Koncilio de Konstanco (1414-1417) kondamnis Hus kaj ordonis lian ekzekuton, sed ne povis malhelpi la Husanajn Militojn en Bohemio. En 1509, la akademiulo Erasmus verkis la libron Laŭdo de l' Stulteco[51], kiu vaste kaptis maltrankvilon ĉirkaŭ korupto en la eklezio. La Koncilio de Konstanco, Koncilio de Bazelo kaj la Kvina Laterana Koncilio provis ĉion por reformi la internan eklezion sed malsukcesis[52]. Riĉaj, potencaj kaj sekularaj viroj kiel Rodrigo Borgia (Aleksandro la 6-a) povis venki en elekto al la papofico[53]. Sekvata de Julio la 2-a, li mem prezentiĝis kiel sekulara princo[54]. En 1517, Marteno Lutero sendis siajn Naŭdek kvin tezojn al pluraj episkopoj[55]. Liaj disertaĵoj protestis kontraŭ ĉefaj punktoj de katolika doktrino same kiel kontraŭ la vendo de indulgoj[55]. En Svislando, Zvinglo, Kalvino, kaj aliaj forte kritikis la katolikan doktrinaron. Tiuj protestoj kaj defioj evoluis al ampleksa eŭropa movado nomata "Reformacio"[56].

Anglikanismo kaj Reformacio kondukis al la disigo de anglikanoj kaj protestantoj for de la Romkatolika Eklezio. Kiel respondo, la eklezio iniciatis serion de reformoj en vastaj areoj kiel doktrino, eklezia strukturo, ordenoj, spiritaj movadoj kaj politiko. La rezultintaj streĉitecoj inter katolikoj kaj protestantoj kaj la perceptita bezono de homogeneco de la kredo ekigis la eŭropajn militojn pro religio.

19-a jarcenta pentraĵo de François Dubois pri la Masakro de Sankta Bartolomeo.

En Germanio, la reformacio kondukis al naŭjara milito inter la protestanta Ŝmalkalda Ligo kaj la Katolika Imperiestro Karolo la 5-a. En 1618 multe pli grava konflikto estis la Tridekjara milito[57]. En Francio, serio de konfliktoj nomitaj Francaj religiaj militoj okazis de 1562 al 1598 inter la hugenotoj kaj la fortoj de la Franca Katolika Ligo. La Masakro de Sankta Bartolomeo markis la turnopunkton en tiu milito[58]. Pluvivantoj regrupiĝis sub Henriko de Navaro kiu iĝis katolika kaj komencis la unuan eksperimenton en religia toleremo per sia Nanta edikto en 1598[58]. Tiu Edikto, koncedita civila kaj religia toleremo al protestantoj, estis heziteme akceptita de papo Klemento la 8-a[59].

La Angla Reformacio sub Henriko la 8-a komence ekiĝis kiel politika disputo. Kiam la nuligo de lia geedziĝo estis neita de la papo, Henriko kreis akton en la parlamento (nome la Gvidpova akto), kiu igis lin, kaj ne la papon, la sola estro de la angla eklezio[60]. Kvankam li provis konservi tradician katolikismon, Henriko iniciatis la konfiskon de monaĥejoj, preĝejoj, katedraloj kaj sanktejoj kiuj antaŭe estis sub la posedo de la katolikoj[61]. Pli profunda doktrina kaj liturgia reformacio estis okazigita post la morto de Henriko la 8-a kaj daŭris sub la regado de Eduardo la 6-a kaj la ĉefepiskopo Thomas Cranmer. Sub Maria la 1-a Anglio denove komuniis kun Romo, sed Elizabeto la 1-a poste restarigis apartan eklezion kiu malpermesis katolikajn pastrojn[62] kaj malhelpis la katolikan edukadon de la infanoj kaj partoprenadon de la katolika eklezio en la politika vivo[63] ĝis kiam novaj leĝoj estis kreitaj en 1778.[64].

Henriko la 8-a, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa.

La Koncilio de Trento (1545-1563) iĝis la mova forto malantaŭ la Kontraŭreformacio. Doktrine, ĝi plifirmigis la centran katolikan instruon kiel ekzemple transsubstancigo, kaj la postulo je amo kaj espero same kiel kredo por ricevi savon[65]. Ĝi ankaŭ faris strukturajn reformojn, plej grave per plibonigado de la eduko de la pastraro kaj laikularo kaj plifirmigado de la centra jurisdikcio de la romia kurio[66]. Por popularigi kontraŭ-reformacian instruadon, la eklezio apogis la barokan stilon en arto, muziko kaj arkitekturo,[50] kaj novaj ordenoj estis fonditaj. Tiuj inkludis la Teatinojn, Barnabitojn kaj Jezuitojn, kelkaj el kiuj iĝis la grandaj misiaj ordenoj de pli postaj jaroj.[67] La jezuitoj rapide alfrontis la gvidadon de la edukado dum la kontraŭreformacio, rigardante ĝin kiel "batalkampon por koroj kaj mensoj"[68][69]. En la sama periodo, la verkadoj de figuroj kiel ekzemple Terezo el Avila, Francisko el Sales kaj Filipo Neri generis novajn spiritajn skolojn ene de la eklezio[70].

En ĉi tiu lasta parto de la 17-a jarcento, Inocento la 11-a reformis la hierarkion de la eklezio, inkluzive de simonio, nepotismo kaj la abundegaj papaj elspezoj kiuj heredigis al li grandan papan ŝuldon[71]. Li antaŭenigis misian agadon, provis asocii Eŭropon kontraŭ la Turkaj invadoklopodoj kaj malhelpis influajn katolikajn regantojn (inkluzive de la imperiestro) de geedziĝeco kun protestantoj.

Epoko de malkovroj[redakti | redakti fonton]

Portreto de Magelano fare de nekonata pentristo.

La Epoko de malkovroj vidis la vastiĝon de Okcidenteŭropa potenco kaj kulturo kaj, konsiderante la elstaran rolon de Hispanio kaj Portugalio, la disvastigon de Katolikismo al Ameriko kaj Azio fare de esploristoj kaj misiistoj.

Aleksandro la 6-a aljuĝis koloniajn rajtojn sur la plej granda parto de la lastatempe malkovritaj teroj al Hispanio kaj Portugalio[72] kaj la rezultinta sistemo permesis ŝtatinstancojn, ne la Vatikanon, kontroli ĉiujn klerikajn nomumojn en la novaj kolonioj[73]. Kvankam la hispanaj reĝoj teorie provis limigi la fitraktadon kontraŭ la indianoj fare de esploristoj kaj konkerintoj[74]. Antonio de Montesinos, dominika monaĥo, malkaŝe riproĉis al la hispanaj regantoj de Hispaniolo jam en 1511 pro ilia krueleco kaj tiraneco pro aĉa traktado de la amerikaj indiĝenoj[75]. La reĝo Fernando realigis la Leĝojn de Burgoso kaj Valadolido en respondo[76]. La temo gvidis al krizo de konscienco en Hispanio en la 16-a jarcento kaj, tra la verkadoj de katolika pastraro kiel ekzemple Bartolomé de Las Casas kaj Francisko de Vitorio, kondukis al debato pri la naturo de homaj rajtoj[77] kaj al la naskiĝo de moderna internacia juro[78]. Observigo de tiuj leĝoj estis malstrikta, kaj kelkaj historiistoj riproĉas al la eklezio ne fari sufiĉe multe por liberigi la indianojn. Aliaj montras al la eklezio kiel la nura voĉo kiu laŭtigis sian voĉon nome de indiĝenaj popoloj[79].

Bartolomé de las Casas.

En 1521 la portugala esploristo Fernando de Magaljao faris la unuajn katolikajn konvertigojn en Filipinoj[80]. Aliloke, portugalaj misiistoj sub la estreco de hispana jezuito Francisco Xavier evangelizis en Hindio, Ĉinio, kaj Japanio[81]. La kresko de la eklezio en Japanio haltiĝis en 1597 kiam la ŝogunato, kun la celo izoligi la landon de eksterlandaj influoj, lanĉis severan persekutadon de kristanoj. Subtera malplimulto de kristanoj postvivis ĝenerale en tiu periodo de persekutado[82] kaj observigita izoliteco estis poste ĉesigita en la 19-a jarcento[83]. En Ĉinio, malgraŭ jezuitaj klopodoj trovi interkonsenton, la ĉina rito-polemiko kondukis al la kanĝia imperiestro al kontraŭleĝigado de la kristanaj misioj en 1721[84]. Tiuj okazaĵoj aldonis lignerojn al kreskigado de kritiko de la jezuitoj, kiuj estis observitaj kiel la sendependa potenco de la eklezio, kaj en 1773 eŭropaj regantoj kuniĝis por devigi Klementon la 14-a disigi la ordenon[85]. La jezuitoj estis poste restarigitaj per la buleo de 1814 Sollicitudo omnium ecclesiarum. En la Kalifornioj[86], franciskana pastro Junípero Serra fondis serion de misiejoj[87]. En Sudameriko, jezuitaj misiistoj serĉis protekti indiĝenajn homojn de sklavigo per establado de duon-sendependaj kompromisejoj en areoj de nuna Paragvajo, norda Argentino kaj suda Brazilo.

Klerismo[redakti | redakti fonton]

Voltero kritikis la religion kaj la katolikan eklezion.

De la 17-a jarcento pluen, la klerismo pridubis la moralon, potencon kaj influon de la katolika eklezio sur la okcidenta socio. Verkistoj de la 18-a jarcento, kiel ekzemple Voltaire kaj la Enciklopediistoj verkis acerbajn kritikojn pri la religio kaj la eklezio. Unu celo de ilia kritiko estis la revoko de 1685 de la Nanta edikto de la reĝo Ludoviko la 14-a kiu finigis dumjarcentan politikon de religia toleremo de protestantaj hugenotoj.

La Franca Revolucio de 1789 kaŭzis ŝoviĝon de potenco de la eklezio al la Ŝtato, ruiniĝo kaj mistraktado de preĝejoj kaj la establado de la kulto al la racio[88]. En 1799, Napoleon Bonaparte invadis Italion, malliberigante la papon Pio la 6-a, kiu mortis en kaptiteco. Napoleono poste restarigis la Romkatolikan Eklezion en Francio tra la Konkordato de 1801[89]. La fino de la napoleonaj militoj alportis katolikan revigliĝon kaj la restarigon de la Papa Ŝtato[90].

La vastiĝo de la Brita Imperio alportis la unuajn katolikojn al Aŭstralio per la alveno de irlandaj malliberigitoj en Sidnejo en 1788. Je la fino de la 19-a jarcento, la misiistoj estis portintaj la katolikismon al la najbaraj insuloj de Oceanio.[91]

En Latinameriko, heredo de kontraŭ-klerikalaj reĝimoj komenciĝis en la 1830-aj jaroj[92]. Ekleziaj proprietoj estis konfiskitaj[93], episkopejoj forpelitaj kaj vakaj ordenoj subpremitaj, la kolekto de klerika dekonimposto (dekonaĵo) finiĝis[94] kaj klerika robo en publika spaco estis dekomence malpermesita[95] kaj poste malhelpita en kelkaj landoj.

Gregorio la 16-a defiis la potencon de la hispanaj kaj portugalaj monarkoj per nomumado de siaj propraj kandidatoj kiel koloniaj episkopoj. Li ankaŭ kondamnis sklavecon kaj la komercon de sklavoj per la buleo de 1839 In Supremo Apostolatus[96].

Industria epoko[redakti | redakti fonton]

La Unua Vatikana Koncilio estas la 20-a ekumena koncilio de la katolika eklezio.

En respondo al la sociaj defioj de la Industria revolucio kaj ties rezulto en la apero de laborista movado, tute for de la atingo de la ekleziuloj, Leono la 13-a publikigis la enciklikon Rerum Novarum. Ĝi metis katolikan socian instruon en esprimoj kiuj malaprobis socialismon, kiel materiisma ideologio, sed rekomendis la reguligon de la laborkondiĉoj, la establadon de vivsalajro kaj la rajton de laboristoj formi sindikatojn[97]. Tamen en plej areoj kaj sektoroj de katolikaj landoj, la ekleziuloj dum la 19-a jarcento restis tre ofte flanke de la burĝaro, de kiuj foje dependis ilia propra materia survivado, dum la malriĉuloj kaj laboristoj estis pli malproksimaj de la ekleziaj organizoj kaj tre ofte estis virinoj kiuj restis pli fidelaj al la katolika praktiko.

Kvankam la neeraripovo de la eklezio en doktrinaj aferoj ĉiam estis eklezia dogmo, la Unua Vatikana Koncilio, kiu kunvenis en 1870, asertis la doktrinon de papa neeraripovo se ekzercite sub specifaj kondiĉoj[98]. Tiu decido donis al la papo "grandegan moralan kaj spiritan aŭtoritaton sur la tutmonda eklezio"[99]. Reago al la deklaro gvidis al la disiĝo de grupo de plejparte germanaj eklezioj kiuj poste formis la Prakatolikan Eklezion[100].

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La unuiĝo de Italio en 1870 kaŭzis la perdon de la papa povo sur la papoŝtata teritorio, malgraŭ ties forta kontraŭstaro[101]. La teritoria disputo inter la papo kaj la itala registaro daŭris dum la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a. En 1929 estis subskribitaj la Lateranaj Traktatoj kun la reĝimo de Benito Mussolini, kiu koncedis suverenecon al la Sankta Seĝo en Vatikanurbo[102]. Ĉe la fino da la 19-a jarcento, katolikaj misiistoj akompanis koloniajn registarojn en Afriko kaj konstruis monaĥejojn, preĝejojn, lernejojn, kaj kuracejojn.

Franco dum sia milita insurekcio ricevis la subtenon de la Katolika Eklezio. Aliflanke dum la frankisma diktaturo la eklezio ricevis apogon de la reĝimo por establi preskaŭdevigan katolikismon. Franco mem ricevis ekleziajn privilegiojn.

La 20-a jarcento vidis la ascendon de diversaj movadoj kontraŭaj al la eklezia superrego, kiuj foje atingis registaran povon. En 1926 la Leĝo Calles apartigis eklezion kaj ŝtaton en Meksiko, kio kondukis al la Kristisma Milito[103] en kiu pli ol 3 000 pastroj estis ekzilitaj aŭ murditaj[104] kaj diversaj preĝejoj profanitaj[103]. En Sovetunio post la rusa revolucio de 1917, okazis persekutado kontraŭ ĉiuj eklezioj, inklude tiuj kun katolika obeo ĝis la 1930-aj jaroj[105]. Aldone al la ekzekuto kaj ekzilado de klerikoj, monaĥoj kaj laikoj, la konfisko de religiaj iloj kaj finigo de la funkciado de preĝejoj estis ofta[106]. Dum la Hispana Civitana Milito (1936-39), la katolika hierarkio subtenis la naciistan ribelanton Francisco Franco kontraŭ la registaro de la Popola Fronto[107], kaj ĝi konsideris la militon kiel krucmilito. En la respublikisma fronto, tuj post la ekigo de la milito, okazis diversaj persekutoj kontraŭ la eklezio, ĉefe per brulado de preĝejoj kaj persekuto de pastroj[108], kiuj siavice tre ofte partianis en la frankisma flanko, ĉefe post la frankisma venko. Pio la 11-a nomis tiujn tri landojn "terura triangulo"[109] kaj la malsukceso protesti en Eŭropo kaj Usono kiel "komploto de silento". La Eklezio ricevis gravajn privilegiojn post la venko de Franco, kio daŭris de diktatura maniero ĝis la 1970-aj jaroj, kiam fakte iu grava sektoro de la eklezio aktive partoprenis en la demokratiigo de la lando; post tio ĝenerale la sinteno de la katolikaj hierarkioj estis denove malprogresema, malakceptante reformojn.

La Eklezio subskribis kun la hitlera reĝimo konkordaton en 1933 kiu garantiis al la eklezio en Nazia Germanio ian protekton kaj rajtojn[110]. En 1937, Pio la 11-a eldonis en 1937 la enciklikon Mit brennender Sorge[111] kiu publike kondamnis la persekutadon fare de la nazioj de la eklezio kaj ilian ideologion pri rasa supereco[112]. Post kiam la Dua Mondmilito komenciĝis en septembro 1939, la eklezio kondamnis la invadon al Pollando kaj postaj naziaj invadoj en 1940[113]. Miloj da katolikaj pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj estis enkarcerigitaj kaj murditaj en la areoj okupitaj de la nazioj, inkluzive de Maksimiliano Kolbe kaj Edith Stein[114]. La rolo de la papo Pio la 12-a dum la Holokaŭsto estas ankoraŭ tre debatata; dum la eklezio deklaras, ke li gvidis la eklezian hierarkion por helpi protekti judojn de la nazioj[115] kaj helpis ŝpari centojn da vivoj de judoj[116], diversaj historiistoj diras, ke la eklezio ankaŭ estis kulpa pro la apogado dum jarcentoj de antisemitismo, kiu servis parte kiel bazo por la nazia persekuto[117] kaj Pio mem ne faris sufiĉe por ĉesigi naziajn abomenaĵojn[118]. Debato pri la valideco de tiuj kritikoj daŭras ĝis la nuntempo[116]. En 2000 Johano Paŭlo la 2-a nome de ĉiuj homoj, pardonpetis al judoj per insertado de preĝo ĉe la Muro de lamentadoj.

La Eklezio apogis diversajn totalismajn reĝimojn en tiu epoko, ne nur en Italio kaj Hispanio, sed ankaŭ en Portugalio, Latinameriko kaj aliaj en Centra Eŭropo: la reĝimo de la ustaŝoj en Kroatio ricevis apogon de la katolikaj episkopoj, kaj la slovakan ŝtaton gvidis pastro Jozef Tiso.

Dosiero:Mao proclaiming the establishment of the PRC in 1949.jpg
Proklamado de la Popola Ĉina Respubliko (01/10/1949).

Postmilitaj komunistaj registaroj en Orienta Eŭropo grave restriktis religiajn rajtojn[119]. Eĉ se kelkaj klerikoj kunlaboris kun la komunistaj reĝimoj[120], multaj estis enkarcerigitaj, deportitaj aŭ ekzekutitaj kaj la rezisto de la eklezio kaj la gvidado de Johano Paŭlo la 2-a akceligis la falon de komunistaj registaroj en tuta Eŭropo en 1991[121]. La pliiĝo de la potenco de la komunistoj en Ĉinio en 1949 kondukis al la forpelo de ĉiuj eksterlandaj misiistoj[122]. La nova registaro ankaŭ kreis la Patriotan Ĉinan Eklezion kies unupartie elektitaj episkopoj estis malakceptitaj de Romo[123] antaŭ multaj el ili estis forpelitaj. La Kultura Revolucio de la 1960-aj jaroj kondukis al la fino de ĉiuj religiaj establadoj. Kiam ĉinaj preĝejoj poste remalfermiĝis ili restis sub la kontrolo de la Patriota Eklezio. Multaj katolikaj pastroj daŭre estis senditaj al malliberejoj pro rifuzado rezigni pro fideleco al Romo[124].

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

La unua sesio de la Dua Vatikana Koncilio ekiĝis per la solena inaŭguro en la Baziliko Sankta Petro la 11-an de oktobro 1962.

La ŝanĝoj okazigitaj en la socio en la dua duono de la 20-a jarcento kondukis multajn katolikojn al strebo por modernigado de la katolika doktrino kaj agadmaniero. Kunvokite de nova papo Johano la 23-a, la Dua Vatikana Koncilio komenciĝis en 1962, kaj estis priskribita de la organizantoj kiel "malfermo de la fenestroj"[125]. Ĝi kondukis al ŝanĝoj en la liturgio ene de la Latina Eklezio, fokuso de ĝia misio kaj redifino de ekumenismo, precipe dialogo kun la Bizanca Ortodoksa Eklezio, Protestantoj[126] kaj Orientaj ortodoksaj eklezioj, sed ankaŭ kun aliaj nekristanaj religioj.

Ricevado de la koncilio formis la bazon de plurfacetaj internaj pozicioj ene de la eklezio ekde tiam. La tiel nomita Spirito de Vatikano la 2a sekvis la koncilion, influita de eksponentoj de Nova Teologio kiel ekzemple Josef Höfer. Kelkaj liberalaj disidentoj, kiel ekzemple Hans Küng, asertis, ke la Koncilio ne iris sufiĉe longe[127]. Aliflanke, tradiciemaj katolikoj, reprezentitaj de figuroj, kiel ekzemple Marcel Lefebvre, forte kritikis la koncilion argumentante, ke ĝi malpurigis la sanktecon de la latina meso, antaŭenigante religian indiferentismon rekte al "malveraj religioj" kaj kompromisitajn ortodoksajn katolikajn dogmon kaj tradicion. Grupo poziciigita favore al ĝi, reprezentita de teologoj ĉirkaŭ la revuo Communio de Benedikto la 16-a, diras, ke la koncilio estis pozitiva sed ekzistis misoj en la interpreto.

Benedikto la 16-a, papo de la romkatolika eklezio inter 2005 kaj 2013.

Malkontento pri la tradicia apogo de la Eklezio al la povuloj, ĉefe en latinamerikaj kaj sudeŭropaj landoj, kondukis iujn pastrojn kaj teologojn al alproksimiĝo al socireformaj movadoj, kio kondukis al la kreado de la t.n. Teologio de la Liberigo. Tiu polemiko kreis dividojn ene de la katolikaro mem, tiel ke kampanjoj por la homaj rajtoj kaj socia justeco okazigis la martiriĝon al katolikoj dum ĉi tiu periodo, rimarkinde en Latinameriko, kie la ĉefespiskopo Oscar Romero de Salvadoro estis mortpafita suraltare marte 1980, kaj ses jezuitoj de la Centramerika Universitato José Simeón Cañas estis murditaj en 1989, pri kio kulpis diktatorecaj reĝimoj apogataj de aliaj partoj de la katolika hierarkio[128]. La katolika monaĥino Patrino Teresa ricevis la Nobel-premion pri paco en 1979 pro sia humana laborado inter la malriĉuloj de Barato[129]. Episkopo Carlos Filipe Ximenes Belo ricevis la saman premion en 1996 for "laborado por justa kaj paca solvo en la konflikto de Orienta Timoro".[130].

La eklezio konstante daŭre konfirmis siajn proprajn moralajn poziciojn, kontraŭ tiuj disvastigitaj de la seksa revolucio kaj morala relativismo, aparte ĝenerala en okcidenta socio ekde la 1960-aj jaroj. Diversaj instruoj de la papoj, kiel ekzemple la cirkuleroj Humanae vitae kaj Evangelium Vitae, kontraŭbatalis koncipopreventon kaj aborton respektive[131], priskribante ilin kiel parton de "kulturo de morto"[132]. La opinioj pri sekso de la eklezio estis forte kritikitaj de aliaj, interalie pro la opono al la uzado de kondomoj eĉ por la preventado de seksaj malsanoj. Krome, tiu moralo estis en la centro de polemiko ekde la 1980-aj jaroj, pro la skandalo de la seksa mistraktado de infanoj fare de katolika pastraro en Usono, Aŭstralio, Irlando kaj aliaj landoj.

La publika apero de la Eklezio kreskis post la enoficigo de poldevena papo Johano Paŭlo la 2-a, kiu sin engaĝis en la politika kaj socia aktivado, kaj unuigis la internajn fortojn, kritikante la aperon de Teologio de la Liberigo inter pastraro en Sudameriko, kaj asertante, ke la eklezio devus estis ĉampiono por la senhavuloj neligitaj al radikalismo kaj perforto. Li krome pliigis la kanonizon de abundo de sanktuloj kaj faris el la konservativa movado Opus Dei sian personan prelaturon. La papo Francisko ekde 2013 regas kiel la reprezentanto de Sankta Seĝo kaj havas konstantan observan statuson ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Katolika kredo[redakti | redakti fonton]

Dio patro kreas Adamon; Siksta Kapelo, Vatikano.

La Romkatolika Eklezio instruas, ke ekzistas nur unu eterna Dio, kiu estas samtempe tri person(ec)oj en unu sola estaĵo: Dio Patro, Dio la Filo (Jesuo Kristo) kaj Dio Sankta Spirito, konata kiel Triunuo[133]. Katolika kredaro estas resumita en la La Kredo Nicea kaj detaligita en la Katekismo de la Katolika Eklezio[134][135]. Katolika kredo, diras ke la eklezio "... estas la daŭra ĉeesto de Jesuo sur la tero". Por katolikoj, la termino "eklezio" rilatas al la homoj kiuj komunias en Kristo kaj kiuj nutritaj de la Korpo de Kristo, iĝas la Korpo de Kristo mem[136]. La eklezio instruas, ke la pleno de la "rimedoj de saviĝo" ekzistas nur en la Romkatolika Eklezio, sed agnoskas, ke la Sankta Spirito povas uzi kristanajn komunumojn apartigitajn de ĝi mem por alporti homojn al saviĝo. Ĝi instruas, ke kiu ajn estas savita estas nerekte tra la eklezio, se la persono havas nescion pri ĝi kaj ties instruojn, kiu sekvas la moralon kiujn Dio diktis en sia koro kaj tial, aliĝus al la eklezio se li-ŝi komprenus la neceson. Ĝi instruas, ke katolikoj estas vokitaj de la Sankta Spirito por labori por unueco inter ĉiuj kristanoj.

Gvidado de la Sankta Spirito[redakti | redakti fonton]

Alegorio de la Sankta Spirito en la Baziliko Sankta Petro, Vatikano.

Surbaze de la promesoj de Kristo en la Evangelioj, la eklezio, kredas ke ĝi estas daŭre gvidita de la Sankta Spirito kaj tiel protektita neeraripove de falado en doktrina eraro. La Romkatolika Eklezio instruas, ke la Sankta Spirito rivelas la veron de Dio tra la Sanktaj Skriboj, la Sankta Tradicio kaj la Magisterio. La katolika Biblio konsistas el la 73 libroj. Tio konsistas el la 46 libroj trovitaj en la malnovgreka versio de la Malnova Testamento, konata kiel la Septuaginto kaj la 27 skribaĵoj de la Nova Testamento unue trovitaj en la Vatikana Kodekso 1209 kaj enlistigitaj en la Orienta letero de Atanazio. La Sankta Tradicio konsistas el tiuj instruoj[137] de la eklezio ekzistintaj ekde la tempo de la apostoloj[138][139]. La Biblio kaj la Tradicio estas kolektive konataj kiel la "deponaĵo de kredo" (depositum fidei). Tiuj estas interpretitaj per la Magisterio (de magister, la latina vorto por "instruisto"), la instrua aŭtoritato de la eklezio, kiu estas plenumita de la papo kaj la kolegio de episkopoj en unio kun la papo[140].

Sakramentoj[redakti | redakti fonton]

Bapto de bebo.

Laŭ la Koncilio de Trento, Kristo starigis sep sakramentojn kaj konfidis ilin al la eklezio[141]. Tiuj estas Bapto, Konfirmacio, Komunio, Konfeso, Unkto, Ordino kaj Nupto. Sakramentoj estas grave videblaj ritoj kiujn katolikoj vidas kiel signoj de la ĉeesto de Dio kaj efikaj kanaloj de la graco de Dio al ĉiuj kiuj ricevas ilin kun la emo engraciĝi. Kun la escepto de bapto, la sakramentoj estas administritaj de preskribitaj membroj de la katolika pastraro. Bapto estas la nura sakramento kiu povas esti administrita en krizo fare de iu katoliko, aŭ eĉ nekristano kiu "havas la intencon de baptado laŭ la kredo de la Romkatolika Eklezio"[142].

Katolikoj kredas, ke Kristo estas la Mesio de la profetaĵoj de la Malnova Testamento[143]. En okazaĵo konata kiel la Enkarniĝo, la eklezio instruas, ke, tra la potenco de la Sankta Spirito, Dio iĝis unueca kun homnaturo kiam Kristo estis koncipita en la utero de la Virgulino Maria. Kristo estas plene dia kaj plene homa laŭ katolikismo. Estas instruite, ke la misio de Kristo sur la tero inkludis donadon de instruoj al homoj kaj disponigi lian ekzemplon por sekvi lin, kiel registrite en la kvar Evangelioj.[144]

La resurekto de Jesuo Kristo (Rafaelo Sanzio).

Fali en peko estas konsiderita kiel kontraŭa al la instruoj de Jesuo, malfortigante la similecon de la persono al Dio kaj malakceptante lian amon. Pekoj varias de la malpli gravaj pardoneblaj pekoj ĝis pli gravaj mortaj pekoj kiuj finigas la rilaton de persono kun Dio. Ankaŭ la eklezio instruas, ke tra la pasiono de Kristo kaj lia krucumo, ĉiuj homoj havas eblon por pardono kaj liberigo de peko, kaj tio povas esti akordigata al Dio. La Resurekto de Jesuo, laŭ katolika kredo, akiris por homoj eblan spiritan senmortecon antaŭe neita al oni pro prapeko. Per akordigado kun Dio kaj sekvado de la vortoj de Kristo kaj agoj, la eklezio kredas, ke oni povas eniri la Regnon de Dio, kio estas la "... regado de Dio ĉe la koro kaj vivo de la homoj".

Kristo rakontis al siaj apostoloj, ke post lia morto kaj resurekto li sendus al ili la "konsolanton", la "Sanktan Spiriton", kiu "... instruos al vi ĉiujn aĵojn ". Katolikoj kredas, ke ili ricevas la Sanktan Spiriton tra la sakramento de la Konfirmacio kaj ke la graco ricevita dum la bapto estas fortigita, konvene se ĝisosta, ĉar katolikoj devas esti en stato de graco, kio signifas, ke ili ne povas konscie ne konfesi mortan pekon. Ili ankaŭ verŝajne prepariĝas spirite por la sakramento, elektis sponsoron por spirita subteno, kaj selektis sanktulon por esti la speciala patrono kaj peranto. En la Orienta Katolika Eklezio, bapto, inkluzive de bebo-bapto, estas tuj sekvita de Konfirmacio kaj la ricevado de la Komunio.

Postmorta vivo[redakti | redakti fonton]

Lasta juĝo.

Kredo je postmorta vivo estas parto de katolika doktrino, la "kvar lastaj aĵoj" morto, juĝo, ĉielo, kaj infero[145]. La Eklezio instruas, ke, tuj post morto, la animo de ĉiu persono ricevos specialan juĝon de Dio, bazita en la faroj de la tera vivo de tiu individuo[146]. Tiu instruado ankaŭ atestas alian tagon kiam Kristo estos en universala juĝo de ĉiu homo[147]. Tiu fina juĝo, laŭ eklezia instruado, alportos finon al homa historio kaj markos la komencon de nova kaj plibonigos rifuĝejon kaj teron regitan de Dio per justeco[148]. La bazo, sur kiu la animo de ĉiu persono estos taksita, estas detaligita en la Evangelio laŭ Mateo, kiu enlistigas kompatfarojn eĉ al homoj konsideritaj "la malplejuloj"[149].[145]. Emfazo estas sur la vortoj de Kristo "Ne ĉiu kiu diros "Sinjoro, Sinjoro" heredos la regnon de ĉielo, sed tiu kiu faras la volon de mia Patro kiu estas en ĉielo".

Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

Maria de Nazareto, la patrino de Jesuo.

Preĝoj kaj fervoraĵoj al Maria apartenas al la katolika pietato, sed malsamaj al la dia adorado. La Eklezio kredas je Maria kiel eterna Virgulino kaj Dipatrino[150]. La katolika kredo pri Maria estas la Senmakula koncipiĝo, sen la makulo de la prapeko kaj la korpa ĉieleniro post la fino de ŝia vivo en la tero, kiuj estis difinitaj kiel dogmo fare de la papo Pio la 9-a en 1854 kaj Pio la 12-a en 1950, respektive.

La Romkatolika Mariologio ne nur temas pri la vivo de la patrino de Jesuo sed ankaŭ pri ŝia kultado en la ĉiutago, la maria preĝo kaj arto, la muziko kaj arkitekturo. Pluraj liturgiaj mariaj festoj okazas dum la tuta jaro kaj ŝi estas honorigata per multaj titoloj kiel Reĝino de la Ĉielo. La papo Paŭlo la 6-a nomis ŝin Patrino de la Eklezio, ĉar naskinte Jesuon, ŝi estas konsiderata kiel spirita patrino de ĉiu membro de la Korpo de Kristo. Pro ŝia grava rolo en la vivo de Jesuo, preĝoj kaj piaĵoj tiurilate kiel la Rozario, Ave Maria, Salve Regina kaj Memorare estas oftaj katolikaj praktikoj[151].

La Eklezio asertis la kredindecon de kelkaj mariaj aperoj, kiel la apero en Lourdes, Fátima, Guadalupe[152] kaj aliaj. La pilgrimado al ĉi tiuj lokoj estas tre popularaj[153].

La eklezia rolo[redakti | redakti fonton]

Sankta Petro, posteulo de Kristo.

Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, kiujn Li respondecigis pri sia eklezio. Malsame ol multaj protestantoj, katolikoj rigardas la videblan eklezion kiel diodestiniton, protektatan de Dio. La eklezio estas, laŭ la Skriboj, "la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝinta korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera eklezio, ne pluraj. Sur la tero, la gvidado de la eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas papoj. Katolikoj kredas, ke Jesuo promesis, ke la eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Sankta Spirito. Alivorte, la eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran doktrinon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la skribaĵoj kaj en la tradicioj konservitaj en la eklezio. Por eniri la eklezion oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruaĵojn kaj ricevi la sakramenton de bapto.

Savo[redakti | redakti fonton]

Arta reprezentado de la Purgatorio.

La eklezio instruas, ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiuj homoj. Savo okazas esence per graco – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekintoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol kalvinistoj, katolikoj kredas, ke devas esti respondo libera kaj homa al la dia graco, kiun la individuo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de la graco, bapto tiam donas renovigon, pardonon de pekoj kaj adopton en la eklezion, la familion de Dio. Post bapto la katolika kristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo[154]. Kredanto devas serĉi pardonon por siaj pekoj kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo[155]. Por helpi kristanojn Jesuo provizis sep sakramentojn, doniloj de Dia graco al kredantoj.

Katolikoj kredas, ke Dio agas aktive en la mondo. Kristanoj povas gracpliiĝi per preĝo, bonfaroj kaj tiuj spiritaj disciplinoj, kiuj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko kaj peto[156]. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgulino Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de iu kristano kaj preĝi por tiuj en tero[157]. Kiel la patrino de Jesuo, la Virgulino Maria estas konsiderata ankaŭ la patrino spirita de ĉiuj kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de graco, konfesinta kaj pentinta pekon mortigan, heredos vivon eternan. Tamen, multaj eble devos suferi staton de dumtempa purigado antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomiĝas Purgatorio[158]. Instruoj katolikaj emfazas pardonon, bonfaron al aliuloj kaj sanktecon de vivo, kontraŭante eŭtanazion, eŭgenikon kaj abortigon, ĉiuj el kiuj povas detrui die kreitan vivon.

Sanktuloj[redakti | redakti fonton]

Sanktuloj estas kristanoj nun en la ĉielo, kiuj povas aŭdi la preĝojn de la fideluloj kaj preĝi por ili. Katolikoj preĝas al sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj, kiuj estas gracodonitaj de Dio. Inter la sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara. Temas pri la supozita peranto de la veno de dio Jesuo al la tera mondo: sen ŝia interveno (naski Jesuon) la tuta teologio de kristanismo estus tute senbaza kaj estus neniu diferenco inter judismo kaj kristanismo. En diversaj partikularaj lokoj la venerado de sanktuloj (inklude Dipatrinon) estas tiom grava ke foje preskaŭ anstataŭas la adoradon al Dio mem, per socia konduto kiu estas pli proksima al folkloro ol al la vera kredo. Al tiu misadorado kontribuas la aferoj de patroneco de urboj, profesioj kaj aliaj entoj, kiel nomigo de preĝejoj, monaĥejoj, universitatoj ktp., atribuitaj al la diversaj sanktuloj, virgulinoj ktp.

Organizo kaj demografio[redakti | redakti fonton]

Hierarkio, personaro kaj institucioj[redakti | redakti fonton]

Pietro Perugino: Kristo liveras al Petro la ŝlosilojn de la regno de la ĉieloj (Fresko de la Siksta Kapelo, 1480-1482).

La hierarkio de la eklezio estas gvidata de la papo kiu posedas la titolojn inkluzive de Episkopo de Romo[159], posteulo de Sankta Petro, Princo de la apostoloj, Vikario de Kristo kaj Supera Papo de la Universala Eklezio[160]. La papo estas elektita teorie por la tuta vivo fare de la Kolegio de Episkopoj kaj devas esti levita al la pozicio de episkopo antaŭ ekoficigo. En la eklezio, la papo havas jurisdikcian superecon en aferoj de kredo, moralo, disciplino kaj eklezia administrado kaj estas la ŝtatestro de la Vatikanurbo[161].

La granda plimulto de la membraro de la katolika eklezio apartenas al la latina aŭ okcidenta eklezio, sed ekzistas ankaŭ egalrajte orientaj katolikaj eklezioj. La latina havas sian propran juron (kodigita kiel Kodo de Kanona Juro), kaj la 23 orientaj havas siajn proprajn ekleziajn jurojn, kies komunaĵoj estas kunkodigitaj en la Kodo de Kanonoj de la Orientaj Eklezioj (Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium). En iuj orientaj katolikaj eklezioj la eparĥiojn kondukas patriarko, en aliaj grandĉefepiskopo, en aliaj metropolito, dum ankoraŭ en aliaj ne ekzistas superulo al la eparĥiaj episkopoj.[162]

Viroj povas iĝi preskribitaj por pastriĝo kaj funkcii kiel diakonoj, pastroj aŭ kiel episkopoj tra la sakramento de Ordino, kiu estas transigita de unu aŭ pli da episkopoj per la surmetado de manoj[163]. Kardinaloj estas kutime episkopoj kaj servas kiel papaj konsilistoj. Diakonoj kaj ĉiu alia pastro povas prediki, instrui, bapti, geedzigi kaj fari funebran liturgiojn. La sakramentoj de la Komunio, Konfeso kaj Unkto povas esti administritaj nur de pastroj aŭ episkopoj. Ĉiu pastro kiu estas episkopo nomo de la Kolegio de Episkopoj[164][165] kaj estas komune konsideritaj la posteuloj de la apostoloj. Nur episkopoj povas administri la sakramenton de Ordino.

Episkopo celebras la diservon en Slovaka grek-katolika eklezio en Prešov, orienta Slovakio.

La eklezio instruas, ke ĉar la dek du apostoloj elektitaj de Jesuo[166] estis virseksaj, nur viroj povas esti elektitaj kiel pastroj. Johano Paŭlo la 2-a, en sia apostola letero Christifideles Laici, asertas, ke virinoj havas specifajn vivokupojn rezervitajn nur por la ina sekso, kaj estas egale vokitaj por esti disĉiploj de Jesuo. Edziĝintaj viroj povas iĝi diakonoj, sed nur fraŭlaj viroj ordinare ordiniĝas kiel sacerdotoj en la Latina Eklezio. Tamen, oni povas escepti de tiu normo edziĝintajn klerikojn ricevitajn en la eklezion el aliaj kristanaj komunumoj.[167] Iuj Orientaj katolikaj eklezioj ordinas kaj fraŭlajn kaj edziĝintajn virojn al la sacerdoteco, sed edziĝintaj viroj ne povas iĝi episkopoj. Viroj kun nedaŭraj samseksemaj inklinoj povas esti preskribitaj diakonoj sekvante tri jarojn da preĝo kaj ĉasteco, sed samseksemaj viroj kiuj estas sekse aktivaj, aŭ tiuj kiuj profunde enradikigis samseksemajn tendencojn, ne povas esti ordinataj. Laŭ la Vatikano la nombro de pastroj pliiĝis en 2005 de 405 891 al 406 411, kvankam en Eŭropo kaj Ameriko malpliiĝas de ĉirkaŭ duono de unu procento. En 2007, la nombro de pastroj pliiĝis de 0.18 procentoj al 408 024 kun pliiĝoj de 27.6 procentoj en Afriko kaj 21.1 procentoj en Azio, malmulte da ŝanĝo en Ameriko kaj malkreskoj de 6.8 procentoj en Eŭropo kaj 5.5 procentoj en Oceanio.

Membreco kaj laikularo[redakti | redakti fonton]

La katolika membreco en 2007 estis 1.147 milionoj da homoj[168], pliiĝinte de 1950 (437 milionoj) kaj de 1970 (654 milionoj).[169] La Katolika loĝantarkresko de 139% retroiris al 117% inter 1950 kaj 2000. Ĝi estas la plej granda kristana eklezio, kaj ampleksas pli ol la duonon de ĉiuj kristanoj, ĉirkaŭ unu sesono de la loĝantaro de la mondo, la plej granda fakorganizita korpo de iu monda religio, kvankam la nombro de praktikantaj katolikoj tutmonde estas ne fidinde konata. Membreco kreskas precipe en Afriko kaj Azio[170]. La eklezio konsistas el 3% de la loĝantaro en Azio kvankam ekzistas granda proporcio de gemonaĥoj, pastroj kaj parokoj proksimaj al la katolikaj komunumoj. De 1975 al 2000, totala azia loĝantaro kreskis de 61% kun azia katolika loĝantarkresko al 104%.

Laikaro konsistas el tiuj katolikoj kiuj ne estas ordinitaj kiel pastroj. Membrecon de la Romkatolika Eklezio oni akiras per la bapto. Katolikoj de la latina eklezio baptitaj kiam infanoj normale ricevas unuafoje la sakramenton de la Eŭkaristio nur kiam ili atingas la raciaĝon. En orientaj katolikaj eklezioj tuj post Bapto venas la konfirmacio kaj la komunio por infanoj aŭ plenkreskaj konvertitoj. Plenkreskuloj kiuj neniam estis baptitaj povas esti allasitaj al Bapto per partoprenado de eduk-programo kiel ekzemple la Rito de Kristana Iniciato de plenkreskuloj. Kristanoj baptitaj ekster la Romkatolika Eklezio estas allasataj per aliaj formad-programoj. Membroj de la eklezio povas ricevi anatemon pro gravaj malobservoj de eklezia juro.

Organizoj[redakti | redakti fonton]

Eklezia Latino[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eklezia Latino.
La ĉefa sceno de la Trenta meso dirita en latino. La katolika eklezio ege hegemoniis en la uzado kaj prononcado de Latino dum la lasta jarmilo.

La plej granda organizo kiu retenas Latinon en oficialaj kaj preskaŭ-oficialaj kuntekstoj estas la Katolika Eklezio. La Katolika Eklezio diris, ke la meso ne nepre devas esti dirita en Latino en la koncilio de 1962-1965. Latino restas la lingvo de la Roma rito; la Trenta meso estas dirita en Latino. Kvankam la meso de papo Paŭlo la 6-a estas kutime dirita en la loka lingvo, ĝi povas esti kaj ofte estas dirita en Latino, ĉu parte ĉu tute, speciale por multlingva publiko. Ĝi estas la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo, la ĉefa lingvo de ties oficiala gazeto, nome Acta Apostolicae Sedis, kaj la laborlingvo de la Tribunalo de la Roma Rota. Vatikanurbo estas hejmo ankaŭ de la nura bankaŭtomato kiu donas instrukciojn en Latino.[171] En la Pontifikaj Universitatoj postgradigaj kursoj de Kanona juro estas instruitaj en Latino, kaj artikoloj estas verkitaj en la sama lingvo.

Tradicioj de adoro[redakti | redakti fonton]

La Lasta Vespermanĝo estas la fokuso de katolika adoro, kaj tial en multaj katolikaj hejmoj de diversaj landoj tiaj pentraĵoj regis la ĉefan salonon.

Malsamaj liturgiaj tradicioj, aŭ ritoj, ekzistas en la universala eklezio, reflektante historian kaj kulturan diversecon prefere ol diferencoj en kredoj[172]. La plej ofta uzita liturgio estas la Roma rito (kiu estas uzata en la plej granda parto de la Latina Eklezio, sed ne en la Orientaj katolikaj eklezioj nek en tiuj partoj de la Latina Eklezio kie aliaj latinaj liturgioj estas en uzo). Aktuale, la roma rito ekzistas en du aprobitaj formoj: la ordinara formo (Meso de Paŭlo la 6-a), okazinta plejparte en la popola lingvo kaj la speciala formo en latina lingvo[173]. En Usono, kelkaj parokoj utiligas varion de la roma rito kiu retenas multajn aspektojn de la anglikanaj liturgioj. En 2009, ankaŭ estis kreitaj ordinado por anglikanoj enmeti komunecon kun la katolika eklezio. Aliaj okcidentaj ritoj (ne-romaj) inkludas la Ambrosian Riton kaj la Mozaraban Riton.

La Eŭkaristio estas la centra celo en ĉiu meso kaj en la katolika adorado[174]. La vortoj de institucio por tiu sakramento estas prenitaj de la Evangelioj kaj leteroj de Paŭlo. Katolikoj kredas, ke ĉe ĉiu Meso, la pano kaj vino iĝas la vera korpo kaj sango de Kristo. La eklezio instruas, ke Kristo establis novan pakton kun la homaro tra la institucio de la Komunio ĉe la Lasta Vespermanĝo[175]. Ĉar la eklezio instruas, ke Kristo estas nuna en la Komunio, ekzistas striktaj reguloj ĉirkaŭ ĝia festado kaj ricevo[176]. Katolikoj devas abstini sin de manĝado dum unu horo antaŭ ricevi Komunion. Tiuj kiuj estas konsciaj de estado en stato de morta peko estas malpermesitaj de tiu sakramento se ili ricevis pekliberigon tra la sakramento de Konfeso. Katolikoj ne povas ricevi komunion kun protestantaj eklezioj pro iliaj malsamaj kredoj.

Katolikismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katolika Esperanto-movado.
Duilio Magnani transdonas Esperantan legaĵaron al papo Johano Paŭlo la 2-a (1997).
ADORU, 2001.

La ĉefa esperantista organizo katolika estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.

Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903). IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo.

Sendependa de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.

La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.

Radio Vatikana trifoje por semajno elsendas en Esperanto.

Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzis Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.

Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj, kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav Vlk de Prago, kardinalo Dionigi Tettamanzi de Milano kaj ĉefepiskopo Jakubinyi de Transilvanio.

En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.

La paroĥo Sankt Fidelis[rompita ligilo] en Villingen-Schwenningen, en la Nigra Arbaro de Germanio, de 1988 ĝis 2003 gvidiĝis fare de la esperantista pastro Bernhard Eichkorn kaj tiam havis oficialan esperantlingvan retejon.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Ĉefepiskopo Miklós György Jakubinyi de Rumanio, kies episkopujo (Transilvanio) estas duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo, proponas Esperanton kiel la interlingvon de la Eklezio:

La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio), tiam oni surprenus la vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus lingvan imperiismon.

Li ankaŭ diris:

Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana, por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto. Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.

La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana Koncilio (1962–65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Number of Catholics on the Rise. Zenit News Agency (27 de aprilo 2010). Alirita 2a de majo 2010. Por pli detalaj nombroj de la katolikoj kaj ties pastroj, ilia divido laŭ kontinetoj, kaj por ŝanĝoj inter 2000 kaj 2008, vidu Annuario Statistico della Chiesa dell'anno 2008. Gazetara Servo de la Sankta Seĝo (27a de aprilo 2010). Alirita 2a de majo 2010. (en la itala lingvo)
  2. O'Collins, p. v (antaŭvortoj).
  3. Libreria Editrice Vaticana (2003). "Katekismo de la katolika eklezio" Revizitita je 2009-05-01.
  4. Vatikano. Dokumentoj de la II Vatikana Konsilio. Kontrolita je 2009-05-04. Noto: La subskribo de la Papo aperas en la latina versio.
  5. [1]
  6. [2]
  7. Respektive [3] kaj [4] Arkivigite je 2011-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Ekzemplo: La Baltimora Katekismo, oficiala katekismo sankciita de la katolikaj episkopoj de Usono, asertante: "Tio estas kial ni estas nomataj Romaj katolikoj; por montri ke ni estas unuigitaj al la vera posteulo de Sankta Petro" (Demando 118) kaj referencas al la Eklezio kiel la "rom-katolika eklezio" sub Demandoj 114 kaj 131 (Baltimora Katekismo).
  9. La Katekismo de Sankta Pio la 10-a, La Naŭa Artikolo de la Kredaro, Demando 20, Eldonejo=Cin.org. Alirita en 2010-10-28.
  10. Kreeft, p. 98, citaĵo "La fundamenta kialo por esti katolikaj SIC la historia fakto-tio kiun la Romkatolika Eklezio estis fondita fare de XXXGud, estis la invento de dio, ne viro... Ĉar la Patro donis aŭtoritaton al Kristo (Jn 5:22; Mt: 28:18-20), Kristo pludonis ĝin al siaj apostoloj (Lk 10:16), kaj ili pludonis ĝin al la posteuloj kiujn ili nomumis kiel episkopoj."
  11. [5]
  12. [6]
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-23. Alirita 2011-02-03.
  14. [7]
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-08. Alirita 2011-02-03.
  16. [8]
  17. [9]
  18. [10]
  19. MacCulloch, Christianity, pp. 155–159.
  20. Chadwick, Henry, p. 41.
  21. MacCulloch, Christianity, p. 164.
  22. [11]
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-05. Alirita 2011-02-03.
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-27. Alirita 2011-02-03.
  25. Davidson, p. 341.
  26. Wilken, p. 286.
  27. 27,0 27,1 M'Clintock and Strong's Cyclopedia, Volume 7, p. 45a.
  28. Noble, p. 214.
  29. "Rome (early Christian)." Cross, F. L., eld. The Oxford dictionary of the Christian church. New York: Oxford University Press. 2005
  30. Le Goff, p. 14
  31. Le Goff, p. 21
  32. Woods, p. 27
  33. Duffy, p. 69
  34. Johnson, p. 18
  35. Collins, p. 103
  36. 36,0 36,1 Bokenkotter, pp. 140–141
  37. Duffy, pp. 88–89.
  38. Noble, pp. 286–287
  39. Riley-Smith, p. 8
  40. Robert Bartlett, The Normans, BBC TV
  41. Norman, pp. 62–66
  42. Le Goff, p. 87
  43. Woods, pp. 44–48
  44. Bokenkotter, pp. 158–159
  45. Malcolm Barber, The Cathars p 1. Longman, ISBN 0-582-25661-5.
  46. [12]
  47. Woods, pp. 115–27.
  48. Duffy, p. 133.
  49. Hall, p. 100.
  50. 50,0 50,1 Murray, p. 45.
  51. Norman, p. 86
  52. Bokenkotter, p. 201
  53. Duffy, p. 149
  54. MacCulloch, The Restoration, p. 41
  55. 55,0 55,1 Bokenkotter, p. 215
  56. Bokenkotter, pp. 223–224
  57. Vidmar, p.233
  58. 58,0 58,1 Bokenkotter, p. 233
  59. Duffy, pp. 177–178
  60. Bokenkotter, pp. 235–237
  61. Schama, pp. 309–311
  62. Noble, p. 519
  63. Solt, p. 149
  64. Judith F. Champ, 'Catholicism', en John Cannon (ed.), The Oxford Companion to British History, rev. eld. (Oxford: University Press, 2002), p. 176
  65. Bokenkotter, pp. 242–244
  66. Lahey, p. 1125
  67. Norman, pp. 91–92
  68. Norman, p. 94
  69. Johnson, p. 87
  70. Bokenkotter, p. 251
  71. Duffy, pp. 188–191
  72. Koschorke, p. 13, p. 283
  73. Hastings (1994), p. 72
  74. Noble, pp. 450–451
  75. Koschorke, p. 287
  76. Johansen, p. 109, p. 110, citaĵo: "In the Americas, the Catholic priest Bartolomé de las Casas avidly encouraged enquiries into the Spanish conquest's many cruelties. Las Casas chronicled Spanish brutality against the Native peoples in excruciating detail."
  77. Koschorke, p.287
  78. Chadwick, Owen, p. 327
  79. Dussel, p. 45, pp. 52–53, citaĵo: "The missionary Church opposed this state of affairs from the beginning, and nearly everything positive that was done for the benefit of the indigenous peoples resulted from the call and clamor of the missionaries. The fact remained, however, that widespread injustice was extremely difficult to uproot ... Even more important than Bartolomé de Las Casas was the Bishop of Nicaragua, Antonio de Valdeviso, who ultimately suffered martyrdom for his defense of the Indian."
  80. Koschorke, p. 21
  81. Koschorke, p. 3, p. 17
  82. McManners, p. 318
  83. Koschorke, pp. 31–32
  84. McManners, p. 328
  85. Duffy, p. 193
  86. Bokenkotter, p. 295
  87. Norman, pp. 111–112
  88. Bokenkotter, pp. 283–285
  89. Collins, p. 176
  90. Duffy, pp. 214–216
  91. [13]
  92. Stacy, p. 139
  93. Bethell, pp. 528–529
  94. Kirkwood, pp. 101–102
  95. Hamnett, pp. 163–164
  96. Duffy, p. 221
  97. Duffy, p. 240
  98. Leith, p. 143
  99. Pollard, pp. 7–8
  100. Fahlbusch, p. 729
  101. Bokenkotter, pp. 306–307
  102. Bokenkotter, pp. 386–387
  103. 103,0 103,1 Chadwick, Owen, pp. 264–265
  104. Scheina, p. 33.
  105. Riasanovsky 617
  106. Riasanovsky 634
  107. Payne, p. 13
  108. Alonso, pp. 395–396
  109. Blood of Spain, Ronald Fraser p. 415, kolektiva letero de la episkopoj de Hispanio al la episkopoj de la mondo. ISBN 0-7126-6014-3
  110. Rhodes, p. 182-183
  111. Rhodes, p. 197
  112. Rhodes, p. 204-205
  113. Cook, p. 983
  114. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-29. Alirita 2011-02-04.
  115. Bokenkotter p. 192
  116. 116,0 116,1 Deák, p. 182
  117. Eakin, Emily, "New Accusations Of a Vatican Role In Anti-Semitism; Battle Lines Were Drawn After Beatification of Pope Pius IX", The New York Times, 1a de Septembro 2001. Kontrolita 2008-03-09.
  118. Phayer, pp. 50–57
  119. "Pope Stared Down Communism in Homeland – and Won", CBC News, Aprilo 2005. Kontrolita 2008-01-31.
  120. Smith, Craig, "In Poland, New Wave of Charges Against Clerics", The New York Times, 10a de Januaro 2007. Kontrolita 2008-05-23.
  121. Untold story of 1989. The Tablet. Alirita 2010-10-28.
  122. Bokenkotter, pp. 356–358
  123. "Asia-Pacific | China installs Pope-backed bishop", BBC News, 2007-09-21. Kontrolita 2010-10-28.
  124. Chadwick, p.259
  125. Duffy, pp. 270–276
  126. Duffy, Saints and Sinners (1997), p. 272, p. 274
  127. Bauckham, p. 373
  128. Miglierini, Julian, "El Salvador marks Archbishop Oscar Romero's murder", BBC News, 2010-03-24. Kontrolita 2010-10-28.
  129. Press Release - The Nobel Peace Prize 1979. Nobelprize.org (1979-10-27). Alirita 2010-10-28.
  130. Press Release - Nobel Peace Prize 1996. Nobelprize.org (1996-10-11). Alirita 2010-10-28.
  131. Paul VI, Pope. Humanae Vitae. Vatican (1968). Alirita 2008-02-02.
  132. Bokenkotter, p. 27, p. 154, pp. 493–494
  133. Schreck, p. 131
  134. Marthaler, preface
  135. John Paul II, Pope. Laetamur Magnopere. Vatican (1997). Alirita 2008-03-09.
  136. CCC, section 777, 778
  137. Schreck, pp. 15–19
  138. Schreck, p. 21
  139. Schreck, p. 23
  140. Schreck, p. 30
  141. CCC, section 1131
  142. Kreeft, pp. 298–299
  143. Kreeft, pp. 71–72
  144. McGrath, pp. 4–6.
  145. 145,0 145,1 Schreck, p. 397
  146. CCC, sekcioj 1021–22, 1051
  147. CCC, sekcioj 1023–29, 1042–50
  148. CCC, sekcioj 1030–32, 1054
  149. Mateo, 25:35–36.
  150. Schreck, p. 199–200
  151. Baedeker, Rob, "World's most-visited religious destinations", USA Today, 21a de Decembro 2007. Kontrolita 2008-03-03.
  152. Schreck, p. 368
  153. Barry, p. 106
  154. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-03. Alirita 2011-02-04.
  155. [14]
  156. [15] Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
  157. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-15. Alirita 2011-02-04.
  158. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-31. Alirita 2011-02-04.
  159. Kreeft, p. 109.
  160. Bunson 2008, p. 273.
  161. "Country profile: Vatican", BBC News. Kontrolita 2008-03-09.
  162. Kodo de Kanonoj de la Orientaj Eklezioj, 55-176
  163. McDonough (1995), p. 227
  164. Duffy (1997), p. 415
  165. Duffy (1997), p. 416
  166. Vatican, Annuario Pontificio 2009, p. 1172.
  167. Barry, p. 52
  168. Froehle, pp. 4–5
  169. Bazar, Emily. Immigrants Make Pilgrimage to Pope. USA Today (2008-04-16). Alirita 2008-05-03.
  170. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-27. Alirita 2011-02-04.
  171. Moore, Malcolm, "Pope's Latinist pronounces death of a language", 28a de Januaro 2007.
  172. CCC, sections 1200–1209
  173. Kreeft, pp. 326–327
  174. CCC, sections 1324–1331
  175. Kreeft, p. 326
  176. Kreeft, p. 331

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Codex Iuris Canonici (kodekso de kanona juro), 1983, Libreria Editrice Vaticana (Eldona Librejo Vatikana), jen latine, kaj en angla, franca,germana, hispana kaj itala tradukoj
  • Catechism of the Catholic Church. Libreria Editrice Vaticana (Eldona Librejo Vatikana) (1994). Alirita la 8-an de februaro 2008.
  • Barry, Rev. Msgr. John F (2001). One Faith, One Lord: A Study of Basic Catholic Belief. Gerard F. Baumbach, Ed.D. ISBN 0-8215-2207-8.
  • Bauer, Susan Wise (2010). The History of Medieval World: From the Conversion of Constantine to the First Crusade. Norton. ISBN 978-0-393-05975-5.
  • Bethell, Leslie (1984). The Cambridge history of Latin America. Cambridge University Press. ISBN 0-521-23225-2.
  • Bokenkotter, Thomas (2004). A Concise History of the Catholic Church. Doubleday. ISBN 0-385-50584-1.
  • Bunson, Matthew (2008). Our Sunday Visitor's Catholic Almanac. Our Sunday Visitor Publishing. ISBN 1-59276-441-X.
  • Bruni, Frank; Burkett, Elinor (2002). A Gospel of Shame: Children, Sexual Abuse, and the Catholic Church. Harper Perennial. p. 336. ISBN 978-0-06-052232-2.
  • Chadwick, Henry (1990), "The Early Christian Community", in McManners, John, The Oxford Illustrated History of Christianity, Oxford University Press, pp. 20–61, ISBN 0-19-822928-3
  • Chadwick, Owen (1995). A History of Christianity. Barnes & Noble. ISBN 0-7607-7332-7.
  • Clarke, Graeme (2005), "Third-Century Christianity", en Bowman, Alan K., Peter Garnsey and Averil Cameron. The Cambridge Ancient History dua eldono, volumo 12: The Crisis of Empire, A.D. 193–337, Cambridge University Press, pp. 589–671, ISBN 978-0-521-30199-2.
  • Collins, Michael; Price, Mathew A. (1999). The Story of Christianity. Dorling Kindersley. ISBN 0-7513-0467-0.
  • Collinson, Patrick (1990). "The Late Medieval Church and its Reformation (1400–1600)". en John McManners. The Oxford Illustrated History of Christianity. Oxford University Press. ISBN 0-19-822928-3.
  • Cook, Bernard A. (2001). Europe since 1945: an encyclopedia, Volume 2. Taylor & Francis. ISBN 978-0-8153-4058-4.
  • Coriden, James A; Green, Thomas J; Heintschel, Donald E. (1985). The Code of Canon Law: A Text and Commentary, Study Edition. Paulist Press. ISBN 978-0-8091-2837-2.
  • Davidson, Ivor (2005). The Birth of the Church. Monarch. ISBN 1-85424-658-5.
  • Deák, István (2001). Essays on Hitler's Europe. University of Nebraska Press. ISBN 978-0-8032-6630-8
  • Duffy, Eamon (1997). Saints and Sinners, a History of the Popes. Yale University Press. ISBN 0-300-07332-1.
  • Dussel, Enrique (1981). A History of the Church in Latin America. Wm. B. Eerdmans. ISBN 0-8028-2131-6.
  • Faulk, Edward (2007). 101 Questions and Answers on Eastern Catholic Churches. Paulist Press. ISBN 978-0-8091-4441-9.
  • Fahlbusch, Erwin (2007). The Encyclopedia of Christianity. Wm. B. Eerdmans. ISBN 0-8028-2415-3.
  • Froehle, Bryan; Mary Gautier (2003). Global Catholicism, Portrait of a World Church. Orbis books; Center for Applied Research in the Apostolate, Georgetown University. ISBN 1-57075-375-X.
  • Hamnett, Brian R (1999). Concise History of Mexico. Port Chester, NY: Cambridge University Pres. ISBN 0-521-58120-6.
  • Hastings, Adrian (2004). The Church in Africa 1450–1950. Oxford University Press. ISBN 0-19-826399-6.
  • Herring, George (2006). An Introduction to the History of Christianity. Continuum International. ISBN 0-8264-6737-7.
  • Johansen, Bruce (2006). The Native Peoples of North America. Rutgers University Press. ISBN 0-8135-3899-8.
  • Johnson, Lonnie (1996). Central Europe: Enemies, Neighbors, Friends. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-510071-6.
  • Kirkwood, Burton (2000). History of Mexico. Westport, CT: Greenwood Publishing Group, Incorporated. pp. 101–192. ISBN 978-1-4039-6258-4.
  • Koschorke, Klaus; Ludwig, Frieder; Delgado, Mariano (2007). A History of Christianity in Asia, Africa, and Latin America, 1450–1990. Wm B Eerdmans Publishing Co. ISBN 978-0-8028-2889-7.
  • Kreeft, Peter (2001). Catholic Christianity. Ignatius Press. ISBN 0-89870-798-6.
  • Lahey, John (1995). "Roman Curia". in McBrien, Richard; Attridge, Harold. The HarperCollins Encyclopedia of Catholicism. HarperCollins. ISBN 978-0-06-065338-5.
  • Le Goff, Jacques (2000). Medieval Civilization. Barnes & Noble. ISBN 0-631-17566-0.
  • Leith, John (1963). Creeds of the Churches. Aldine Publishing Co. ISBN 0-664-24057-7.
  • MacCulloch, Diarmaid (2010). Christianity: The First Three Thousand Years. Viking. ISBN 978-0-670-02126-0. origine publikigita en 2009 fare de Allen Lane, kiel A History of Christianity
  • MacCulloch, Diarmaid (2003). The Reformation. Viking. ISBN 0-670-03296-4.
  • MacMullen, Ramsay (1984), Christianizing the Roman Empire: (A.D. 100–400). New Haven, CT: Yale University Press, ISBN 978-0-585-38120-6
  • Markus, Robert (1990), "From Rome to the Barbarian Kingdom (339–700)", en McManners, John, The Oxford Illustrated History of Christianity, Oxford University Press, pp. 62–91, ISBN 0-19-822928-3
  • Marthaler, Berard (1994). Introducing the Catechism of the Catholic Church, Traditional Themes and Contemporary Issues. Paulist Press. ISBN 0-8091-3495-0.
  • Marvin, John Wade (2008). "The Occitan War: a military and political history of the Albigensian Crusade, 1209-1218." Cambridge University Press. ISBN 0-521-87240-5
  • McDonough, Elizabeth. (1995). "Cardinals, College of". en McBrien, Richard; Attridge, Harold. The HarperCollins Encyclopedia of Catholicism. HarperCollins. ISBN 978-0-06-065338-5.
  • McManners, John (1990). "The Expansion of Christianity (1500–1800)". en McManners, John. The Oxford Illustrated History of Christianity. Oxford University Press. ISBN 0-19-822928-3.
  • Morris, Colin (1990). "Christian Civilization (1050–1400)". en McManners, John. The Oxford Illustrated History of Christianity. Oxford University Press. ISBN 0-19-822928-3.
  • Murray, Chris (1994). Dictionary of the Arts. Helicon Publishing Ltd. ISBN 0-8160-3205-X.
  • Noble, Thomas; Strauss, Barry (2005). Western Civilization. Houghton Mifflin Company. ISBN 978-1-84603-075-8.
  • Norman, Edward (2007). The Roman Catholic Church, An Illustrated History. University of California Press. ISBN 978-0-520-25251-6.
  • O'Collins, Gerald; Farrugia, Maria (2003). Catholicism. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-925995-3.
  • Payne, Stanley G (2008). Franco and Hitler: Spain, Germany and World War II. Yale University Press. ISBN 0-300-12282-9.
  • Phayer, Michael (2000). The Catholic Church and the Holocaust, 1930–1965. Indiana University Press. ISBN 0-253-33725-9.
  • Pollard, John Francis (2005). Money and the Rise of the Modern Papacy, 1850–1950. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-81204-7.
  • Rhodes, Anthony (1973). The Vatican in the Age of the Dictators (1922–1945). Holt, Rinehart and Winston. ISBN 0-03-007736-2.
  • Riley-Smith, Jonathan (1997). The First Crusaders. Cambridge University Press. ISBN 978-0-511-00308-0.
  • Ring, Trudy; Salkin, Robert M; La Boda, Sharon (1996). International Dictionary of Historic Places Volume 3: Southern Europe. Chicago: Fitzroy Dearborn. p. 590. ISBN 978-1-884964-02-2.
  • Schama, Simon (2003). A History of Britain 1: At the Edge of the World?. BBC Worldwide. ISBN 0-563-48714-3.
  • Scheina, Robert L. (2007). Latin America's Wars: The Age of the Caudillo. Brassey's. ISBN 1-57488-452-2.
  • Schreck, Alan (1999). The Essential Catholic Catechism. Servant Publications. ISBN 1-56955-128-6.
  • Stacy, Lee (2003). Mexico and the United States. Marshall Cavendish. ISBN 0-7614-7402-1.
  • Solt, Leo Frank (1990). Church and State in Early Modern England, 1509–1640. Oxford University Press. ISBN 0-19-505979-4.
  • Tausch, Arno, Global Catholicism in the Age of Mass Migration and the Rise of Populism: Comparative Analyses, Based on Recent World Values Survey and European Social Survey Data (November 24, 2016). Available at https://mpra.ub.uni-muenchen.de/75243/1/MPRA_paper_75243.pdf Repec/Ideas, Universitato de Konetikuto
  • Vatikano, Centra Statistika Oficejo (2007). Annuario Pontificio (Jarlibro Papa, itale). Libreria Editrice Vaticana. ISBN 978-88-209-7908-9.
  • Vidmar, John (2005). The Catholic Church Through the Ages. Paulist Press. ISBN 0-8091-4234-1.
  • Wilken, Robert (2004). "Christianity". in Hitchcock, Susan Tyler; Esposito, John. Geography of Religion. National Geographic Society. ISBN 0-7922-7317-6.
  • Woods Jr, Thomas (2005). How the Catholic Church Built Western Civilization. Regnery Publishing, Inc. ISBN 0-89526-038-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.